La periodo de la Brita mandato 1920-1948

La deklaro de Balfour promesas al judoj hejmlandon en Palestinon

"La deklaron de Balfour, kiun la brita registaro deklaris en novembro de la jaro 1917, (a) verkis eŭropa potenco (b) pri ekstereŭropa regiono (c) tute ignorante la ekziston kaj dezirojn de la plimulto de la origina loĝantaro de tiu regiono... [Balfour mem skribis en la jaro 1919:] 'La konflikto kun la teksto de la Ligtraktato (la angla-franca deklaro de la jaro 1918, kiu promesis al la araboj de la ekse otomanaj kolonioj, ke se ili apogos la aferon de la Lignacioj, la Lignacioj repagos al ili per sendependeco) estas eĉ pli evidenta en la kazo de la sendependa palestina nacio ol en la kazo de la sendependa siria nacio. Ĉar en Palestino ni ne proponas eĉ formale enketi pri la deziroj de la aktualaj loĝantoj de la lando... La kvar potencoj ligis sin al cionismo, kaj la radikoj de cionismo, ĉu prava ĉu malprava, ĉu bona ĉu malbona, estas en malnovega tradicio, en aktualaj bezonoj, en estontaj esperoj, multe pli profunde gravaj ol la deziro kaj suferoj de la 700.000 araboj, kiuj aktuale loĝas en tiu pratempa lando.'" Edward Said, "The Question of Palestine."

Sed Palestino estis dezerta, antaŭ ol la judoj komencis migri tien, ĉu ne?

"La brita ambasadoro en Palestino, John Chancellor, rekomendis kompletan ĉesigon de juda enmigrado kaj landaĉetado por protekti araban agrikulturon. Li diris, ke 'ĉiom el la kultivebla lando estas okupata, ke oni ne povas vendi iom el la kultivebla lando al la judoj ne kreante klason de senlandaj arabaj bienistoj'... La Kolonia ofico malakceptis la rekomendon." John Quigley, "Palestine and Israel: A Challenge to Justice."

Ĉu la fruaj cionismanoj planis vivi apud araboj?

En la jaro 1919 la usona King-Crane -komisiono pasigis ses semajnojn en Sirio kaj Palestino intervjuante delegitaroj kaj legante popolapelaciojn. Ĝi raportis: "La komisiitoj komencis sian esploron pri cionismo havante pozitivan antaŭjuĝon... En la konferencoj de la komisiono kun la judaj reprezentantoj ripete evidentiĝis, ke la cionismanoj planas malposedigi praktike komplete la aktualajn nejudajn loĝantojn de Palestino per diversaj aĉetmetodoj...

Se oni obeu [la sinregan] principon kaj do la deziroj de la palestina loĝantaro decidu pri la sorto de Palestino, oni ne povas ignori, ke la nejuda loĝantaro de Palestino -- preskaŭ naŭ dekonoj el la tuta loĝantaro -- forte kontraŭas la tutan cionisman programon... Se oni devigos tiel opiniantan popolon akcepti nelimigitan judan enmigradon kaj se oni per senĉesa financa kaj socia premo postulos, ke ĝi fordonu la landon, oni malobeegos ĝuste tiun principon... Ĉiuj britaj oficiroj, kiujn la komisiitoj intervjuis, samopiniis, ke oni povas efektivigi la cionisman programon nur per milita forto. La oficiroj ĝenerale taksis, oni bezonus almenaŭ kvindek mil militistojn por nur komenci la programon. Tio per si pruvas la grandan maljustecon en la cionisma programo... La komencan pretendon, kiun la cionismaj reprezentantoj ofte prezentis, ke ili havas 'rajton' al Palestino pro okupado antaŭ dumil jaroj, oni apenaŭ povas serioze konsideri." Citaĵo en "The Israel-Arab Reader" red. Laquer kaj Rubin.

Plu pri vivado "apud araboj"

"La konstitucio de la Juda agentejo por Palestino enhavis la cionisman landpolitikon... 'oni akiru landon kiel judan posedaĵon kaj... oni marku la Judan nacian fonduson kiel la posedanton, por ke la lando restu nefordonebla posedaĵo de la juda popolo.' La paragrafo postulas plu, ke 'la agentejo progresigu agrikulturan koloniigadon per la uzo de juda laboro'... Ĉi tiu cionisma koloniigpolitiko kaŭzis, ke lando akirita de judoj definitive malgajniĝis al la araboj. Ĝi ĉesis esti lando, kiun la araboj iam povis esperi ekspluati... La cionismanoj neniel sekretigis siajn intencojn, ĉar jam en la jaro 1921 d-ro Eder, membro de la Cionisma komisiono, aŭdace diris al la Esplortribunalo: 'En Palestino povas esti nur unu nacia hejmo, kaj tiu nepre estos juda, kaj nenia egala partereco povas ekzisti inter judoj kaj araboj, nur juda supereco, kiam la raso atingos sufiĉe grandan nombron.' Li poste petis, ke nur judoj rajtu armiĝi." Sami Hadawi, "Bitter Harvest."

