La konkludo II

Ni esperas, ke ĉi tiu trarigardo de la historio pri la prakaŭzo de la mezorienta konflikto repensigos ĉiujn, kiuj antaŭe apogis la agojn de Israelo.

La persekutado de la judoj dum jarcentoj en Eŭropo estis la plej malbona el la multaj makuloj en la eŭropa historio, kaj la cionisma volo de sekura loko certe estas komprenebla. Tamen ĝuste kiel ĉiuj aliaj koloniaj entreprenoj cionismo baziĝas sur kompletan ignoradon de la rajtoj de originaj loĝantoj. Tial ĝi estas morale nedefendebla. Kaj kiel ni antaŭe diris, ĉiuj postaj krimoj -- kaj da ili estas multaj sur ambaŭ flankoj -- nepre sekvas el ĉi tiu pramaljusteco al la palestinanoj.

Ĉar oni kaŭzis multe da malprofito al la palestina popolo, israelo devas rekompenci kiel ajn eble. Unu nepra maniero estas helpi krei suverenan palestinan ŝtaton en la tutan Okcidentan bordon kaj Gazon kaj akcepti Orient-Jerusalemon kiel ĝian ĉefurbon. Israelo akceptu ĉi tiun ŝtaton kaj krome helpu fondi ĝin per malavaraj kompensoj. Tio ne nur estas prava agado, sed ĝi ankaŭ haltigus la perfortagojn kontraŭ Israelo, kiam la prava volo de palestina ŝtato plenumiĝus. Krome oni nuligu ĉiujn leĝojn, kiuj malfavoras nejudojn loĝantajn en Israelo.

La historio prezentita en ĉi tiu artikolo montras, ke la sorto de la palestinanoj ĝis nun estas tre malbona kaj ke justeco postulas, ke oni korektu la malpravaĵojn. Tuta kaj kompleta justeco postulus, ke ĉiuj palestinanoj rajtas reiri en Israelon, se ili volas, sed el la praktika vidpunkto ni komprenas, ke ĉi tio kaŭzus eĉ pli da sanga perforto. Tial ni agnoskas tiun realon kaj aliĝas al Guŝ Ŝalom kaj aliaj israelaj pacgrupoj, kiuj postulas interkonsentitan, modifitan revenrajton kaj supozigas, ke oni loĝigu plej multajn palestinajn rifuĝintojn en palestinan ŝtaton per la malavara rekompenca financado de kaj Israelo kej la internacia komunumo.

Kiel usonaj civitanoj ni havas specialan devon aranĝi, ke justeco okazos en ĉi tiu afero. La usona financa helpo al Israelo estis kaj estas grandega; kaj nia diplomatia apogo estas gravega faktoro, kiu permesas al Israelo daŭrigi la okupadon de arabaj teritorioj. Ni rekomendegas, ke vi kontaktu vian elektitajn reprezentantojn en Vaŝintono kaj petu ilin insisti, ke por daŭrigi ricevi apogon Israelo devas obei la unuaniman opinion de la mondo kaj retiriĝi al siaj limoj de la jaro 1967, kiel multaj balotoj en UN postulis.

Usonaj judoj havas specialan devon akcepti la palestinan vidpunkton por helpi progresigi la debaton. Kiel Chomsky skribas en sia Peace in the Middle East?: "En la usona juda komunumo estas malmulte da volonteco akcepti, ke la palestinaj araboj suferis monstran historian maljustecon, kion ajn oni pensas pri la konfliktantaj pretendoj. Ĝi oni agnoskos ĉi tion, oni ne povos eĉ komenci diskuti pri la mezorienta krizo."

Nur konfesante sian kulpecon kaj rekompencante la israelanoj povos vivi en paco kun siaj najbaroj. Nur tiel oni povos reestigi la multjarcentan judan tradicion de alta morala karaktero. Kaj nur tiel en ĉi tiun pratempan landon povos veni sekureco, paco kaj justeco.

Dankon, ke vi legis la artikolon "La origino de la konflikto inter Israelo kaj Palestino".

Jews for Justice in The Middle East
P.O. Box 14561
Berkeley CA 94712

Oni plusendos retpoŝtajn komentojn al la publikigintoj de "La origino de la konflikto inter Israelo kaj Palestino"


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15