Ĝeneralaj konsideroj

Israelo ĉiam volis pacon kun siaj arabaj najbarŝtatoj sed decideme rifuzis ĉiajn rektajn intertraktadojn kun la palestinanoj ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Kial?

"Mia amiko, gardu vin. Kiam vi agnoskos la koncepton 'Palestino', vi frakasos vian rajton loĝi en Ejn Hahoreŝ. Se ĉi tio estas Palestino kaj ne Israellando, vi estas konkerintoj kaj ne la prizorgantoj de la lando. Vi estas invadintoj. Se ĉi tio estas Palestino, ĝi apartenas al popolo, kiu loĝis ĉi tie, antaŭ ol vi venis. Nur se ĝi estas Israellando, vi rajtas loĝi en Ejn Hahoreŝ kaj en Deganijah B. Se ĝi ne estas via lando, via patrujo, la lando de viaj geprapatroj kaj viaj filoj, kion vi faras ĉi tie? Vi venis en la hejmlandon de alia popolo, ĝuste kiel ili pretendas, vi forpelis ilin, kaj vi kaptis ilian landon." Menaĥem Begin, citaĵo en "Peace in the Middle East?" de Noam Chomsky.

Pli da aŭtoritataj vortoj

"Kial la araboj akceptus pacon? Se mi estus araba popolestro, mi neniam akceptus pacon kun Israelo. Tio estas natura: ni kaptis ilian landon. Vere, Dio promesis ĝin al ni, sed kion tio signifas al ili? Nia Dio ne estas ilia. Ni devenas el Israelo, vere, sed tio okazis antaŭ dumil jaroj, kaj kial tio koncernas ilin? Ja ekzistis antisemitismo, la nazioj, Hitler, Auschwitz, sed ĉu tio estis ilia kulpo? Ili vidas nur unu aferon: ni venis ĉi tien kaj ŝtelis ilian landon. Kial ili akceptu tion?" David Ben-Gurion, citaĵo en "The Jewish Paradox" de Nathan Goldman, eksprezidanto de la Monda judkongreso.

Pli da aŭtoritataj vortoj

"Dum [la palestinanoj] rigardis, ni kaptis la landon kaj la vilaĝojn, en kiuj ili kaj iliaj geprapatroj loĝis... Ni estas la generacio de koloniigistoj, kaj sen la ŝtalkasko kaj la pafilo ni ne povas planti arbon kaj konstrui hejmon." Israela popolestro Moŝe Dajan, citaĵo en Benjamin Beit-Hallahmi, "Original Sins: Reflections on the History of Zionism and Israel"

Pli da aŭtoritataj vortoj

"La araboj estos nia problemo dum longa tempo. Ĝi ne estos simpla problemo. Iam ili eventuale devos eliri kaj lasi al ni havi la landon. Da ili estas dekoble pli ol da ni, sed ni judoj havas dekoble pli da intelekto ol ili, ĉu ne?" Cionisma popolestro Chaim Weizmann en la jaro 1919 en la pariza packonferenco, citaĵo en Ella Winter, "And Not To Yield."

La internacia unuanimeco pri Israelo (tre malgranda reprezenta okazaro)

"[Frue en la jardeko 1950] arabaj ŝtatoj regule plendis pri la venĝoj al la sekureckonsilantaro de UN, kiu rutine malakceptis la sindefendopretendojn de Israelo...

En junio de la jaro 1982 Israelo reinvadis en Libanon kaj uzis aerbombardadon por detrui tutajn tendarojn de palestin-arabaj rifuĝinoj. Per ĉi tiuj rimedoj Israelo mortigis 20.000 homojn, ĉefe civilulojn... Israelo pretendis, ke ĝi nur defendas sin, ĉar dum la pasinta jaro PLO ne atakis kontraŭ Israelo, la pretendo estis pridubinda... La sekureckonsilantaro de UN postulis, 'ke Israelo retiru ĉiom el siaj trupoj tuj kaj senkondiĉe al la internacie agnoskataj limoj de Libano'...

