En ĉi tiu TTT-ejo ni afiŝis komplete la pamfleton "La origino de la konflikto inter Israelo kaj Palestino" publikigitan de Judoj por justeco en la Mez-Oriento, organizaĵo, kiun ni apogas.
La titolo de unu ĉapitro en tiu pamfleto estas "Juda fundamentismo en Israelo"; la ĉapitro enhavas plurajn citaĵojn el la samnoma libro ("Jewish Fundamentalism en Israel"), kiun verkis Israel Ŝahak kaj Norton Mezvinsky.
Ni ricevis retpoŝtaĵon de Sefan Bialoguski, kiu kritikis ĉi tiun ĉapitron de la pamfleto kaj la citaĵojn el la libro de Ŝahak kaj Mezvinsky.
Ni plusendis la kritikon al la verkintoj de la libro, kaj ili respondis detale.
Por trakti juste ambaŭ partiojn kaj por apogi esprimliberecon ni decidis, afiŝi la tutan retpoŝtaĵon kaj la tutan respondon.
Subject: Juda fundamentismo
Date: Mon, 19 Feb 2001 10:42:20 +1100
From: m <mfrankl@jewishnews.net.au>
To: bob@cactus48.com
CC: ecaj@tig.com.au, webmaster@adl.org, pacific@bnaibrith.org, dinnerst@u.arizona.edu
En via TTT-ejo estas ligo al informo, kiun provizis grupo el Berkley, Kalifornio, kiu nomas sin Judoj por justeco en la Mez-Oriento.
Sendepende de ies ajn politikaj opinioj laŭ mi oni devas diri veron kaj prezenti informon ekzakte. La citaĵoj el "Jewish Fundamentalism en Israel" de Israel Ŝahak kaj Norton Mezvinsky, kiujn provizis Judoj por justeco en la Mez-Oriento, estas malhonestaj kaj miskondukaj. Fakte jenaj elĉerpaĵoj el la libro citita de Judoj por justeco en la Mez-Oriento enhavas tiajn aludojn supozeble pretendantajn reprezenti judan religian juron, kiajn oni ordinare trovas en malkaŝe antisemitismaj TTT-ejoj, kiel ekzemple novnaziaj retejoj kaj retejoj, kiuj malagnoskas la holokaŭston:
"Guŝ Emunim -rabenoj daŭre ripetas, ke oni ne punu judojn, kiuj mortigis arabojn ... [Ekzemple] aludante al la Kodo de Majmonides kaj halaĥa la rabeno Ariel diris: 'Judo, kiu mortigis nejudon estas libera de homa juĝo kaj ne malobeis la [religian] malpermeson murdi'"
Krome: " ... Halaĥa permesas al judoj rabi nejudojn ie ajn, kie judoj estas pli fortaj ol nejudoj."
Eĉ supraĵa rigardeto al la aŭtoritataĵoj de halaĥa (juda religia juro) pruvas, ke oni citis la superajn aludojn ekster la kunteksto.
La norma kolekto de juda juro, Ŝulĥan Aruĥ, Joreh Deah 158:1, juĝas, ke estas malpermesite mortigi nejudojn - eĉ adorantojn de idoloj aŭ membrojn de la sep nacioj, kiujn la juda popolo laŭ biblia ordono devas detrui (ne la arabojn, kiuj plenumas neniun el la kategorioj). Ŝulĥan Aruĥ (la verkinto de la libro, kiun oni nomas laŭ la titolo de la libro mem) ripetas sin, kio okazas malofte, en Ĥoŝen Miŝpat 425:5. Ĉi tiujn halaĥa-leĝojn ne kritikis aliaj aŭtoritatuloj, kaj oni citis ilin en multe pli fruaj verkaĵoj; rigardu: la babilona komentaro de Talmud Avodah Zarah 26a-b, Rambam (Majmonedes) Miŝna Torah Madah Avoda Zarah 10:1.
Koncerne tion, ĉu estas permesite ŝteli, laŭ Talmud, la komentaro Bava Kamah 111b, estas malpermesite ŝteli de nejudoj. Tiu opinio estas la sola opinio menciata en Ŝulĥan Aruĥ, Ĥoŝen Miŝpat 348:2. Ŝulĥan Aruĥ neniel diferencigas judojn kaj nejudojn. Siftej Kohen, samloke, diras tute ĝenerale, ke ŝteli de nejudo estas malobeado de Torah-a malpermeso. Li skribas, ke Rambam (Majnonedes) kaj Maharŝal juĝas harmonie kun ĉi tiu opinio. Vilna Gaon juĝas, samloke 8, ke tio ne nur estas malpermesita sed ke se iu faras tiel, oni ne povas uzi la monon por iu dvar Micvah (plenumo de religia devo).
Mi esperas, ke via strebado al vero kaj ekzakteco kaj volo ne inciti malamon al judoj aŭ iu alia etna-religia grupo instigos vin kontroligi la informon, kiun mi peris al vi de la rabeno Lauffer el Jerusalemo, per kompetenta halaĥa-aŭtoritatulo (ekzemple ortodoksa rabeno) laŭ via elekto kaj, kiam oni konfirmos la informon, forigi la kalumnian materialon el via TTT-ejo.
Estime,
Stefan Bialoguski
Bonvolu respondi al: sbialoguski@hotmail.com
[Ktp.]
Israel Shahak, Tel. and Fax 02-5633-99
2 Bartenura St. Jerusalem 92184, Israel
DEFENDO
Respondo al la fifamigoj de Stefan Bialoguski kontraŭ "Juda fundamentismo en Israelo" de Israel Ŝahak kaj Norton Mezvinsky (Pluto Press, 1999 ISBN 0745312764)
Stefan Bialoguski kredas, ke intelekta kaj ofte publika teroro direktata en Usono kaj aliaj landoj kontraŭ judoj, kiuj diras la veron pri judismo, ĉu pri la formo, en kiun ĝi evoluis post la ekesto de Talmud, ĉu pri ĝia daŭrigo en ortodoksa judismo, sukcesos kontraŭ israela judo kiel mi.
Male al la granda plimulto de usonaj judoj israelaj judoj havas tri grandajn avantaĝojn koncerne la esprimliberecon pri judaĵoj: ili scias legi la hebrean lingvon kaj scias legi la halaĥa- kaj aliajn judajn dokumentojn per la origina lingvo kaj ne dependas de la malveroj, kiujn pri ili cirkuligas rabenoj kaj judaj organizaĵoj.
Ili vidas per la helpo de sia hebrea gazetaro, kiu multe pli honeste raportas pri judaĵoj ol la usona, kion ortodoksaj rabenoj (preskaŭ ĉiuj israelaj rabenoj estas ortodoksaj) faras, kiam ili havas politikan potencon, kaj multaj el ili rimarkis antaŭ longe la grandan similecon inter la celoj de la ortodoksaj rabenoj kaj tiuj de la ajatolahoj kaj ankaŭ inter halaĥa kaj la religia juro, kiu regas en Irano. Mi tute ne dubas, ke se oni prezentus la oftajn israelajn deklarojn: "Israelo ne estos Irano", aŭ: "Israelon ne regos judaj ajatolahoj" - alidire la rabenoj - en Usono, usonaj defendantoj de juda fanatikeco kaj malfavorado de nejudoj, protestus egale forte kontraŭ tiaj ordinaraj israelaj deklaroj, kiel ili protestas kontraŭ "Jewish Fundamentalism en Israel".
Mi aldonu, ke pli kaj pli da israelaj judoj komencas kompreni, ke Israelo tre profitus, se io simila al la unua aldono al la usona konstitucio fariĝus leĝo en la israela ŝtato. Eĉ tiuj israelaj judoj, kiuj ankoraŭ ne opinias tiel, ordinare malestimas tiujn usonajn judojn, kiuj volas maksimumigi la apartigadon de la eklezio kaj la ŝtato en Usono (ĉar ili kredas, ke tio profitigas la judajn interesojn) kaj arde kontraŭas ĝin en Israelo (ĉar ili kredas, ke tie ĝi estas kontaŭ la judaj interesoj).