Se araboj kontraŭis la cionismanojn, ĉu la cionismanoj apogis la principon de la regado de la plimulto en Palestino?

"Klare la cionismanoj absolute ne volis, ke ĉiuj loĝantoj de Palestino povu egale partopreni en la regado de la lando... [Chaim] Weizmann konvinkis al Churchill, ke reprezentada regado signifus finon al la [juda] nacia hejmo en Palestino... [Churchill deklaris:] 'La aktuala regadformo daŭros dum multaj jaroj. Po paŝo ni evoluigos reprezentadajn instituciojn, kio kondukos al tuta sinregado, sed niaj genepoj mortos, antaŭ ol tio tute efektiviĝos.'" David Hirst, "The Gun and the Olive Branch."

Oni ne donis sinregrajton al la araboj

"Eĉ se neniu malgajnus sian landon, la [cionisma] programo estis principe maljusta, ĉar ĝi ne donis sinregrajton al la plimulto... Cionismo principe ne povis permesi al la originaj loĝantoj praktiki siajn politikajn rajtojn, ĉar tio signifus finon al la cionisma projekto." Benjamin Beit-Hallahmi, "Original Sins."

Araba rezistado de antaŭisraela cionismo

"Inter la jaroj 1936 kaj 1939 la palestinaj araboj provis naciisman ribelon... David Ben-Gurion, ĉiama realismano, komprenis ĝian naturon. En interna diskuto li rimarkigis, ke 'en nia politika argumento eksterlande ni maltroigu la araban kontraŭadon de ni', sed li emfazis: 'ni ne ignoru la veron inter ni mem'. La vero estis, ke 'politike ni estas la atakantoj kaj ili defendas sin... La lando estas ilia, ĉar ili loĝas en ĝi, dum ni venas ĉi tien kaj ekloĝas en ĝi, kaj el ilia vidpunkto ni planas forpreni de ili ilian landon, eĉ kiam ni ankoraŭ estas ekstere'... La britoj frakasis la ribelon tre kruele." Noam Chomsky, "The Fateful Triangle."

Gandhi pri la palestina konflikto - 1938

"Palestino apartenas al la araboj en la sama senco, kiel Anglujo apartenas al la angloj kaj Francujo al la francoj... Nenia morala kondutkodo povas pravigi tion, kio aktuale okazas en Palestino... Se ili [la judoj] nepre opinias la geografian Palestinon kiel sian nacian hejmon, estas malprave eniri en ĝin sub la egido de la brita pafilo. Oni ne povas plenumi religian agon per la helpo de bajoneto aŭ bombo. Ili rajtas migri en Palestinon nur permesite de la araboj... Aktuale ili estas kunkulpuloj kun la britoj en la rabado de popolo, kiu neniel fiagis kontraŭ ili. Mi ne defendas la troagojn de la araboj. Mi bedaŭras, ke ili elektis perfortan manieron rezisti tion, kion ili prave rigardas kiel neakcepteblan invadon en ilian landon. Sed laŭ la akceptitaj kanonoj de pravo kaj malpravo oni ne povas plendi pri la araba rezistado preskaŭ sen espero." Mahatma Gandhi, citaĵo en "A Land of Two Peoples" red. Mendes-Flohr.

Sed la cionismanoj laŭleĝe aĉetis multe el la lando antaŭ la fondado de Israelo, ĉu ne?

"En la jaro 1948, kiam Israelo deklaris sin ŝtato, ĝi laŭleĝe posedis apenaŭ pli ol 6 procentojn el la palestina lando... Post la jaro 1940, kiam la mandata aŭtoritato limigis judan landposedadon al difinitaj zonoj ene de Palestino, kontraŭleĝa aĉetado (kaj vendado) daŭris ene de la 65 procentoj el la tuta regiono, kiujn oni rezervis por araboj.

Do kiam oni anoncis la dividplanon en la jaro 1947, ĝi inkluzivis landon, kiun judoj tenis kontraŭleĝe. Oni rigardis tion kiel realan fakton, kaj oficialigis la landposedon ene de la limoj de Israelo. Kaj kiam Israelo deklaris sian ŝtatecon, impona serio da leĝoj perjure kaptis grandajn arabajn landpecojn (kies posedantoj fariĝis rifuĝintoj; oni deklaris, ke ili estas 'forestaj posedantoj', por kapti iliajn landojn kaj por malebligi ilian revenon sendepende de la cirkonstanco)." Edward Said, "The Question of Palestine."


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15