Laŭ la traktatoj de Ĝeveno kelkaj malobeoj de la humaneca leĝo estas 'gravaj malobeoj', kiuj meritigas krimpunon al la fiagintoj. Per tiu normo la Homrajta komisiono de UN konkludis, ke dum la ribelo [intifada] praktikoj de Israelo estis 'militkrimoj'. Inter ili estis fizika kaj psikologia turmentado de palestinaj arestitoj kaj ilia malhoma mistraktado; la praktiko de komunuma punado de urboj, vilaĝoj kaj tendaroj; la administra arestado de miloj da palestinanoj; la forpelado de palestinaj civitanoj; la konfiskado de palestina posedaĵo; kaj la entrudado kaj frakasado de palestinaj domoj." John Quigley, "Palestine and Israel: A Challenge to Justice.

Ekde la jardeko 1970 ĝis la decido de la israela ĉeftribunalo, kiu (teorie) malpermesas turmentadon dum pridemandado, oni malhome mistraktis centmilojn da palestinanoj en israelaj malliberejoj.

La du ĉefaj pridemandagentejoj de Israelo en la okupitaj teritorioj praktikas sisteman fitraktadon kaj turmentadon -- laŭ internacie agnoskitaj difinoj de la terminoj... La metodoj uzataj en preskaŭ ĉiuj pridemandoj estas longa malebligado de dormado, longa malebligado de vidado per okultukoj aŭ kapuĉoj, longa deviga tenado de korpopozoj, kiuj fariĝas pli kaj pli dolorigaj kaj parolaj minacoj kaj insultoj.

Ĉiujn metodojn preskaŭ ĉiam akompanas kelkaj el jenaj fitraktoj: metado en malgrandegajn, ŝrankecajn spacojn, aplikado de ekstremaj temperaturoj kiel ekzemple intence supermalvarmigitaj ĉambroj, longa malebligado de lavado kaj uzo de necesejo kaj hontiga traktado... Batadon uzas multe pli rutine la pridemandistoj de la armeo ol tiuj de la sekurecagentejo. Dek ses el la dek naŭ arestitoj, kiujn ni intervjuis [oni arestis ilin inter la jaroj 1992 kaj 1994], raportis, ke oni atakis kontraŭ ili en la pridemandejo. Oni batis per manoj kaj piedoj la kolon, testikojn kaj stomakon. Kelkajn oni ripete strangolis, oni frapegis la kapon de kelkaj kontraŭ la muroj...

La israelaj pridemandistoj konsekvence uzas kombinaĵojn de metodoj dum longaj periodoj. Do arestito de la sekurecagentejo ofte pasigas semajnojn, dum kiuj, escepte kelkajn paŭzojn, oni movas lin inter malgrandega seĝo, sur kiujn oni katenis lin, kaj malgrandega ĉambreto, en kiu li apenaŭ povas movi; al la pridemando, dum kiu oni batas aŭ perforte fitraktas lin, kaj reen sur la seĝon.

La intensiva, senĉesa kaj kombina uzado de ĉi tiuj metodoj kaŭzas la severan mensan aŭ fizikan suferadon, kiu estas precipa en la internacie agnoskitaj difinoj de turmentado. La politikestraro de Israelo ne povas pretendi, ke ĝi ne scias, ke fitraktado estas la regulo en la pridemandcentroj. La nombro de viktimoj estas tro granda kaj la fitraktado tro sistema." La raporto de Human Rights Watch pri la jaro 1994, "Torture and Ill-Treatment: Israel's Interrogation of Palestinians from the Occupied Territories."

