Prognozo

Estonteco sen etnocentrismo

"La unua problemo do estas, kiel oni povos eligi konfeson de Israelo pri tio, kion ili faris al ni... Sed mi kredas, ke poste ni devos ankaŭ ebligi ian formon de kunekzistado, en kiu nova kaj pli bona vivo sen etnocentrismo kaj religia netoleremo estos akirebla... Se ni prezentos niajn postulojn pri la pasinteco kiel inviton al formo de reciprokeco kaj kunekzistado en la estonteco, longadaŭra pozitiva eĥo sonos sur la israela kaj okcidenta flanko." Edward Said en "The Progressive", marto de la jaro 1998.

Kio estas la respondo? Suverena palestina ŝtato.

"La fina celo de la palestina-israela pacinterkonsento jam komencis elveni el la politika neklareco. Tia interkonsento devas... doni al la palestina popolo sian propran suverenan, akceptatan, sendependan ŝtaton. Ĉi tio estas kaj justaĵo kaj praktikaĵo. Se vere longadaŭra kaj stabila paco estas la celo, ne ekzistas alternativo... La ŝajna ŝtateco ne sufiĉos. La ŝtato nepre estu reala kaj praktika. Jen ĝiaj esencaj kondiĉoj.

Teritoria unueco kaj kontinueco... Ia plua divido de palestina teritorio farus ĝin politike kaj ekonomie neregebla... Ene de palestina lando ne povas esti poŝoj de civiluloj sub israela regado...

Suverena ĉefurbo en Jerusalemo. Orient-Jerusalemo estas la historia, spirita kaj komerca koro de Palestino. Ĝia forigado el palestina ŝtato estas nepensebla...

Justeco por rifuĝintoj... Oni ne povas fordoni la principon, laŭ kiu la palestinanoj rajtas reiri aŭ ricevi rekompencon por siaj perditaj hejmoj kaj lando... Israelo konfesu la suferadon, kiun palestinaj rifuĝintoj spertis pro tio, ke oni forpelis ilin el ilia hejmlando, kaj helpu al ili reloĝi kaj reabsorbiĝi." A.S. Khalidi, opiniartikolo en the New York Times, 1997-02-11.

Palestinaj rifuĝintoj ne nur rajtas reiri hejmen, tiu celo estas ankaŭ realisma

"Palestina inĝeniero kaj parlamentano Salman Abu Sitta... (montris), ke 'la reveno de la rifuĝintoj estas ebla sen rimarkinda remigrigado de judaj loĝantoj.' Tio estas ebla, ĉar '78 procentoj el la juda loĝantaro de Israelo loĝas sur nur 15 procentoj el la lando'...

Estas ironie, ke la lando en la supra Galileo, de kie oni forpelis tre grandan proporcion el la rifuĝintoj, estas tiel maldense loĝata, ĉar plej multaj el la enmigrintoj, [kiuj] migris tien, rifuzis resti je tia distanco de la centroj de israela urba vivo en Tel Aviv, Hajfa kaj Jerusalemo... El tiuj, kiuj fakte kultivas tiujn ekspalestinajn kampojn, multaj estas nejudaj tajoj, rumanoj kaj aliaj, kiuj devos reiri en siajn landojn, kiam iliaj kontraktoj finiĝos." Richard Curtiss el la nombro de junio de la jaro 2000 de "Washington Report On Middle East Affairs."

Israela profesoro postulas novan cionismon

"Ĝi estis nia naciismo... kiu tiris la landon en okupadon kaj koloniigadon de la Okcidenta bordo... Neniu el la estroj de la labormovado opiniis,ke la palestinanoj meritas la saman rajton [kiel judoj], ĉar neniu el ili kredis al universalaj rajtoj. Se oni ŝajnigas, kiel ŝajnigas [Arthur] Hertzberg kaj aliaj, ke la okupado kaj la kolonia situacio, kiun oni kreis dum la lastaj tridek jaroj, estis nur produktaĵo de la araba rifuzo agnoski Israelon, oni nur serĉas alibion kaj falsas historion...

Jam estas tempo diri, ke se la kolonioj en Judujo kaj Samario aŭ meze de Hebron estas la natura, logika kaj prava daŭrigo de la origina intenco de cionismo, tiuokaze ni bezonas alian cionismon. Se 'juda ŝtato', kiu ne agnoskas la absolutan egalecon de ĉiuj homoj, estas pli proksima al la spirito de la fondintoj ol nova liberala cionismo, tiuokaze estas tempo adiaŭi la fantomojn de la fondintoj kaj komenci krei por ni identecon malfiksitan de la mistikaj draĵoj de nia religio kaj la neracia flanko de nia historio." Israela profesoro de politika scienco, Ze'ev Sternhell, en "Tikkun", majo-junio de la jaro 1998.

Fontoj por plua esploro pri Palestino kaj Israelo

Ĉi tiuj mallongaj citaĵoj kompreneble ne pruvas la asertojn faritajn ĉi tie. Tamen la historia pruvo estas superflua kaj disponiĝas en tute dokumentita formo en la cititaj libroj. Precipe utilaj fontoj estas:

  1. "Palestine and Israel: A Challenge to Justice" de John Quigley, profesoro de juro en Ohio State University. Duke University Press, 1990.

  2. "The Fateful Triangle: The United States, Israel & The Palestinians" de Noam Chomsky, profesoro en MIT kaj "eble la plej grava vivanta intelektulo" (NY Times). South End Press, 1983.

  3. "Original Sins: Reflections on the History of Zionism and Israel" de Benjamin Beit-Hallahmi. Honesta historio de cionismo de rimarkinda israela universitatulo, kiu instruas en la Universitato de Hajfa. Olive Branch Press, 1993.

  4. "Bitter Harvest" de Sami Hadawi. Tre kompleta trarigardo de dokumenta pruvaĵaro pri la kreado de la israela ŝtato, de palestina kristano, kiu travivis tiun periodon. Caravan Books 1979.

Artikoloj el la alternativa kaj israela gazetaro oni povas akiri el ZNet en www.lbbs.org kaj www.commondreams.org/viewsarchive.htm.

Multo da informo pri Palestino kaj Israelo estas en www.geocities.com:0080/CapitolHill/Senate/7891.

Alia utilega ekspluataĵo estas the Jewish Voice for Peace. Oni povas aliĝi al ĝia poŝtlisto retpoŝte: shlensky@socrates.Berkeley.edu.

Krome the American Educational Trust, la publikiganto de Washington Report on Middle East Affairs (bonega gazeto), disponigas grandan librokolekton. Oni povas akiri ilian senkostan katalogon skribante al AET, PO Box 53062, Washington, DC 20009.

Nia libreto disponiĝas en la reto en www.cactus48.com.


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15