Antaŭ du semajnoj mi aĉetis libron, kiun mi hazarde vidis en usona librovendejo. La libro aspektis kiel malkara popolismaĵo, sed ĝia temo interesis min, ĉar mi estas la patro de deknaŭmonata infano. Malgraŭ mia dubemo la libro sukcesis konvinki min pri sia tezo, kiu profunde influas al la teorio kaj praktiko de gepatrado.
La libro estas The Nurture Assumption de Judith Rich Harris. Mi antaŭe ne aŭdis pri ĝi sed post la legado mi trovis nemalmulte da diskutado pri ĝi en la reto, kaj onidire kelkaj gravaj gazetoj pritraktis ĝin. La mesaĝo de la libro estas simpla: homo ricevas siajn kulturon kaj karakterajn kvalitojn el du fontoj, la genoj kaj la medio. Tradicie oni kredas same, sed oni senpripense supozis, ke la medion ĉefe formas la familio, precipe la gepatroj, de infano. Harris asertas, ke la ĉefa, se ne nura, media influanto estas la aliaj infanoj.
Harris prezentas la socisciencajn esplorrezultojn, per kiuj la socisciencistoj ordinare pruvas, ke la gepatroj forte influas al siaj infanoj. Harris montras, ke la esploroj ja sukcesis mezuri la influon de la genoj kaj medio sed la sciencistoj malbone mezuris subinfluojn de la medio. Pro historiaj, ideologiaj kaj senpripensaj motivoj la sciencistoj aŭtomate akceptis la ''vartadan supozon'': la gepatroj ĉefe formas tiun medion.
Ekzemple mi ĵuse legis alian libron pri lerneja turmentado. Ĝi menciis preskaŭ parenteze, ke (1) la gefiloj de viroj, kiuj batas siajn edzinojn, inklinas fariĝi lernejturmentantoj. Tio estas prava propozicio sed ĝi sonas, kvazaŭ temus pri kaŭza interrilato. Oni povas egale bone aserti la saman fakton per jenaj menieroj: (2) ''La patroj de lernejturmentantoj inklinas bati siajn edzinojn'', aŭ: (3) ''La viroj, kiuj batas siajn edzinojn, inklinas embriigi lernejturmentantojn''.
The Nurture Assumption mencias kelkajn aliajn similajn ekzemplojn. Fakte ĝi proponas, ke kaj (2) kaj (3) estas pli probablaj kaŭzrilatoj ol (1). Malfacilaj infanoj inflamigas la interpersonajn rilatojn en la familio kaj kaŭzas pli da perforto (2). Kaj agresemaj homoj donacas siajn genojn kaj sian hormonan kemion al siaj infanoj (3).
Montrinte, ke la vartada supozo ne estas pruvita malgraŭ jardekoj da intensa esplorado, Harris konstruas teorion, kiu pli bone klarigas la esplorrezultojn: la medio, kiu influas al la karaktero de la infano, estas la infangrupoj, kies membro la infano estas. Homo kiel infano ricevas de aliaj infanoj sian lingvon (inkluzive dialekton kaj parolmanierojn), siajn kondutformulojn kaj siajn pensmanierojn. Ĉiuj enmigrintaj gepatroj vane klopodas transdoni sian kulturon kaj lingvon al siaj infanoj, kiuj fariĝas nedistingeblaj civitanoj de la nova lando - escepte se la enmigrinta grupo estas sufiĉe granda kaj izolita de la precipa landanaro.
Fakte Harris multe uzas la lingvon kaj ties lernadon kiel gravan pruvon de sia tezo. La aŭdantaj infanoj de kompletaj surduloj fariĝas tute normalaj parolantaj homoj, kvankam neniu parolis al ili aŭ aŭdis ilian ploradon dum la unuaj du-tri jaroj. Kaj estas kazoj, en kiuj aŭdanta infano devis loĝi kun surdaj infanoj: la aŭdanta infano rapide lernas, ke ne estas dece paroli voĉe eĉ al aŭdantoj.
Ni laikoj ne povas facile taksi la socisciencan pruvmaterialon sed ni devos atendi la fakulan debaton kaj pluan esploradon pri la temo. Tamen ni certe povas kompari la tezon de Harris kun nia propra sperto. Kaj mi devas diri, ke ĝi komplete respondas al mia vivo. Kial mi ne volas plori? Miaj gepatroj neniam instruis tion al mi. Sed se mi imagas, ke mi ploras, mi tuj vidas en mia menso priridantajn ses- aŭ dekdujarajn knabaĉojn, kiuj ĝojegas, ke ili povas pli turmenti kaj moki min. Kvankam mi ne memoras, ke tio efektive okazis, ĝi certe okazis, ĉar mi povas imagi la situacion tiel forte.
