La konkludo I (por judaj legantoj)

Kiel ni vidis, la prakaŭzo de la palestina-israela konflikto estas klara. Dum la milito de la jaro 1948 750.000 palestinanoj fuĝis panikite, aŭ oni aktive forpelis ilin el ilia geprapatra hejmlando kaj ili fariĝis rifuĝintoj. Poste la israela ŝtato rifuzis lasi al ili reveni kaj aŭ detruis iliajn vilaĝojn tute aŭ malposedigis ilian landon, ĝardenojn, domojn, aferojn kaj personajn posedaĵojn por la uzo de la juda loĝantaro. Ĉi tiel naskiĝis la israela ŝtato.

Ni scias, ke estas malfacile akcepti tion emocie, sed en ĉi tiu okazo la judaj homoj estas malpravaj. Ni kaptis la plej grandan parton de Palestino perforte de la araboj kaj akuzis la viktimojn pro tio, ke ili rezistis sian malposedigadon. Se vi kolizias kontraŭ ies aŭto, kial ajn, simpla justeco postulas, ke vi riparu ĝin. Nia morala devo al la palestina popolo estas egale klara. Estas tempo, ke ĉiuj judaj homoj, kiuj havas konsciencon, rekompencu kiel ajn eble al la palestinanoj por agi laŭ la plej bona parto de la juda tradicio -- ĝia etika kaj morala bazo.

Usonaj judoj tradicie rigardas ian ajn kritikadon de Israelo malhelpa al la juda popolo, eĉ se la kritikado estas vera. Sed "mia popolo, ĉu prave ĉŭ malprave, mia popolo" neniel malsamas ol "mia lando, ĉu prave ĉu malprave, mia lando". Kiam ni komencos akcepti, ke la celo pravigas la rimedojn, ni forlasos ĉian moralecon. Kune kun milionoj da aliaj usonaj judoj, kiuj ne estas membroj de la ĉefaj uson-judaj organizaĵoj, nin koleregigas tio, ke la israela registaro aktuale subpremas la palestinanojn, kaj sentas, ke ĝi estas la ruinigo de la alta moralo de la juda popolo.

La israela registaro povus solvi la palestinan-israelan krizon morgaŭ. Fakte estus laŭe al la interesoj de ĝiaj civitanoj fari tiel, ĉar teroragoj kontraŭ israelo ĉesus, se oni akceptus la palestinajn postulojn de vivpova, sendependa ŝtato kaj rekompencus la arabajn malgajnojn.

Ĉi tie en Usono ni judoj estas profunde asimiliĝintaj en la ĉefsocion kaj tenas potencajn kaj influajn poziciojn sur ĉiu flanko de vivo. Ni ne plu devas esti en la sindefendema humoro. Niaj rimedoj permesas al ni ŝanĝi nian pozon de: "Ĉu ĝi profitigas la judojn?", al: "Ĉu ĝi estas bona?" Almenaŭ la usonaj judoj devas senkondiĉe esprimi, ke ni ne povas aprobi tion, ke Israelo kontraŭleĝe okupas palestinan landon kaj intence murdas kaj kripligas palestinajn protestantojn armitajn per nuraj ŝtonoj, kiel estas dokumentite en raportoj de la sekureckonsilantaro de UN, la Homrajta komisiono de UN, Amnesty International, Human Rights Watch, israelaj grupoj kiel B'Celem ktp.

Laŭ enketesploro mendita de la kvin plej grandaj uson-judaj organizaĵoj, sed poste kaŝita de ili, 20% el la usonaj judoj apogas palestinajn postulojn kaj 35% diras, ke palestinanoj havas rajton al Jerusalemo. Ĉi tio spitas la preskaŭ tutan cenzuradon de la palestina pozicio en nia gazetaro kaj estas do tre impona. Aliĝu al ĉi tiu kreskanta segmento de usonaj judoj kaj kontaktu en www.nimn.org la grupon "Not In My Name", kiu provas kunigi judajn grupojn kontraŭ la israela okupado.

La plej bona maniero profitigi la longadaŭrajn interesojn de Israelo estas apogi israelajn pacgrupojn kiel Guŝ Ŝalom-on (www.gush.shalom.org), ne la israelan registaron kaj ĝian barbaran subpremadon, kiu kondukas nur senfina perforto. Israelaj pacgrupoj prave kritikas sian registaron kaj ankaŭ ni faru same, ĉar ili pretendas, ke ili agas en nia nomo. Ankaŭ Usonaj gropoj kiel the Jewish Peace Group, Jewish Voice For Peace kaj the Middle East Children's Alliance meritas vian apogon. Ne kompromisu pri via etiko per blinda apogo de malbona politiko -- anstataŭ tio laboru por justa solvo.

Se vi volas pli da senkostaj kopioj de ĉi tiu libreto, bonvolu skribi al la adreso sur la malantaŭa paĝo kaj petu al viaj judaj amikoj konsideri la informojn prezentitajn ĉi tie. Por ĉies profito. Pacon.

Grava rimarkigo: Ĉe la fino de la sekva ĉapitro, La konkludo II, estas listo de judaj organizaĵoj en Usono kaj Israelo, kaj ligoj al iliaj TTT-ejoj, kiuj provizas interesan informon. Ni rekomendas, ke vi esploru ilin kun malfermita menso.


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15