Laste kaj eble ĉefe la nereligia parto de la israelaj judoj lernis precipe la profetajn librojn de la Malnova testamento kaj ĝiajn aliajn partojn kiel la psalmojn, kiuj male al la Talmud-a literaturo atakas precipe kontraŭ tio, kion la granda plimulto de la judoj rigardis aŭtoritata, kiam oni kompilis ĉi tiun literaturon. Do por ni, la nereligiaj israelaj judoj, atakado kontraŭ judaj institucioj kaj leĝoj, eĉ kiam ilin sanktigas tradicio, kaj uzado de akrega lingvo en la atako, laŭ la modelo de la profetoj kaj aliaj judaj poetoj, kiujn la Malnova testamento konservas, kiam ili kritikis judojn (ordinare ili uzis multe pli akran lingvon, ol mi uzas), estas normalegaĵo; tio konservas nian liberecon kaj nian senton de kontinueco kiel judoj.
Mi aldonu, ke la ĉefa espero de pli bona estonteco en la Mez-Oriento estas tio, ke ĉiuj popoloj kritikos siajn religion, morojn kaj pasintecon. Se oni estas sklavo de la pasinteco, oni eternigas ĉiujn konfliktojn.
Tial antaŭ ol mi komencas mian respondon, mi citu tri bibliajn tekstopecojn. Mi dubas, ĉu la ordinara usona juda publiko nutrita per instruo aprobita de ADL scias pri ilia ekzisto, sed tiuj tekstopecoj helpos klarigi al homoj, kies menso estas malfermita, ne nur tion, kion mi diras, sed ankaŭ la manieron, per kiu mi esprimas ĝin. La profeto Jeĥezkel diras parolante por la Sinjoro: "Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj aranĝojn, per kiuj ili ne povas vivi;" (La ĉapitro 20, la verso 25). Mi diras pri halaĥa same, kiel Jeĥezkel diris pri kelkaj bibliaj leĝoj. La poeto de la psalmo 50 diras: "Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj kaj portas Mian interligon en via buŝo, dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi? Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;" (la versoj 16-18). La lastaj vortoj validas speciale forte pri la ortodoksaj rabenoj en Israelo kaj ankaŭ en Usono. Je kelkaj monatoj antaŭ la baloto de la jaro 1996 en Israelo oni eksciis, ke Netanjahu estas adultulo, kiel li mem devis konfesi. Ĉi tio kaj tio, ke halaĥa rigardas adultadon kiel unu el la tri plej abomenindaj pekoj, ne malpliigis la apogon, kiun Netanjahu ricevis de la ortodoksaj rabenoj.
La legantoj de la hebrea gazetaro scias, ke la plimulto de ortodoksaj rabenoj estimegas judajn ŝtelistojn (kaj krome narkotikokontrabandistojn kaj monlavistojn), kiuj donacas parton el sia fiakirita mono al judaj religiaj institucioj sed manĝas laŭ koŝer. La profeto Miĥa diras: "Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan, kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj. Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo." (la ĉapitro 3, la versoj 9-11).
Ĉia ajn lukto por justeco en la Mez-Oriento devas komenci per tio, ke oni agnoskas, ke dum la lastaj 52 jaroj Cionon, alidire la israelan ŝtaton, oni konstruas per sango, ĉefe tiu de la araboj, kaj oni fondas ĝin sur teruregajn formojn de maljusteco, kion, kiam oni aplikas ĝin al la judoj, oni prave kondamnas antisemitisma. Mi menciu ĉi tie nur unu ekzemplon, antaŭ ol mi komencas la halaĥa-an argumenton. Dum 18 jaroj Israelo okupis Libanon. Dum la okupado mortis proksimume 25.000 libananoj kaj palestinanoj kaj proksimume 800 israelaj militistoj. Estas rimarkinda fakto pri israela politiko, ke la en Libano mortintaj nejudoj apenaŭ influis al la decido de Israelo retiriĝi, eĉ kiam temis pri membroj de la Sudlibana armeo, kunligano de Israelo. Aliflanke la relativa malmulteco de mortintaj judaj militistoj estis, eĉ al la israelaj organizaĵoj postulantaj retiriĝon, la ĉefmotivo klopodi influi al la publika opinio inter la judoj kaj devigi la registaron retiriĝi.
La granda plimulto de la ortodoksaj kaj tradiciaj judoj (en Usono eĉ pli ol en Israelo) estas tute indiferentaj pri la nombro de nejudoj, kiujn la judoj mortigas, dum ĝin tre emociigas eĉ unu judo, kiun nejudoj mortigis. La samo okazas pri malfavorado: ekzistas apenaŭ iom da protestado inter la granda plimulto de la ortodoksaj kaj tradiciaj judoj, kiam judoj malfavoras nejudojn, ĉitiuokaze la arabojn, sed ĝi ekfuriozegas, se oni eventuale malfavoretas (aŭ mistraktas) la judojn mem.
Sendube al tia pozo de publiko tiel dediĉita al la adorado de la pasinteco de la judoj nepre influas tiu pasinteco. Kiel mi montris (precipe en mia libro "Jewish history, Jewish religion" ["Juda historio, juda religio"]; la ĉapitro 5 "La leĝoj kontraŭ nejudoj"), ĉi tiu pozo devenas el la multaj halaĥa-leĝoj kontraŭ nejudoj.
Post ĉi tiu necesa antaŭparolo mi respondu detale al la akuzoj de Stefan Bialoguski. Mi esperas, ke post mia prezento la malica malklereco, sur kiun ili baziĝas, evidentiĝos. Kiom koncernas tion, ke li citas la rabenon Laufer de Jerusalemo kial sian aŭtoritatulon, ĉi tio nur rememorigas al mi la lojalajn komunismanojn dum Stalin, kiuj siatempe citis "aŭtoritatulon" el Moskvo por konfirmi la ordinarajn malverecojn de alia totalisma sistemo. Tiaj "aŭtoritatuloj" eventuale konis ĉiujn verkaĵojn de "Marx, Engels, Lenin kaj Stalin", kiel oni ĉiam diris, sed ili uzis ilin nur por aprobigi la krimojn de Stalin.
Simile ortodoksaj rabenoj, ĉu en Israelo ĉu en Usono, silentis ekzemple, kiam antaŭ nelonge unu el iliaj kolegoj, la rabeno Jiĉak Ginsburgh proponis en grava hebrea gazeto, ke la israela ŝtato buĉu "virinojn, infanojn kaj maljunulojn" en palestinaj urboj kaj vilaĝoj kaj ĝenerale fari al ili, kion oni faris en Sodom kaj Gomora (pli pri ĉi tio sube).
En ĉi tiu okazo oni bezonas ne rabenan kompetentecon sed proteston kontraŭ ortodoksaj rabenoj, kiuj proponas, apogas kaj defendas terurajn fiagojn de judoj per halaĥa.
Ĉiuokaze Bialoguski forgesis, aŭ eventuale neniam lernis, la bazan halaĥa-regulon pri disputo: "ni prenu la libron kaj studu". Mia respondo estos plena de aludoj al libroj; li kontrolu tiujn aludojn mem kaj ne estu sklavo de iuj rabenoj.
Mi komencu per la malpli grava demando pri ŝtelado kaj rabado, kio komprenigos la sisteman falsadon de halaĥa uzatan de Bialoguski. Li citas la halaĥa-malpermeson ŝteli de iu ajn. Sed nun estas gravega diferenco en halaĥa inter judoj, kiuj ŝtelas de nejudoj, kaj judoj, kiuj rabas nejudojn. La diferenco inter ŝtelado (hebrelingve "gne'iva") kaj rabado (hebrelingve "gezel") estas same kiel en plej multaj juraj sistemoj. Ŝtelado laŭdifine estas prenado de ies posedaĵon sekrete, dum rabado laŭdifine estas prenado de ies posedaĵo malkaŝe per forto.
