La origino de la konflikto inter Israelo kaj Palestino

[Permesite esperanten tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> el la anglalingva originaĵo The Origin of the Palestine-Israel Confict de Jews for Justice in the Middle-East.]

Publikiginto: Jews for Justice in the Middle-East [La Judoj por justeco en Mez-Oriento]

Dum la sanga perforto daŭras en Mez-Oriento, se oni volas trovi justan solvon, oni devas kompreni la prakaŭzon de la konflikto. Oni ofte opinias, ke eĉ se ambaŭ partioj estas kulpaj, la palestinanoj estas neraciaj "teroristoj", kiujn tute ne indas aŭskulti. Tamen ni opinias, ke la palestinanoj havas justan motivon plendi: oni forprenis ilian miljaran hejmlandon sen ilia konsento kaj ĉefe perforte, dum oni fondis la israelan ŝtaton. Kaj ĉiom el la detiamaj krimoj -- de ambaŭ flankoj -- rekte devenas el ĉi tiu pramaljusteco.

Ĉi tiu artikolo prezentas mallonge la historion de Palestino por komprenigi, kiel ĉi tiu procezo okazis kaj el kio konsistu morala solvo por la problemoj de la regiono. Se vin interesas la sorto de la mezorientanoj, kaj judaj kaj arabaj, vi nepre legu ĉi tiun prezenton de la alia flanko de la historio.

Enkonduko

La ordinara cionisma pozo estas, ke la judoj venis en Palestinon malfrue en la jarcento 1800 por repostuli sian prapatrujon. Judoj aĉetis landon kaj komencis konstrui judan komunumon sur ĝin. Po iom la palestinaj araboj atakis kontraŭ la judoj pli kaj pli perforte, ĉar la araboj evidente estis profunde antisemitismaj. Tio devigis la cionismanojn defendi sin, kaj tiu defenda batalo ankoraŭ daŭras aktuale en diversaj formoj.

La problemo en ĉi tiu klarigo estas tio, ke ĝi estas malvera, kiel dokumentas jena artikolo. La vero estas tio, ke la cionisma movado dekomence planis la kompletan malposedigadon de la origina araba loĝantaro, tiel ke Israelo estu ŝtato pure -- aŭ kiel eble plej pure -- juda. La Juda nacia fonduso aĉetis landon por la juda popolo, kaj oni ne rajtis revendi aŭ eĉ relui la landon al araboj (tio ankoraŭ restas vera).

La araba komunumo po iom ekkomprenis la intencojn de la cionismanoj kaj komencis aktive kontraŭi pluan judan enmigradon kaj landaĉetadon, ĉar ĝi tuj kaj efektive riskis la tutan ekzistadon de araba socio en Palestino. Pro ĉi tiu kontraŭado la tuta cionisma projekto ne povus realiĝi sen la milita apogo de Britujo. Parenteze la granda plimulto de la loĝantaro en Palestino estis araba ekde la jarcento 600 (dum 1200 jaroj).

Resume cionismo baziĝis sur eraran, koloniisman ideon, laŭ kiu la rajtoj de la originaj loĝantoj ne gravis. La araba kontraŭado de cionismo baziĝis ne sur antisemitismon sed sur racian timon, ke la araba popolo malgajnos sian landon.

Plue: ni mem estas judoj, do ĉi tiu pozo kritikas cionismon sed neniel estas antisemitisma. Ni ne kredas, ke la judoj agis iel pli malbone ol iu alia homgrupo agus en ilia situacio. La cionismanoj (kiuj estis klara malplimulto de la judaro ĝis la dua mondmilito) tute kompreneble deziris fondi lokon, kie judoj estus mastroj de sia propra sorto, ĉar la historio de la subpremado de la judoj estas malgajega. Precipe kiam la danĝero al la eŭropa judaro evidentiĝis ekde malfrue en la jardeko 1930, la agojn de la cionismanoj instigis efektiva senespereco.

Sed egala senespereco instigis la agojn de la araboj. La mita "senpopola lando por senlanda popolo" jam estis hejmo de 700000 palestinanoj en la jaroj 1919. Ni vidos, ke ĉi tio estas la radiko de la problemo.

Enhavo

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15