Ekzemploj estas multegaj: Mia laboramiko diris, ke ŝia kvarjara filino insistas vestiĝi per virinecegaj jupoj, kvankam la patrino mem preferus pli neŭtrajn vestilojn. Mia bofratino parolas orientsuoman dialekton, kiu estas tiel forta, ke mia frato ŝanĝis siajn parolmanierojn kaj vortojn. Iliaj filoj lernis la saman dialekton, kvankam ili loĝas en suda Suomujo. Sed kiam ili iris en vartejon kiam ili estis trijaraj, ili subite ŝanĝis sian dialekton en la sudsuoman.
La mesaĝo de la libro de Harris konsternas kaj la ideologie dekstrisman kaj la maldekstrisman. Dekstrismanoj kredas, ke morala, religia familio produktas moralajn, religiajn infanojn. Kaj la maldekstrismanoj kredas, ke empatia, amema familio malebligas krimon, psikajn problemojn kaj malfeliĉon en la infanoj. Ambaŭ partioj malpravas: tute ne gravas, kiaj la gepatroj estas. Ili estas simple la provizantoj.
Kelkaj ideologiaj kritikantoj misinterpretas la libron. Ili pretendas, ke la libro simple donas permeson al la gepatroj tute koncentriĝi pri siaj personaj celoj kaj malzorgi pri siaj infanoj. Ja estas vere, ke la aŭtoro volas malkulpigi gepatrojn: la prospero kaj malprospero de la infano ne dependas la faroj de la gepatroj.
Mi interpretas la mesaĝon de la libro iom alie. Unue temas pri scienca tezo, kiun oni povas testi. Kio ajn estas la ideologiaj sekvoj, la vero estas la vero kaj ni devas akcepti ĝin. Sed krome ĝi redirektas miajn fortojn. Se mi volas feliĉigi mian filinon, estas neefikaj kaj efikaj metodoj. La efikaj metodoj efikas per la aliaj infanoj.
Nun mi ekestimegas mian alian laboramikon, kiu ekzercas grupon da infanoj pri bazpilko kaj pri vivo mem. Li estas heroo al dekjaruloj, kiuj lernas venki, malvenki kaj respekti ĉiujn teamanojn. Li povas eduki la tutan grupon, kio estas pli efika ol la edukado en la familio. Li diris al mi, ke kelkaj gepatroj estas ĵaluzaj pri lia potenco.
La lernejoj povas eduki aŭ difekti infanojn. Ili povas proponi bonajn modelojn sed ankaŭ permesi turmentadon de infanoj. Estas tre grave al la gepatroj elekti la lernejon kaj influi al ĝi.
Se infano estas en malbonega grupo, kiu aŭ logas ŝin aŭ lin al krimo aŭ turmentadas ŝin aŭ lin, la gepatroj povas migri en alian regionon, kie la infano povas rekomenci konstrui sian socian memon.
Kaj nun estas do evidente, kial pluraj dekstrismanoj en Usono forte kontraŭas la libron: ĝi montras la maleblon de pura individuismo. Homo ne faras sin mem. Eĉ la familio ne faras homon. La socio faras ŝin aŭ lin. La dekstrismanoj ne volas, ke la lernejoj instruu al la infanoj vivi. La lernejoj instruu nur akademiajn faktojn. Sed kiel povas individuo ne fariĝi krimulo, se la aliaj infanoj estimas krimulojn kaj malestimas diligentajn studantojn?
The Nurture Assumption multloke suferas de malbona stilo: la aŭtoro ne povas ne lekcii pri negravaĵoj kiel la sorto de la neandertaluloj kaj ŝi tro emfazas siajn proprajn spertaĵojn kaj sin mem. Tamen oni ne povas rezisti la fortan, simplan mesaĝon de la verkaĵo.
La libro kompreneble estas kontraŭtezo de la ĝisnuna dogmaro. Oni devas atendi eble kelkajn jardekojn, ĝis la sciencistoj povos formi pruveblan sintezon. Ĝis nun la socisciencistoj ŝajne povis kritiki nur tion, ke Harris ne havas akademian postenon.
Jen kelkaj TTT-ligoj por tiuj, kiuj scias paroli la anglan lingvon:
La hejmpaĝo de The Nurture Assumption enhavas longegan liston de aliaj ligoj.