Estas klare, ke la ŝtelado de palestina lando en la okupitaj teritorioj (kaj antaŭ ĉi tio ene de Israelo frue en la jardeko 1950) okazis per la uzo de ŝtata potenco, fakte ofte eĉ per la uzado de armetrupoj, kaj tion oni nomas - ĝuste kiel tion, kion Usono faris al la lando de la indianoj - rabado.
Kiel mi montros sube, halaĥa distingas (kiel scias iu ajn, kiu eĉ minimume konas la temon) inter de judo farita ŝtelado, kiu estas tute malpermesita sendepende de la viktimo, kaj de judo farita rabado. Kvankam estas malpermesite al judoj rabi alian judon sendepende de la cirkonstanco, la situacio estas tute malsama laŭ halaĥa, se judo rabas nejudon, ĉar estas klare difinitaj cirkonstancoj, kiam judoj fakte rajtas rabi nejudojn.
Halaĥa traktas la demandon, kiu havas specialan terminon "rabado de nejudo" (hebrelingve "gezel hagoy") kaj kiu havas sian propran artikolon en la aŭtoritata Talmud-a enciklopedio, kaj oni klarigas tre detale la cirkonstancojn, kiam tia rabado estas aŭ permesita aŭ malpermesita, kiel mi montros sube. Mi rimarkigos nun nur, ke Bialoguski ne mencias ĉi tion. Sed antaŭ ol mi traktos rabadon, mi parolu pri la demando de ŝtelado kaj montru, ke malantaŭ la malpermeso ŝteli de iu ajn halaĥa distingegas inter judoj kaj nejudoj, kion ne mencias Bialoguski nek plej multaj "aŭtoritatuloj", kiuj skribas pri judismo. Ĉi tio koncernas la punon, kiun halaĥa neprigas por judo, kiu ŝtelas. Se li ŝtelas de judo, li repagu duoble la valoron de la ŝtelaĵo aŭ redonu la ŝtelaĵon se eble kaj repagu krome ĝian valoron. La unuan parton oni rigardas kiel rekompencon kaj la duan kiel la punon. Sed kiam judo ŝtelas de nejudo, li repagu nur la valoron de la ŝtelaĵo, ĉar li ŝtelis de nejudo.
La motivo, kiun prezentas Majmonides laŭe al Talmud, estas, ke en la biblia verso, kiu difinas la punon de ŝtelado, estas skribite: "li repagu duoble al sia kunulo" kaj laŭ halaĥa la vorto "kunulo" signifas nur judojn kaj ekskluzivas la nejudojn (Majmonides, Leĝoj pri ŝtelado, la ĉapitro 2, la regulo 1).
La grava komentaro pri la kodo de Majmonides "Magid miŝneh" de la rabeno Josef Karo, laŭ aŭtoro de Ŝulĥan Aruĥ, kaj aliaj komentistoj tute samopinias kun ĉi tiu hondinda malfavorado.
Mi aldonu du observojn, kiujn oni ne aŭdas de "spertuloj" de judismo en Usono. Ekzemple se iu proponus, ke oni malfavoru judojn en Usono precize, kiel halaĥa malfavoras nejudojn, alidire se iu proponus, ke iu ajn nejudo, kiu ŝtelas de judo, estu libera de puno kaj devu repagi nur la valoron de la ŝtelaĵo, sed oni ne krome punu la ŝtelinton, oni prave rigardus la proponinton antisemitisma. Al li ne tre helpus, se li sanktece deklarus kiel Bialoguski: "sed mi estas kontraŭ ĉia ŝtelado, eĉ se la viktimo estus judo!"
Ĉi tiu ekzemplo montras, ke Bialoguski elekteme citas el halaĥa simile, kiel faras la plej fiaj antisemitismanoj, kiam oni atakas kontraŭ iliaj instruoj.
Due ĉi tiu ekzemplo montras, ke plej multaj usonanoj, eĉ la kleruloj, scias nenion pri la efektiva judismo, ĉar ilin cerbolavis defendistoj kaj propagandistoj, kaj ili estas nun en la sama situacio, en kiu estis la lojalaj komunismanoj antaŭ la fama parolo de Ĥruŝĉov en la jaro 1956. Ankaŭ ili estis certaj, ke ili scias pri "la efektiva situacio ene de Sovetunio", sed fakte sciis nenion pri la realo de la reĝimo de Stalin, ĉar ilin cerbolavis la aŭtoritatuloj, kiujn ili blinde sekvis.
Mi nun traktu la opiniojn de Halaĥa, kiam judo rabas nejudon. Kiel oni rakontas tre detale kaj en la Babilona Talmud (kiun oni ordinare uzas) kaj la Jerusalema Talmud, la pli fruaj Talmud-aj saĝuloj debatis, ĉu estas permesite ĉu malpermesite al judo rabi nejudon kaj en kiaj cirkonstancoj. Tiujn debatojn studas aktuale Talmud-studantoj kiel knaboj (ankaŭ mi studis ĉi tiun temon kiel dekkvarjarulo), ĉar gravan parton el ili enhavas populara Talmud-a komentaro Baba Kama (p. 113b) krom aliaj lokoj. Kvankam oni cenzuris la pli ofendajn tekstopecojn el plej multaj presitaj tekstoj, ilin konservas libretoj nomataj "la forigaĵoj de Talmud", kiujn oni uzas en tiaj situacioj, tiel ke la tuta debato longega kaj malsimplega klariĝas, kaj oni povas imagi ties efikon.
Mallonge dirite la saĝuloj, kiuj permesas al judoj rabi la nejudojn (kiel registris alia populara komentaro de la Babilona Talmud Baba Meci'a, p. 111b kaj la komentaro de Jerusalema Talmud Baba Kama la ĉapitro 4, halaĥa 3), opinias ekzemple, ke ĉar estas skribite (Levidoj, la ĉapitro 19, la verso 13): "Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu", la vortoj "vian proksimulon" signifas, ke tiuj malpermesoj validas nur, kiam temas pri la judoj.
Iliaj kontraŭantoj, precipe la rabeno Ŝimon, kiu parolas por la rabeno Akiva, konsentas la fortecon de ĉi tia rezonado kaj devas apliki sofisman argumenton. Ili rezonas jene (mi iom simpligas): "Kiel ni scias, ke estas malpermesite rabi nejudon? Ni lernas, ke kiam oni vendas judan sklavon al nejudo, oni devas elaĉeti lin kaj ne kapti lin perforte, ĉar estas skribite: 'post la vendo restas al li rajto de elaĉeto' (Levidoj, la ĉapitro 25, la verso 48), kaj ĉi tio signifas, ke al alia judo estas malpermesite liberigi tian sklavon perforte. Do ni lernas per ĉi tiu okazo, ke estas malpermesite rabi nejudon ankaŭ alimaniere." Aliaj rabenoj argumentis, ke se judo rabas nejudon, li kaŭzas "malsanktigon de la Nomo de la Sinjoro", ĉar la rabita nejudo malbenos la Dion de la judoj, kiam li scias, kiu rabis lin. Laŭ ili ĉi tio - kaj ne tio, ke rabo okazis - estas la motivo, kial judoj ne rabu nejudojn.
Tamen ĉi tiu motivo, kiu malpermesas al judoj rabi nejudojn, funkcias nur, kiam oni malkaŝas la identecon de la juda rabisto. Sekvas, ke laŭ tiuj saĝuloj judo povas rabi nejudojn kondiĉe, ke li estu certa, ke oni ne ekkonu lin nek eksciu lian identecon. Vere laŭdinda etikleciono! Kelkaj saĝuloj, kiuj malpermesis al judoj rabi nejudojn, enkondukis gravan distingon, kiun nun favoras Guŝ Emunim -rabenoj kaj aliaj iliaj animparencoj. Ili rezonis, ke la regulon pri rabado de nejudoj determinas la verso: "Vi manĝos ĉiuj naciojn, kiujn la Sinjoro, via Dio, donos al vi." Laŭ tiuj sanktaj saĝuloj tio signifas, ke la judoj povas rabi nejudojn nur, kiam la lastajn "donas al ili" Dio, alidire, kiam ili regas ilin (Baba Kam, samloke).
