UN dividas Palestinon

Kial UN rekomendis planon, laŭ kiu oni dividu Palestinon en judan kaj araban ŝtatojn?

"Antaŭ tiu tempo [novembro de la jaro 1947] Usono fariĝis la plej agresiva apogando de divido... Usono plimalfruigis balotadon en la ĝenerala kunveno de UN 'por gajni tempon por logi kelkajn latinamerikajn respublikojn al sia propono.'... Kelkaj delegitoj akuzis la usonajn oficistojn pri 'diplomata minacado'. Se Usono ne 'terure premus registarojn, kies rimedoj ne permesis riski la venĝon de Usono', diris anonima opinianto, 'oni neniam akceptus' la decidon." John Quigley, "Palestine and Israel: A Challenge to Justice."

Kial tio estis la pozo de Truman?

"Sinjoroj, mi bedaŭras, sed mi devas respondi al centmiloj, kiuj deziregas sukceson al cionismo. Mia balotodistrikto ne havas centmilojn da araboj." La federaciestro Harry Truman, citaĵo en "Anti Zionism", red. Teikener, Abed-Rabbo & Mezvinsky.

Ĉu la dividplano estis justa al kaj araboj kaj judoj?

"La araba malakcepto... baziĝis sur tion, ke kvankam la loĝantaro de la juda ŝtato laŭ la plano estis [nur duone] juda kaj kvankam la judoj posedis malpli ol 10% el la landareo de la juda ŝtato, la judoj fariĝus la reganta grupo -- neniu sinrespekta popolo povus akcepti tion sen protesto... La ago de UN konfliktis kun la bazaj principoj, por kiuj oni fondis la organizaĵon; ĝi ja devis apogi la rajton de ĉiuj popoloj regi sin. UN ne donis sinregrajton al la palestinaj araboj, kiuj konsistigis dutrionan plimulton el la lando, kaj tiel malobeiis sian propran konstitucion." Sami Hadawi, "Bitter Harvest."

Ĉu la cionismanoj estis pretaj akcepti la teritorian dividon de la jaro 1947?

"Kvankam la estroj de la Jiŝuv formale akceptis la dividodecidon de la jaro 1947, grandaj grupoj en la israela socio -- inkluzive... Ben-Gurion-on -- kontraŭis aŭ bedaŭregis ĝin kaj frue opiniis militon kiel idealan ŝancon plivastigi la ŝtatlimojn ekster la dividlimojn de UN kaj por la malgajno de la palestinanoj." israela historiisto Benny Morris en "Tikkun", marto-aprilo 1998.

Publikaj kaj privataj opinioj

"En interna diskuto en la jaro 1938 [David Ben-Gurion] diris, ke 'kiam ni fariĝos forta potenco, post kiam ni kreos ŝtaton, ni detruos la dividon kaj etendiĝos en la tutan Palestinon'... En la jaro 1948 Menaĥem Begin deklaris: 'La divido de la hejmlando estas kontraŭleĝa. Oni neniam agnoskos ĝin. La subskribo de la institucioj kaj individuoj en la dividinterkonsento estas nevalida. Ĝi ne obeigos la judan popolon. Jerusalemo estis kaj ĉiam restos nia ĉefurbo. Oni redonos Erec Israel-on (la israelan landon) al la israela popolo. Ĉiom el ĝi. Kaj por eterne." Noam Chomsky, "The Fateful Triangle."

La milito komenciĝas

"En decembro de la jaro 1947 la britoj anoncis, ke ili tiriĝos el Palestino nepost la 15-a de majo de la jaro 1948. Palestinanoj en Jerusalemo kaj Jaffa komencis ĝeneralan strikon por kontraŭi la dividon. Batalado komenciĝis sur la stratoj de Jerusalemo preskaŭ tuj... Perfortaĵoj pliseveriĝis en tutan militon... Dum tiu sortodifina aprilo de la jaro 1948 ok el dek tri ĉefaj cionismaj militatakoj kontraŭ palestinanoj okazis en la teritorio donita al la araba ŝtato." "Our Roots Are Still Alive" de the People Press Palestine Book Project.

La cionismanoj malrespektas la dividlimojn

"Antaŭ la finiĝo de la mandato kaj do antaŭ ia ebla interveno de arabaj ŝtatoj la judoj ekspluatis sian superan militan pretecon kaj organizadon kaj okupis... plej multajn arabajn urbojn en Palestino antaŭ la 15-a de majo de la jaro 1948. Oni okupis Tiberias-on en la 19-a de aprilo de 1948, Haifa-n en la 22-a de aprilo, Jaffa-n en la 28-a de aprilo, la arabajn kvartalojn de la nova urbo de Jerusalemo en la 30-a de aprilo, Beisan-on en la 8-a de majo, Safad-on en la 10-a de majo kaj Akre-n en la 14-a de majo de 1948... Male la palestinaj araboj ne kaptis eĉ unu el la teritorioj rezervitaj por la juda ŝtato en la dividodecido." Brita verkisto Henry Cattan, "Palestine, The Arabs and Israel."

Kulpeco pri la pliseveriĝado de la batalado

"Menaĥem Begin, la estro de Irgun, rakontas, ke 'en Jerusalemo, kiel aliloke, ni unue moviĝis de defendado al atako... Araboj komencis fuĝi timegite... Hagana efektivigis sukcesajn atakojn sur aliaj frontoj, dum ĉiom el la judaj trupoj iris antaŭen tra Haifa kiel tranĉilo tra butero'... La israelanoj aktuale pretendas, ke la palestina milito komenciĝis, kiam la arabaj armeoj invadis Palestinon post la 15-a de majo de la jaro 1948. Sed tio estis la dua fazo de la milito; ili ignoras la amasmurdojn, forpelojn kaj malposedigojn, kiuj okazis antaŭ tiu dato kaj kiuj necesigis la intervenon de la arabaj ŝtatoj." Sami Hadawi, "Bitter Harvest."

Judaj militistoj amasmurdas palestinanojn en Deir Jassin

"Dum la tuta tago en la 9-a de aprilo de la jaro 1948 la militistoj de Irgun kaj LEHI efektivigis la buĉadon sen skrupuloj kaj laŭ plano... La atakantoj 'vicigis virojn, virinojn kaj infanojn kontraŭ murojn kaj pafmortigis ilin.'... La senkompateco de la atako en Deir Jassin konsternis kaj judojn kaj la mondon, timigis kaj panikigis la araban loĝantaron kaj kondukis al la fuĝo de nearmitaj civiluloj el siaj hejmoj tra la lando." Israela verkisto Simha Flapan, "The Birth of Israel."

Ĉu Deir Jassin estis unika okazaĵo?

"Antaŭ la fino de la jaro 1948 la judo ne nur povis 'defendi sin' sed ankaŭ efektivigi terurajn fiagojn. Fakte laŭ la eksdirektoro de la arkivoj de la israela armeo 'en preskaŭ ĉiu vilaĝo, kiun ni okupis dum la sendependecmilito, oni efektivigis agojn difinitajn kiel militkrimojn, kiel ekzemple murdojn, amasmurdojn kaj seksatencojn'... Uri Milstein, la aŭtoritata israela milithistoriisto pri la milito de la jaro 1948, diras eĉ, ke 'ĉiu batalo finiĝis per amasmurdo de araboj'." Norman Finkelstein, "Image and Reality of the Israel-Palestine Conflict."


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15