Plu pri la uzo de "forto"

"Amnesty International observis ankaŭ, ke kiam oni procesas kontraŭ palestinanoj, kiujn la sekurecagentejo arestis pro 'terorismagado' kaj turmentis, plej multajn 'oni akuzas pri krimoj kiel membreco en kontraŭleĝaj asocioj aŭ ŝtonĵetado. Inter ili estas ankaŭ konsciencmalliberigitoj kiel homoj, kiujn oni arestis, ĉar ili levis flagon.' Priteme: la gazetisto de Ha'arec B. Michael rimarkigis, ke oni ne registris eĉ unu okazon, en kiu la sekurecagentejo uzis turmentadon por 'trovi eksplodontan bombon': 'En ĉiu okazo, kiam palestinano oficiale plendis pri turmentado, la sekurecagentejo pravigis la uzon per tio, ke ĝi bezonis konfeson pri io, kio jam okazis, neniam pri io, kio estis okazonta.'" Norman Finkelstein, "The Rise and Fall of Palestine."

La Komisiono kontraŭ turmentado de la jaro 1997 de UN juĝas kontraŭ Israelo

"B'Celem taksa -- ke la sekurecagentejo pridemandas jare po 1000-1500 palestinanoj [ĉirkaŭ la jaro 1998]. Oni turmentas dum pridemandado proksimume okdek kvin procentojn el ili -- almenaŭ po 850 homoj jare...

La Komitato kontraŭ turmentado de UN... atingis nemiskompreneblan konkludon: ... 'La pridemandmetodoj [kiujn oni uzas en israelaj malliberejoj]... estas laŭ la opinio de la Komitato malobeoj de la paragrafo 16 kaj ankaŭ estas turmentado laŭ la difino de la paragrafo 1 de la traktato... Kiel ŝtatpartoprenanto de la traktato kontraŭ turmentado, Israelo ne rajtas prezenti al ĉi tiu Komitato esceptajn cirkonstancojn' ... La malpermesado de turmentado estas do absoluta, kaj nenia 'escepta' cirkonstanco povas pravigi agadon kontraŭ ĝi." La raporto de la jaro 1998 de B'Celem, la Israela informcentro por homrajtoj en la Okupitaj teritorioj, "Routine Torture: Interrogation Methods of the General Security Service."

Kelkaj argumentoj, per kiuj oni pravigas cionismon

"Klare oni tute ne devas pravigi la cionisman sonĝon, la volon de judoj malembarasiĝi el suferado... Cionismo fariĝas problema, kiam ĝi 'trafas' Palestinon. Oni devas pravigi la maljustecon, kiun cionismo kaŭzas al la palestinanoj, la malposedigadon kaj suferigadon de tuta popolo. Klare io malpravas, kaj tio bezonas pravigon...

[Ekzemple la heredpretendo:] La celo de cionismo estas reestigadi judan suverenecon tia, kia ĝi estis antaŭ 2.000 jaroj. Cionismo ne proponas, ke oni reformu la tutan mondsituacion sammaniere. Ĝi ne postulas la reestigadon de la Roma imperio... [Krome] palestinanoj pretendas, ke ili estas idoj de la pratempaj loĝantoj de Palestino antaŭ 3.000 jaroj!...

[Suferado de judoj kiel pravigo:] Estas facile venĝi al palestinanoj pro 2.000 jaroj da persekutado. La palestinanoj, kiujn trafis la grandega forto de ĉi tiu venĝo, ne estas la historiaj subpremintoj de la judoj. Ne ili metis judojn en kvartalaĉojn kaj devigis ilin porti flavajn stelojn. Ne ili planis holokaŭston. Sed ili havis unu mankon. Ili estis malfortaj kaj ne povis defendi sin kontraŭ vera milita potenco, do ili estis la idealaj viktimoj por abstrakta venĝo...

[Antisemitismo kiel pravigo:] Ne temas pri tio, ke oni persekutas judojn pro ilia judeco. La israelanoj estas en milito kontraŭ la araba mondo, ĉar ili pekis per la peko dd kolonialismo, ne pro sia juda identeco...

[Pravigo per la ĝangala leĝo:] Tiuj, kiuj volas konservi siajn privilegiojn, ĉiam prezentas la mondon kiel nature maljustan lokon kaj subpremadon kiel naturan leĝon... Tio fariĝis parto de la israela mondbildo, ĉar cionismo bezonas pravigon kaj ĉar mankas aliaj pravigoj... En Israelo unu ofta rezulto estas cinikeco, pri kio la israelanoj fariĝis famaj...