Aliaj saĝuloj diris (pli honeste laŭ mia opinio), ke kiam "la judoj estas potencaj" (hebrelingve "jad Israel takifa"), ili rajtas rabi nejudojn, sed ili ne rajtas fari tiel, kiam ili ne estas potencaj. Kelkaj el la saĝuloj, kiuj permesas al judoj rabi nejudojn en ĉiaj cirkonstancoj, aldonis pripensindan argumenton. Ili argumentas, ke rabado de nejudoj estas permesita, ĉar estas skribite: "Li stariĝis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn" (Ĥabakuk, la ĉapitro 3, la verso 6). Oni pretendas, ke ĉi tiu verso signifas, ke al la Sinjoro evidentiĝis, ke nejudoj malobeas la sep ordonojn de Noa, kaj tial li permesis al la judoj kapti ilian posedaĵon (hebrelingve "amad ve'hitir mamonam le'Israel", Baba Kama, p. 38a).
Fine mi rimarkigu fakton, pri kiu plej multaj usonanoj (escepte la ortodoksajn aŭ eventuale ankaŭ konservemajn judojn) ne scias: ĉi tiu halaĥa-debato estas ebla, ĉar la malpermeso "Ne ŝtelu" en la dek ordonoj laŭ halaĥa ne signifas tion, kion ĝi diras, sed malpermesas "vendadon (alidire fikaptadon) de judoj en sklavecon". La halaĥa-malpermesoj kontraŭ ŝtelado kaj rabado deriviĝas el aliaj bibliaj versoj; la ŝtelada el la verso "Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian", kaj la rabada el la verso "Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu" (Levidoj, la ĉapitro 19, la versoj 11 kaj 13).
Ambaŭ versoj enhavas kromregulojn al la malpermeso: la agoj estas malpermesitaj nur, kiam oni faras ilin "unu al la alia" aŭ "al malproksimulo" (la hebrelingvaj terminoj, kiujn oni uzas en tiuj versoj kaj kiuj absolute unusence signifas "amiko", oni mistradukas kiel "proksimulo" aŭ per alia neŭtrala termino en alilingvaj tradukoj). Pro ĉi tiu kromregulo halaĥa bezonas specialan motivon malpermesi al judoj ŝteli de nejudoj aŭ rabi ilin, aŭ koncerne rabadon, halaĥa-aŭtoritatuloj povas permesi ĝin aŭ ĝenerale aŭ en iaj situacioj. Ĝuste tial oni ne punas pro ŝtelado, kiam judo ŝtelas de nejudo.
Oni sciu, ke ĉi tiu diskutado ankoraŭ daŭras, kaj ĝin senĉese modifas novaj cirkonstancoj, el kiuj la plej grava estas tio, ke la judoj en la israela ŝtato havas potencon super nejudoj, eĉ pli en la okupitaj teritorioj ol en Israelo mem, male al la situacio de judoj, kiuj ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas en disiĝo. Halaĥa estas dinamika sistemo kaj por bono kaj por malbono, kaj la juda potenco kune kun tio, ke judoj mem preskaŭ tute ne kritikas judismon, kaŭzis - kiel kutime - ke halaĥa ŝoviĝis al malbono dum la lastaj 50 jaroj, precipe koncerne la demandon, kiel judoj kondutu al nejudoj laŭ sia religio, kiam ili estas la potenca grupo.
Estas fakto, ke la opiniojn, kiujn mi citis supere, oni rigardas kiel sanktajn tekstojn, kies studado estas la plej sekura maniero por judo akceptiĝi en paradizon kaj ke neniu rabeno (ĉu ortodoksa ĉu konservema ĉu reformita!) diras, kion oni nepre diru: tiuj estas malpiaj kaj kontraŭmoralaj ideoj, kiuj difektas kaj tiujn, kiuj opinias ilin sanktaj, kaj tiujn, kiuj ne kondamnas ilin malpiaj.
Fakte la versoj de la psalmo 50, kiun mi citis supere: "Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj kaj portas Mian interligon en via buŝo, dum vi malamas moralinstruon kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?" validas unue al ĉiuj rabenoj, kiuj ne kondamnas tiajn opiniojn. Do se oni citas izolitajn halaĥa-opiniojn deklaritajn antaŭ kelkcent jaroj ignorante la rezonadon malantaŭ ili, kiel defendantoj de judismo ordinare ignoras, oni tute misgvidiĝas.
Mi ne provos aldoni multoble da citaĵoj pri la temo de ŝtelado kaj rabado, kvankam pro intelekta teroro kaj pli malbonaj minacoj, kiujn kutimas uzi tiaj judorganizaĵoj kiel ADL, kaj la falsado de la historio de judoj kaj halaĥa, kiun praktikas plej multaj judaj universitatuloj, ĉio, kion mi citis aŭ priskribis diveneble estas nesciata en Usono. Mi aldonu, ke ĝis antaŭ nelonge kaj pro similaj motivoj ĉio, kion oni faris al indianoj en Usono, estis simile nesciata. Mi citis sufiĉe por montri, ke kiam Bialoguski asertas, ke estas malvera ĝeneraligo, ke judoj aplikas halaĥa-n por kapti la posedaĵojn de nejudoj, li aŭ estas simplamensa malklerulo aŭ deziras kaŝi maljustecon, kiam oni faras tion laŭ la juda religio.
Oni scias en Israelo, ke plej multaj el religiaj, alidire ortodoksaj, judoj, ĉu en Israelo ĉu en Usono, ne protestis kontraŭ grandega kaptado (miaopinie rabado) de palestina posedaĵo nur por la profito de judoj, kiu okazas jam dum 52 jaroj. (La malmultaj esceptoj simple konfirmas la regulon.) Ĉi tiun rabadon kontraŭas plej ofte judoj, kiuj kontraŭas - ofte perforte - la ortodoksan formon de la juda religio. Unu motivo de ĉi tiu politike gravega diferenco estas la pozo de halaĥa al nejudoj kaj ties posedaĵo.
Nun mi pasu al la pli grava demando pri malpermesado de mortigado, kiam judo mortigas nejudon. (Oni ne disputas, ke halaĥa malpermesas kaj al judoj kaj al nejudoj mortigi judon escepte specialajn cirkonstancojn kaj ankaŭ malpermesas al nejudoj mortigi sin reciproke.) Kiel ankaŭ pri ŝtelado Bialoguski citas por mi la ĝeneralan malpermeson el Ŝulĥan Aruĥ, ke judoj ne rajtas mortigi nejudojn, eĉ adorantojn de idoloj. Ĝuste judoj gardu sin, por ke ili ne uzu tiajn ĝeneralajn malpermesojn kiel sian solan defendon, ĉar dum ĉiuj periodoj, kiam oni mortigis aŭ ekstermis ilin, la ĝenerala malpermeso kontraŭ mortigado validis en la leĝaj kodoj de la ŝtatoj aŭ religioj, kiuj kulpis pri ilia mortigado. Mi aldonu, ke kiam oni amasmurdis la indianojn ĉie en la amerika kontinento, kaj la ŝtataj instancoj ofte faris la amasmurdadon, la ŝtata kodo ĉiam enhavis leĝon, kiu malpermesis mortigi iun ajn, kaj tamen la ŝtato mem kulpis pri murdado aŭ akceptis la murdadon. Jure kaj praktike oni akceptas mortigadon de homo, ĉar li apartenas al iu grupo, per tio, ke oni konservas ĝeneralan malpermeson kontraŭ mortigado kaj aldonas leĝojn, kiuj permesas aŭ eĉ rekomendas la malpermesitan agon en iaj cirkonstancoj, aŭ per tio, ke oni faras la mortigadon de homoj en iu kategorio aŭ en iaj cirkonstancoj en agon, pro kiu oni ne punas aŭ kiun oni eĉ ne kondamnas.
