Juda fundamentismo en Israelo

[Rimarkigo: La retejestro de cactus48.com ricevis retpoŝtaĵon, kiu malkonsentas kun la citaĵoj en ĉi tiu ĉapitro. Ni plusendis la malkonsenton al la aŭtoroj, kaj Israel Ŝahak respondis detale. Por trakti juste ambaŭ opiniojn ni afiŝis la malkonsenton kaj la respondon sur alian paĝon, el kiu oni povas facile reveni al ĉi tiu paĝo. Jen la komentoj.]

La fundamentisma branĉo de la juda religio sendube ne reprezentas la tutan judismon, sed ĝi tre influas en Israelo kaj ĝi estas la ideologia bazo de la koloniisma movado sur la Okcidenta bordo kaj Gazo (escepte la "Grand-Jerusalemon", kien multaj nereligiaj judoj migris pro la malmultekostaj, subvenciataj loĝejoj). Jenaj citaĵoj montras, ke oni ne povas forpreni rasismon el ĉi tiu ideologio, kaj evidentigas, kial ĉiuj raciaj homoj kontraŭu ĝian influon.

Ideologia bazo de rasismo en Israelo

"Talmudo diras, ke... du malaj specoj de animo ekzistas, nejuda animo devenas el la satanaj sferoj, dum la juda animo devenas el sankteco... La rabeno Kook, la estro, la estimata patro de la mesia subgrupo de juda fundamentismo, diris: 'La diferenco inter juda animo kaj la animoj de nejudoj... estas pli granda kaj profunda ol la diferenco inter homa animo kaj la animoj de brutoj.'" Israel Ŝahak kaj Norton Mezvinsky, "Jewish Fundamentalism in Israel"

Plu pri rasismo

"Guŝ Emunim -rabenoj daŭre ripetas, ke oni ne punu judojn, kiuj mortigis arabojn ... [Ekzemple] aludante al la Kodo de Majmonides kaj halaĥa la rabeno Ariel diris: 'Judo, kiu mortigis nejudon estas libera de homa juĝo kaj ne malobeis la [religian] malpermeson murdi'... Ĉi tio gravegas, ĉar oni vaste apogas, kaj rekte kaj nerekte, Guŝ Emunim-on. Proksimume duono el la juda loĝantaro de Israelo apogas Guŝ Emunim-on." Israel Ŝahak kaj Norton Mezvinsky "Jewish Fundamentalism in Israel"

Kiel juda fundamentismo pravigas kaptadon de araba lando

"Ili argumentas, ke kiam oni konfiskas landon poseditan de araboj por estonte koloniigi ĝin per judoj, nur ŝajnas kiel ŝtelado sed reale estas sanktiga ago. El ilia vidpunkto oni rejuĝigas la landon tiel, ke oni transigas ĝin el la satana sfero en la dian sferon... Oni rajtas uzi forton, kiam ajn necese, por progresigi ĉi tiun procezon... Halaĥa permesas al judoj rabi nejudojn ie ajn, kie judoj estas pli fortaj ol nejudoj." Israel Ŝahak kaj Norton Mezvinsky, "Jewish Fundamentalism in Israel"


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15