[La efiko al israelanoj:] Israelanojn persekutas malbeno. Ĝi estas la beno de la prapeko kontraŭ la originaj arabaj loĝantoj. Kiel oni povas diskuti pri Israelo kaj ne memori la malposedigadon kaj ekskluzivadon de nejudoj? Ĉi tio estas la plej baza fakto pri Israelo, kaj oni tute ne povas kompreni la realon de Israelo sen ĝi. La prapeko persekutas kaj turmentas Israelon; ĝi markas ĉion kaj difektas ĉiun. Ĝia memoro venenas la sangon kaj markas ĉiun momenton de ekzistado." Israela verkisto Benjamin Beit-Hallahami, "Original Sins: Reflections on the History of Zionism and Israel."

La 'historia rajto' de Cionismo al Palestino

"La 'historia rajto' de Cionismo al Palestino estis nek historia nek rajto. Ĝi ne estis historia, ĉar ĝi ignoris la du jarmilojn de nejuda loĝado en Palestino kaj la du jarmilojn de juda loĝado ekster ĝi. Ĝi ne estis rajto, escepte en la romantika 'mistiko' de 'sango kaj tero' kaj la romantika 'kulto' de 'morto, herooj kaj tomboj'... La pretendo de la 'senhejmeco' de la judoj baziĝas sur kombinaĵon de supozoj, kiuj ne nur konfliktas kun la liberala ideo de civitaneco sed ankaŭ kopias la antisemitisman ideon, ke la ŝtato apartenas al la etna plimulto. Alidire la cionisma pravigo de juda ŝtato estas egale valida kiel la antisemitisma pravigo de etna ŝtato, kiu malfavoras judojn." La profesoro Norman Finkelstein, "Image and Reality of the Israel-Palestine Conflict".

Kiel pri la cionisma argumento, ke Jordanio jam estas la palestina ŝtato?

"Oni ofte pretendas, ke fakte ekzistis pli frua 'teritoria kompromiso' en la jaro 1922, kiam oni apartigis Transjordanion de la promesita 'nacia hejmo por la juda popolo'... oni apenaŭ povas kritiki tiun decidon, ĉar 'la nombro de judoj, kiuj loĝis tie konstante en la jaro 1921, laŭ fidindaj taksoj estis du aŭ laŭ kelkaj aŭtoritatuloj tri homoj.'" Noam Chomsky, "The Fateful Triangle".

Kial Israelo, "la sola demokratio en la Mez-Oriento", ne havas konstitucion?

"Ne estas akcidento, ke oni ne formulis konstitucion. La vastega malposedigado de lando kaj aliaj posedaĵoj de tiuj araboj, kiuj fuĝis el la lando pro la sendependecmilito, kaj de tiuj, kiuj restis sed kiujn oni deklaris forestaj, kaj ankaŭ la konfiskado de vastaj landregionoj de arabaj vilaĝoj, kiuj ne fuĝis, kaj la leĝoj, kiujn oni estigis por laŭleĝigi tiujn agojn -- ĉi ĉion certe deklarus kontraŭkonstitucia kaj nula la ĉeftribunalo, ĉar ĝi klare malfavoras unu parton de la civitanaro, kvankam demokrata konstitucio devigas la ŝtaton trakti ĉiujn siajn civitanojn egale." Boas Evron, "Jewish State or Israeli Nation?"

Plu pri "la sola demokratio en la Mez-Oriento"

"La decido de la ĉeftribunalo de Israelo en la jaro 1989, ke oni povas malpermesi partoprenon en baloto de iu politika partio, kiu apogas tutan egalecon inter araboj kaj judoj... [signifas], ke la israela ŝtato estas la ŝtato de la judoj... ne ilia ŝtato [de la araboj]." La profesoro Norman Finkelstein, "Image and Reality of the Israel-Palestine Conflict".


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15