Mi donu kelkajn ekzemplojn pri tia pozo el halaĥa mem koncerne tion, kiam judoj mortigas nejudojn. Ĉar Bialoguski citas Ŝulĥan Aruĥ-on, kiun kompilis la rabeno Josef Karo, mi citos la opinion de Karo pri tio, kion oni faru al nejudoj, kontraŭ kiuj judoj militas. Kiam Karo komentas pri la regulo de Majmonides pri judoj, "kontraŭ kiuj ni ne militas"; laŭ la regulo oni nek mortigu nek savu ilin, kiam ili estas en danĝero - male al la traktado de judaj herezuloj, kiujn oni mortigu iel ajn kiel eble (Majmonides, Pri murdado kaj konservado de vivo, la ĉapitro 4, la regulo 11; citita tute en "Jewish Fundamentalism in Israel", p. 120), en sia komentaro "Kesef Miŝneh" li aldonas, kion faru la judoj al la nejudoj, kontraŭ kiuj ili militas. Skribas Karo: "Nia rabeno (alidire Majmonides) uzis precizan lingvaĵon, kiam li skribis: 'nejudoj, kontraŭ kiuj ni ne militas'; tio signifas [vi faru tiel] dum milito." Ĉi tiu terura leĝo ne restis kaŝita en abstrakta rabena diskuto, sed ĝin ofte citas gravaj rabenoj kiel gvidon por tio, kion la israela ŝtato kaj ankaŭ individuaj piaj judaj militistoj fakte faru.
El multaj tiaj okazoj, kiuj kelkfoje - sed ne ĉiam, mi bedaŭras diri - kaŭzis skandalon inter nereligiaj israelaj judoj kaj la gazetaro sed neniam inter la rabenoj en Usono, mi menciu nur tri. Antaŭ nelonge la rabenon Ginsburgh (pri kiu pli multe sube) intervjuis la hebrea gazeto "Maariv", unu el la tri plej gravaj israelaj gazetoj. Kiam oni demandis, kiel isrealo kondutu en la aktuala milito, Ginsburgh unue proponis, ke oni detruu araban posedaĵon kaj poste: "Due mi proponas, ke oni eliminu ĉiujn sabotistojn. Oni tuj eliminu ĉiujn, kiuj havas sangon sur siaj manoj, kaj ni ne sidigu lin en malliberejo kaj poste reliberigu lin. Oni povas elimini la nestojn de sabotistoj ene de horo. Oni evakuis Jamit-on (kolonio en Sinaj, kiun oni evakuis pro ordono de Begin en la jaro 1982. I. Ŝahak), kiu estis brava juda urbo, ene de horo. Oni povas fari samon al Bejt Ĝallah. Lokojn, kie okazas pafoj aŭ ribelado, oni diseksplodigu tuj." Demando: "Ĉu eĉ, se senkulpuloj loĝas en tiaj lokoj?" Respondo: "Laŭ halaĥa dum milito oni neniel distingas. Oni donas ŝancon fuĝi al tiuj, kiuj volas fuĝi; poste oni batalas kontraŭ ĉiuj, inkluzive infanojn, virinojn kaj maljunulojn. Oni detruu la tutan vilaĝon. Ni parolas pri tio, kio okazis al Sodom kaj Gomora. Sed sub Arafat ni parolas pri murdema estraro, kiu malamas nin kaj faros ĉion eblan por kapti la tutan israelan ŝtaton. Do ĝuste kiel okazis en Sodom kaj Gomora, se tie estus kelkaj senkulpuloj, ni eventuale rekonsiderus. Sed sub Arafat plej multaj homoj estas tute malpiaj. Tial ni diru al la kelkaj piuloj: 'eliru' kaj poste diseksplodigu la tutan urbon." (vendreda aldono al Maariv, 2001-01-12).
Neniu ortodoksa aŭ konservativa rabeno iel kontraŭis ĉi tiun opinion pri tio, kion laŭ halaĥa judoj fari al araboj, kredeble ĉar ĉiuj ili scias, ke tio estas la ĝusta opinio. Krome mi supozas, ke kion ajn Bialoguski, ADL kaj similaj judaj organizaĵoj diros kontraŭ mi, ĉar mi tradukis la kleran juĝon de la rabeno Ginsburgh, neniu el ili kuraĝos diri publike, ke li misreprezentas halaĥa-n, kaj diskuti klere kun li pri la demando, ĉu la juda religio en sia ortodoksa formo efektive admonas mortigi "infanojn, virinojn kaj maljunulojn" dum milito, aŭ ĉu oni egaligu palestinanojn al la loĝantoj de Sodom kaj Gomora kaj la israelan armeon al anĝeloj de la Sinjoro, kiu detruis ilin.
Mi jam citis la duan ekzemplon en mia libro "Jewish History, Jewish Religion" (p-oj 77-79). Ĝi koncernas pian judan militiston de la israela armeo,, kiu studis en la tre respektata religia kolegio "Midraŝijat Noam" kaj kiu demandis al sia instruisto, la rabeno Ŝimon Weiser: "Ĉu estas permesite mortigi nearmitajn virojn - aŭ virinojn kaj infanojn? Aŭ ĉu ni eble venĝu al la araboj?", rimarkigante, ke la aktualaj reguloj de la israela armeo malpermesas tiajn agojn. Oni publikigis liajn demandojn, la kleran respondon de la rabeno Weiser, kiu kondamnas la regulojn de la israela armeo, ĉar ili deriviĝas el nejudaj fontoj, kaj la respondon de la militisto, en kiu li esprimas, kion li lernis, en la jarlibro de la jaro 1974 de la kolegio. La rabeno Weiser citas tute la aŭtoritatan tekston, kiun la rabeno Karo mallongigas. "La rabeno Ŝimon diris siatempe: 'mortigu eĉ la plej bonajn nejudojn, frakasu la cerbon de eĉ la plej bonaj serpentoj'"; tio estu la regulo por judaj militistoj en milito. Post klera halaĥa-prezento li diras al piaj militistoj, ke ili mortigu ĉiujn nejudojn, escepte se "estas tute klare, ke li intencas nenian malbonon". La militisto respondas: "Kiom koncernas la leteron mem, mi komprenis ĝin jene: Dum milito mi ne nur rajtas mortigi, sed mi prefere mortigu ĉiun araban viron kaj virinon, kiun mi renkontas, se oni povas supozi, ke ili rekte aŭ nerekte helpas en la milito kontraŭ ni. Kaj kiom koncernas min, mi mortigu ilin, eĉ se tio eventuale malembarasos min per la milita leĝo." Mi aŭdis pri neniu rabeno, kiu pridemandis tiun juĝon.
Mia lasta ekzemplo honoras nian novan ĉefministron Ariel Ŝaron-on. Lia unua grava ago estis la amasmurdo de Kibjeh, en kiu oni mortigis multajn palestinajn civilulojn, inkluzive virinojn kaj infanojn. Ĉar kelkaj israelaj judoj (ne tre multaj) protestis kontraŭ ĉi tio, multaj rabenoj urĝe defendis Ŝaron-on pruvante, ke la amasmurdo okazis laŭ la plej striktaj normoj de halaĥa. La plej eminenta el tiuj rabenoj estis la rabeno Ŝaul Israeli, dum multaj jaroj unu el la plej ĉefaj rabenaj aŭtoritatuloj en la Nacia religia partio kaj de la religia cionismo ĝenerale. Li publikigis artikolon, kies titolo estis "La okazo en Kibjeh laŭ halaĥa", en la jara rabena gazeto "La religio kaj la ŝtato" (hebrelingve "Hadat Ve'Hamdinah") por la jaro 5713 (1953). La artikolo brilege prezentante halaĥa-scion citante kaj traktante ĉiun eblan fonton ekde Talmud ĝis la aktualeco kaj konkludas jene: "Ni provis, ke ekzistas speciala termino 'venĝmilito', kaj ĉi tio estas milito kontraŭ tiuj, kiuj malamas la judojn, kaj [estas] specialaj leĝoj, kiuj validas al tia milito. Do se la malamikoj de la judoj atakus kontraŭ ili unufoje sed retiriĝus kaj intencus reataki kontraŭ ili, oni difinus ilin kiel la malamantoj de la judoj kaj oni devus komenci venĝmiliton kontraŭ ili. En tia milito estas absolute nenia devo gardi sin dum militagoj, por ke nebatalantoj ne difektiĝu, ĉar dum milito kaj la piuloj kaj la malpiuloj mortas. Sed la venĝmilito baziĝas sur la ekzemplon de la milito kontraŭ la midjanidoj (rigardu: Nombroj, la ĉapitro 31), en kiu oni ekzekutis ankaŭ malgrandajn infanojn (la verso 17 samloke "Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon"), kaj ni eble miras pri ĉi tio, ĉar kiel ili pekis? Sed ni jam trovis inter la diraĵoj de niaj saĝuloj, de benita memoro, ke malgrandaj infanoj devas morti pro la pekoj de siaj gepatroj. Kaj nia fina konkludo estas, ke ni daŭrigu venĝi al la malamantoj de la judoj kaj tiajn venĝagojn oni rigardas kiel religian militodevon (hebrelingve "milhemet micvah"). Ĉiun malbonŝancon kaj doloron, kiu okazas al la malamikoj, iliaj kunliganoj kaj iliaj infanoj pro tiaj agoj, kaŭzas ili mem kaj estas [nur] la repago pro iliaj pekoj. Oni absolute ne devas deteni sin de venĝagoj por eviti difektadon de senkulpuloj, ĉar ne vi kaŭzas ĉi ĉion sed ili, kaj ni estas senkulpaj."
Fakte la kleran opinion de la rabeno Israeli obeas, kiom mi scias, ĉiuj menciindaj ortodoksaj rabenoj rilate al militoj de la juda ŝtato. Nur en militoj de nejuda ŝtato kiel Usono, pri kiuj ne estas bibliaj kaj Talmud-aj prakazoj, kelkaj tiaj rabenoj (hipokrite laŭ mia opinio) plendis pro humanecaj motivoj kaj kritikis nejudajn aŭtoritatulojn.
Ni sekve konsideros la demandon pri puno, kiun ordonas halaĥa por judo, kiu mortigis nejudon, kaj punon, se oni mortigis judon. La leĝo ja malpermesas kaj kraĉadon sur la straton kaj murdon, sed ili tamen estas malsamaj agoj. La puno, kiun oni jure ordonas pro krimo, montras al ni la opinion de la aŭtoroj de la kodo pri ties graveco kaj grandparte ankaŭ la opinion de la socio pri ĝi. Kiom koncernas la religian kodon, tiaj diferencoj montras al ni ankaŭ la opinion pri la graveco de la peko, kiam religiano faras ion malpermesitan de la kodo de sia religio. Ĝuste kiel kristismo tre distingas inter morta kaj pardonebla peko, ankaŭ ortodoksa judismo gradigas pekojn laŭ puno, kiun oni ordonu al la pekinto, se eble.
La plej gravaj pekoj estas tiuj, kiuj meritas la mortpunon kaj la plej malgravaj tiuj, kiuj kaŭzas nenian homan punon sed kiujn oni lasas al Dio juĝi. Oni rigardas mortigadon de judo kiel unu el la tri plej malbonaj pekoj en la unua kategorio. Tamen Majmonides, kiu simile al Ŝulĥan Aruĥ komencas sian "Pri murdado kaj konservado de vivo" per ĝenerala malpermeso mortigi iun (la ĉapitro 1, la regulo 1), estigas kelkajn regulojn poste: "Se iu mortigas fremdan loĝanton, rabena tribunalo ne mortigu tiun, ĉar estas skribite: 'Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo' (Eliro la ĉapitro 21, la vero 14), kaj estas nenecese aldoni, ke oni ne mortigu lin, se li mortigis nejudon" (samloke, la ĉapitro 2, la regulo 11). "Meĥiltah", grava kaj pratempa leĝkolekto de la Talmud-a periodo, diras eksplicite, ke la punon por judo, kiu mortigas nejudon, oni "rezervas por ĉielo" (la ĉapitro "miŝpatim", la subĉapitro 4).
En la sekva regulo Majmonides diras, ke oni mortigu judon, kiu mortigas nejudan sklavon de alia judo, ĉar "la sklavo akceptis la ordonojn de la juda religio (hebrelingve "micvoth") kaj fariĝis parto de la heredaĵo de Dio". Oni ripetas la saman distingon pri akcidenta mortigado. Se judo akcidente mortigas alian judon, la puno estas ekzilo al speciala rifuĝurbo. Judon, kiu akcidente mortigas nejudon, oni ne punu. Se nejudo, eĉ fremda loĝanto, akcidente mortigas judon, oni punas per morto. (Rigardu: Majmonides, samloke la ĉapitro 5, la regulo 3). Halaĥa ne difinas sistemon de alternativaj punoj. Se oni ial ajn pardonas al la pekinto, li estas libera de ia plua homa puno, escepte se li mortigis judon, kion oni priskribas sube (Majmonides, "Pri murdado kaj konservado de vivo", la ĉapitro 4, la regulo 9).
Do kiam halaĥa diras, ke oni ne mortigu judon, kiu mortigis nejudon, ĉi tio signifas, ke li ricevas nenian homan punon, kaj precize tiel asertas "Jewish Fundamentalism in Israel". Bialoguski, kiu aliopinias, ruze ne mencias, ke laŭ halaĥa oni ne punu judon, kiu mortigas nejudon; anstataŭe li babilaĉas pri la malpermeso de tia mortigado. Jes, halaĥa malpermesas al judoj mortigi nejudojn, ĝuste kiel urbo malpermesas kraĉai sur straton; ortodoksaj judoj traktas tiajn mortigojn kiel pardoneblajn pekojn. Ĝuste ĉi tial Guŝ Emunim -rabenoj kaj krome ankaŭ aliaj rabenoj, kiuj protestas, ke la israela leĝaro estas tro "nejuda", ĉar ĝi baziĝas sur anglan kaj ankaŭ sur usonan leĝaron, kiu male al la tre juda halaĥa punas mortigintojn ignorante la religion de ties viktimoj, klopodas akiri amnestion aŭ plimalseverigon de puno por ĉiu judo, kiu mortigis arabon, sed tute ne penas, se judo mortigis judon. La hebrea gazetaro prezentas tiajn kazojn, kiuj okazas ofte, tre detale. Mi ne traktos la pure hipotezan kazon de ekstrema antisemitismano, kiu kuraĝus proponi en Usono, ke oni punu malsame la mortiginton de kristano kaj la mortiginton de judo kaj provi defendi sin pretendante, ke li malgraŭ tio kontraŭas mortigadon de judoj, kiel Bialoguski faras.
Kvankam laŭ halaĥa estas tre malfacile puni per morto judon (estas multe pli facile mortpuni nejudon, sed tio estas alia temo), oni mortigas murdinton de judo per barbarega maniero priskribita de Majmonides. "Mortinto de judo (rekte tradukite: "mortinto de animoj", hebrelingve "horeg nefaŝot"), eĉ se du atestantoj ne samtempe vidus lin sed unu el ili vidus lin pli malfrue, aŭ eĉ se li mortigus antaŭ atenstantoj, kiuj ne avertis lin, aŭ eĉ se oni trovus atestantojn nevalidaj dum ekzameno sed ne dum pridemandado (tiuj estas necesaj kondiĉoj de mortpuno por judo laŭ halaĥa), tiam oni malliberigu tiujn murdintojn en malgrandan ĉelon kaj nutru ilin per malgranda kvanto de pano kaj ete da akvo, ĝis ilia stomako fariĝas malvasta, kaj poste oni nutru ilin per hordeo, ĝis ilia ventro krevos kaj ili mortos de la seriozeco de sia malsaneco" (Majmonides, "Pri murdado kaj konservado de vivo", la ĉapitro 4, la regulo 8). La diferenco inter ĉi tiu traktado, turmentado de la mortinto de judo ĝis morto, kaj tuta manko de homa puno por judo, kiu mortis nejudon, montras al ni la diferencon inter la valoro de la vivo de judo kaj nejudo en halaĥa kaj ankaŭ klarigas multajn aferojn en israela politiko. Ĝi ankaŭ donas al ni rigardeton al tio, kia ŝtato Israelo fariĝos, se ĝi fariĝos ŝtato laŭa al halaĥa, tute obeanta prapatran judan moralon kaj tradicion, kiel tiom da ortodoksaj judoj volas. Oni povas supozi, ke Bialoguski estas parto de ĉi tiu subgrupo.
Mi aldonu, ke la volo estigi halaĥa-n kiel la leĝon de Israelo estas speciale forta inter tiuj, kiujn "Jewish Fundamentalism in Israel" nomas "mesianoj", ĉar ili kredas, ke ili pretigas la vojon por la veno de Mesio - kiu kompreneble regos laŭ halaĥa. Oni povas rigardi la Guŝ Emunim -movadon kiel la plej aktivan parton de la mesianoj. Unu el la plej gravaj celoj de "Jewish Fundamentalism in Israel" estis averti homojn ekster Israelo, sed precipe la usonajn judojn (kiuj pro sia malklereco pri judismo inklinas esti speciale naivaj pri la celoj kaj principoj de ortodoksaj judoj ĝenerale kaj la israelaj ortodoksuloj speciale) pri tio, kion ortodoksa Israelo eventuale faros, kiam halaĥa tute determinos ĝian politikon. En mia opinio, la supere cititaj ekzemploj pruvas, ke la influo de halaĥa okazigos barbaragojn pli malbonajn ol iuj ajn, kiujn Israelo faris ĝis nun, sed ankaŭ danĝerojn. Multajn usonajn judojn eble ne tre maltrankviligas la danĝeroj al araboj aŭ al monda paco, sed estas evidente, ke politiko bazita sur halaĥa-reguloj pri tio, kion la judoj rajtas fari al nejudoj, kiam ili estas sufiĉe potencaj, fariĝos danĝera ankaŭ al la judoj mem. Ĉefe ili difektos ilin.
La apenaŭa valoro, kiun halaĥa donas al nejudo, estas evidenta ankaŭ en la rezonado, kiu pravigas, kial judoj ne rajtas mortigi nejudojn, kaj en la halaĥa-leĝoj pri vivo de nejudoj kaj pratempe kaj aktuale. Laŭ la granda plimulto de la halaĥa-aŭtoritatuloj la malpermeso mortigi nejudojn ne devenas el la halaĥa de la ordono "Ne mortigu" (hebrelingve tio estas: "Ne murdu") en la dek ordonoj, ĝuste kiel ni vidis supere, ke la malpermeso ŝteli de nejudoj ne devenas el la ordono "Ne ŝtelu" en ĝi (rigardu la detalan traktadon en la Talmud-a enciklopedio hebrelingva, la libro 5, la artikolo "goj", p-oj 355-356. La traktado aldonas, ke malpermeso mortigi nejudojn estas valida nur dum paco, ĉar "dum milito la diraĵo 'mortigu eĉ la plej bonajn nejudojn' validas.) Fakte halaĥa baziĝas sur kompletan apartigon de judoj kaj nejudoj. Mi klarigos ĉi tiun pozon per unu lego, kiu ne influas al la vivo de nejudoj kaj kiu montras kaj la gradon de la apartigo kaj la gradon de tolero, kiun halaĥa direktas al nejudoj, kiam judoj havas la potencon. Skribas Majmonides: "Nejudo, kiu studas Torah-on (la Malnova testamento kaj Talmud enhaviĝas en ĉi tiu termino) estas kulpa pri peko, kiu meritas morton. Li studu nenion escepte siajn sep ordonojn (la tiel-nomatajn ordonojn de Noa, kiujn Noa ricevis). Ĝuste kiel nejudo, kiu ne laboris en sabato, eĉ [se li ne laborus] en alia tago de la semajno, se li farus ĝin en sabaton, estas kulpa pri peko meritanta morton. Oni nature estas kulpa [pri peko meritanta morton], se li estigus ferion.
La ĝenerala regulo estas, ke oni ne permesu al ili krei religiaĵojn per sia propra rezonado. Nejudo aŭ konvertiĝu al judismo kaj akceptu ĉiujn ordonojn aŭ restu en sia religio nek aldonante nek forprenante ion el ĝi. [Tamen] se li (nejudo) studas Torah-on aŭ ne laboras en sabato aŭ kreas ion, oni batu lin kaj punu lin kaj diru al li, ke li estas kulpa pri peko meritanta morton pro tio, kion li faris, sed oni ne ekzekutu lin" (Leĝoj de reĝoj, la ĉapitro 10, la regulo 9).
Mi aldonu kelkajn aliajn leĝojn aŭ modernajn rabenajn esprimojn, en kiuj la malrespekto de vivo de nejudo aŭ eĉ lia mortigado estas speciale aŭdaca. Ni komencu per la kazo de seksumado inter juda viro kaj nejuda virino, kiun halaĥa rigardas multe pli malbona ol la egale malpermesita seksumado inter juda virino kaj nejuda viro, supozeble pro la pozo al la virino kiel tentistino, kiu estas neniom malpli reganta en judismo ol en aliaj religioj. Majmonides deklaras: "Se judo seksumas kun nejuda virino, ĉu ŝi estas trijara infano ĉu plenkreskinto, ĉu edzino ĉu fraŭlino, aŭ eĉ se li estas infano, kies aĝo estas nur naŭ jaroj kaj unu tago - ĉar li intence seksumis kun ŝi, oni devas mortigi ŝin, ĝuste kiel oni mortigas beston, ĉar ŝi embarasis judon (Leĝoj pri malpermesita seksumado, la ĉapitro 12, la regulo 10; la leĝon estas deklarita ankaŭ en la artikolo "goj" de la Talmud-a enciklopedio). La vortoj "ĝuste kiel oni mortigas beston" aludas al la halaĥa-leĝo, laŭ kiu oni mortigu beston, kun kiu judo seksumis, pro motivo simila al tio, kial oni mortigu nejudan virinon. Eĉ pli grava estas la malpermeso, laŭ kiu judoj ne savu la vivon de nejudo en ordinaraj tempoj, kaj speciale la malpermeso malobei sabaton por savi nejudan vivon, dum judoj faru tion por savi judan vivon. Mi traktas la temon en "Jewish Fundamentalism in Israel" (p. 120) kaj pli profunde en mia "Jewish History, Jewish Religion" (p-oj 80-87), do mi citos ĉi tie nur unu leĝon. Se judoj vidas en sabato, ke ŝipo estas en danĝero de subakviĝo, ili ne rajtas malobei sabaton por savi ĝin, "se oni scias nenion pri la identeco de tiuj, kiuj estas en la ŝipo", ĉar estas probable, ke la pasaĝeroj estas nejudoj. Ĉi tiu deklaro aperas en unu el la gravaj komentaroj de Ŝulĥan Aruĥ, kiun verkis la fama rabeno Akiva Eiger, kiu mortis nur en la jaro 1837, kaj oni ofte presas la komentaron kune kun la teksto (sameloke Oraĥ Hajim, paragrafo 329). Mi supozas, ke Bialoguski povos demandi al la rabeno Lauffer de Jerusalemo pri ĉi tiu konduto, kiam li vidos en sabato ŝipon en danĝero kaj ne havos informon pri tio, ĉu inter la pasaĝeroj estas judoj. La rabeno Lauffer certe profunde konas ĉi tiun leĝon. Mi ankoraŭ ne aŭdis pri eĉ unu ortodoksa rabeno, kiu kontraŭas la rabenon Eiger aŭ iu reformita rabeno, kiu aludas al ĉi tiu leĝo, kvankam mi aldonu, ke kontraŭi lin ne sufiĉas: oni kondamnu lin kiel nemoralan homon same, kiel oni kondamnas la plej malbonajn antisemitismanojn.
Post multaj elhebreaj citaĵoj mi finu mian defendon per anglalingva citaĵo (el grava juda publikaĵo aperanta en Novjorko kaj do facile akirebla por ĉiuj) pri la efektiva pozo de ortodoksaj judoj al nejudoj. En la 26-a de aprilo de la jaro 1996 "Jewish Weekly", grava usona juda gazeto, publikigis longan kaj tre respekteman intervjon. La dungita artikolisto Lawrence Cohler intervjuis la rabenon Jiĉak Ginsburgh sub la titolo: "Ĉu heroo ĉu rasismano? Ĉu juda vivo vere valoras pli ol nejuda? Radikala rabeno, kiun oni ĵus liberigis el israela malliberejo, opinias tiel."
Mi klarigu, ke Ginsburgh estis mallibera sen proceso dum kelke da tempo post la murdo de Jiĉak Rabin, ĉar li publike aprobis el la vidpunkto de halaĥa la amasmurdon de Baruĥ Goldstein kaj laŭdegis tiun murdiston, kaj oni suspektis, ke li iel partoprenis en la instigado al la murdo de Rabin. Mi citu el tiu intervjuo (studinda pro ĉiu, kiu volas lerni pri ortodoksa judismo). Oni ĝuste priskribas Ginsburgh-on en tiu intervjuo kiel gravan estron de la hasida sekto Lubaviĉ. Mi citu kelkajn el la opinioj de Ginsburgh el la intervjuo. "Citante eksplicitan instrukcion, kiun la rabeno Ginsburgh laŭ si ricevis de la forpasinta Lubavitcher Rebbe, li ankaŭ fote defindis judajn venĝatakojn kontraŭ araboj, almenaŭ post la okazo.
Ĉu li konsilus al judo efektivigi tiajn necelitajn atakojn antaŭ la okazo 'estas alia afero', la rabeno Ginsburgh diris. Sed kiam tia atako okazis post araba provoko, 'Oni ne povas eĉ aludi, ke ĝi estis malbona afero'. Inter alio, li klarigis, la israela tribunalo ne rajtas juĝi pri tia kazo, ĉar 'Jure se judo mortigas nejudon, oni ne nomas lin murdisto. Li ne malobeis la sesan ordonon: Ne murdu. Ĉi tio validas nur, kiam judoj mortigas judojn. Tial [en juda ŝtato] oni transdonas lian punon al ĉielo' kaj ne al nereligia tribunalo." Mi emfazu, ke la ĉefvorto en ĉi tiu morale naŭza alineo estas "necelita" kaj ke halaĥa, kiel Ginsburgh ĝin ĝuste esprimas, permesas judojn mortigi ne nur arabojn sed nejudojn ĝenerale sen celo, se aliaj nejudoj "provokis". Alidire, halaĥa permesas al judoj bandmortigi nejudojn.
Pri halaĥa Ginsburgh estas simple ekzakta, kaj neniu rabeno provis malpruvi lin. Tio, kion mi diris supere, kaj tio, kion mi skribis en "Jewish Fundamentalism in Israel" estas nur pli milda versio de tio, kion Ginsburgh diris, sed la efektiva peko estis diri tion al ĉiu ajn kaj ne al juda aŭskultantaro. Laŭ la interjuo "en 1989 la rabeno Ginsburgh persone partoprenis en la okazoj, kiuj kondukis al tia mortigo, kiam li kondukis grandan grupon de siaj jeŝiva-studantoj al armita 'promenekskurso' sur la Okcidenta bordo. Ili evitis la limigojn de la israela armeo kaj marŝis tra palestina vilaĝo. La ekskurso finiĝis per batalo, en kiu koleraj vilaĝanoj ĵetis ŝtonojn al la rabeno kaj la jeŝiva-knaboj sovaĝadis tra la vilaĝo ekbrulante fajrojn kaj difektante posedaĵon, kaj unu el la jeŝiva-turistoj pafis 13-jaran palestinan knabinon, kiu sidis en sia hejmo." Alidire la okazo priskribita de "The Jewish Week" kiel "ekskurso" estis simple pogromo, unu el la multaj, kiujn laŭ-halaĥa-aj judoj organizis dum la pasintaj jardekoj. La plej interesa afero pri tiuj judaj pogromoj estas, ke neniu grava rabeno kondaminis eĉ unu el ili. En ĉi tiu okazo, neniu ortodoksa rabeno diris ion pri tiu "13-jara palestina knabino", kiun murdis laŭ-halaĥa-aj judoj. "Dum la proceso kontraŭ la jeŝiva-knabo, kiun oni akuzis pri la mortigado, la rabeno Ginsburgh diris simple: 'La popolo de Israelo devas leviĝi kaj deklari publike, ke judo kaj goj ne estas, je Dio, sama afero. Ia ajn proceso, kiu supozigas, ke judoj kaj goj-oj estas ekvivalentaj, estas ofendo kontraŭ justeco."
Laŭe al ĉi tiu principo de kompleta diferenco inter judoj kaj nejudoj kaj absoluta subeco de la dua grupo, la rabeno Ginsburgh asertis, ke "Se ĉiu ajn ĉelo en juda korpo enhavas diecon, estas parto de Dio, ĉiu DNA-strio estas parto de Dio. Do estas io speciala pri juda DNA. Poste la rabeno Ginsburgh diris: 'Se judo bezonas hepaton, ĉu vi rajtas preni hepaton de senkupla nejudo, kiun vi renkontas, por savi lin?' Torah probable permesus tion. 'Juda vivo havas senliman valoron', li klarigis. 'En juda vivo estas io senlime pli sankta kaj unika ol en nejuda vivo.'"
En la tago, kiam oni publikigis ĉi tiun artikolon, la mencion pri halaĥa-permeso haltigi "senkulpan nejudon, kiun oni renkontas" por preni lian hepaton, ĉi tiun parton de la intervjuo tradukis en la hebrean lingvon kaj publikigis en Ha'arec, la plej respektata israela gazeto, ĝia korespondanto Jair Ŝaleg. (La artikolo ne aperis en the New York Times.) Post kelkaj tagoj Ŝeleg postulis, ke ortodoksaj rabenoj kontraŭu ĉi tiun opinion kaj deklaru, ke ĝi kontraŭas halaĥa-n. Ĝis nun neniu faris tion.
Mi aldonu, ke la kelkaj novjorkaj rabenoj, kiujn The Jewish Week petis komenti pri Ginsburgh, ne diris, ke liaj opinioj estas malpravaj aŭ ke oni kondamnu ilin. Laŭ unu rabeno ili baziĝas sur "asertojn, kiuj estas ekster sia kunteksto". Alia konsentis, ke "Estas malĝoja fakto, ke ĉi tiuj asertoj estas en niaj libroj", sed ili estas "pure teoriaj". (Ŝajne la murdo de tiu 13-jara knabino estis "pure teoria", ĉar ŝi ne estis juda.)
Neniu diris eĉ proporcieton el tio, kion mi supozas, ke li dirus, se oni dirus simile interŝanĝante la vortojn "judo" kaj "nejudo". Krom tio, kion mi citis en ĉi tiu defendo mi konkludas el la rifuzo de iu ortodoksa rabeno (inkluzive la "rabenon Lauffer de Jerusalemo", al kiu Bialoguski tiom fidas), ke la opinioj de Ginsburgh reprezentas ĝuste la opiniojn de halaĥa kaj de juda ortodokseco pri nejudoj kaj pri tio, kiel judoj traktu ilin, se ili havus la potencon konduti laŭ halaĥa.
Mi aldonu al tiuj, kiuj silentis, ĉar, supozeble, ili samopinias kun Ginsburgh pri la nejudoj, ne nur en la Mez-Oriento, Anti-Defamation League-on [la Kontraŭkalumnian ligon] kaj similajn judajn organizaĵojn, kiuj sekvas la informilaron por protesti, kiam ajn ili vidas kalumnion de judismo. Mi skribis ĉi tiun defendon kontraŭ ĉi tiu situacio.
Israel Ŝahak
La periodo de la Brita mandato 1920-1948
La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo
La historio de terorismo en la regiono
Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"
La konkludo I por judaj legantoj