Juda kritiko de cionismo

"Albert Einstein: 'Mi tre preferus vidi tian akcepteblan interkonsenton kun la araboj, kiu baziĝas sur pacan kunvivadon, super kreado de juda ŝtato. Eĉ se oni ignoras la praktikajn konsiderojn, mia kompreno de la esenca naturo de judismo rezistas la ideon de juda ŝtato, kiu havas landlimojn, armeon kaj kvanton da monda potenco, eĉ se nur kvanteton da ĝi. Mi timas pri la interna difekto, kiun ĝi kaŭzos al judismo'...

Profesoro Eriĥ Fromm, rimarkinda juda verkisto kaj klerulo [diris:]... 'En ĝenerala internacia juro validas principo, laŭ kiu civitanecrajto estas fakta rajto, kiun la araboj en Israelo povas multe pli prave postuli ol la judoj. Nur, ĉar la araboj fuĝis, ĉu? Kiam oni komencis puni pro tio per tio, ke oni konfiskas la posedaĵojn kaj malpermesas revenadon en la landon, en kiu la prapatroj de popolo vivis dum generacioj? Do tio, ke la judoj postulas al si la israelan landon, ne povas esti realisma postulo. Se ĉiuj nacioj subite postulus al si teritorion, en kiu iliaj prapatroj vivis antaŭ dumil jaroj, ĉi tiu mondo fariĝus frenezulejo... Mi opinias, ke ekzistas nur unu politika solvo por Israelo: unuflanka agnosko de la ŝtata devo al la araboj -- ne por uzi ĝin kiel negocilon sed por agnoski la kompletan moralan devon de la isreala ŝtato al siaj antaŭaj palestinaj loĝantoj'...

Martin Buber: 'Nur interna revolucio povos sanigi nian popolon de ĝia murdema malsano de senkaŭza malamo... Ĝi certe tute ruinigos nin. Nur tiam la maljunuloj kaj la junuloj de nia lando komprenos, kiel granda estis nia responso al tiuj mizeraj arabaj rifuĝintoj, en kies urbojn ni migrigis judojn, kiujn oni venigis ĉi tien defore; kies hejmojn ni heredis, kies kampojn ni nun semas kaj rikoltas; de kies legomejoj, fruktejoj kaj vinejoj ni rikoltas; kaj en kies urbojn, kiujn nin rabis, ni konstruis domojn por instruado, karitato kaj preĝado, dum ni babilas kaj parolaĉas pri nia stato kiel la 'libra popolo' kaj la 'lumo de la nacioj'...

Artikolo publikigita en the Washington Post en la 3-a de oktobro de la jaro 1978 raportis, ke la rabeno Hirsch (el Jerusalemo) deklaris: 'La 12-a principo de nia kredo, laŭ mi, estas tio, ke Mesio kolektos la ekzilitajn judojn, kiuj vivas dise tra la nacioj de la mondo. Cionismo estas rekte kontraŭa al judismo. Cionismo deziras difini la judan popolon kiel naciisman estaĵon. La cionismanoj diras vere: "Rigardu ĉi tien, Dio. Ekzilo ne plaĉas al ni. Reprenu nin, kaj se vi rifuzos, ni simple helpos al ni mem kaj reprenos nin."' La rabeno daŭrigas: 'Ĉi tio estas herezo kompreneble. La juda popolo devas obei la dian ĵuron ne devige retrudi sin en la sanktan landon kontraŭ la deziroj de tiuj, kiuj loĝas tie.'" Sami Hadawi, "Bitter Harvest."

Plu pri juda kritiko

"Juda hejmo en Palestino, kiun oni konstruis per bajonetoj kaj tiraneco ne [estas] posedinda, eĉ se ĝi sukcesos, dum ĉiu provo konstrui ĝin pace, kunlaborante, per komprenemo, edukado kaj bonvolo tre valoras, eĉ se la provo malsukcesos." La rabeno Judah L. Magnes, la unua prezidanto de la Hebrea universitato de Jerusalemo, citaĵo en "Like All The Nations?", red. Brinner & Rischin.

Martin Buber pri tio, kia cionismo devis esti

"La unua fakto estas tio, ke en tiu tempo, kiam ni aliĝis al ligo (ligo, kiun oni konsentende ne bone difinis) kun eŭropa ŝtato kaj postulis de tiu ŝtato rajton regi Palestinon, ni neniel provis interkonsenti kun la araboj de ĉi tiu lando pri la bazo kaj kondiĉoj por la daŭrigado de juda koloniigado.

Ĉi tiu negativa strategio kaŭzis, ke tiuj araboj, kiuj pensis kaj maltrankvilis pri la estonteco de sia popolo, ekvidis nin pli kaj pli ne kiel grupon, kiu deziris vivi kunlaborante kun ilia popolo, sed kvazaŭ neinvitiajn gastojn kaj agentojn de fremdlandaj interesoj (tiutempe mi eksplicite rimarkigis pri ĉi tiu fakto).

La dua fakto estas tio, ke ni kaptis al ni la ĉefajn ekonomiajn poziciojn de la lando sed ne rekompencis al la araba loĝantaro, alidire ne donis al ilia kapitalo kaj laboro parton en nia ekonomia agado. Se ni pagas al la landegposedantoj por aĉetaĵo aŭ rekompencas al la luantoj de la lando, tio ne egalas al tio, ke ni rekompencas al popolo. Rezultis, ke multaj el la pli pensemaj araboj kredis, ke la etendiĝado de la juda koloniigado estas ia komploto malposedigi la estontajn generaciojn de ilia popolo de la lando necesa por ilia ekzisto kaj evoluo. Nur per vasta kaj decidema ekonomia politiko, kiu celus organizi kaj evoluigi komunajn interesojn, estus eble kontraŭi ĉi tiun kredon kaj ties neeviteblajn sekvojn. Ĉi tion ni ne faris.

La tria fakto estas, ke kiam fariĝis eble, ke la mandato baldaŭ finiĝos, ni ne proponis al la araba loĝantaro de la lando, ke ni fondu komunan jud-araban registaron anstataŭ ĝi, sed ni aŭdacis postuli la regadon de la tuta lando (la programo de Biltmore) kiel konvenan politikan daŭrigon de niaj antaŭaj atingoj. Per ĉi tiu paŝo ni per niaj propraj manoj donis al niaj malamikoj sur la araba flanko karegan donacon kaj helpon: la apogon de la popola opinio, sen kiu oni ne povus milite ataki kontraŭ ni. Ĉar nun ŝajnas al la araba loĝantaro, per nia longatempa agado, aĉetado kaj evoluigado de lando, ni sisteme laboris por akiri la regadon de la tuta lando." Martin Buber, citaĵo en "A Land of Two Peoples" red. Mendes-Flohr

La novaj historiistoj de Israelo nun refutas mitojn pri la fondado de la ŝtato

"Ekde la jardeko 1980... isreaelaj universitatuloj samopinias kun siaj palestinaj kolegoj, ke oni efektivigis cionismon... kiel pure koloniisman agon kontraŭ la loka loĝantaro: miksaĵo de ekspluatado kaj malposedigado...

Ilin instigis prezenti reviziisman vidpunkton grandparte la malsekretigado de tiutema arkivmaterialo en Israelo, Britujo kaj Usono. [Ekzemploj:]

Kritiko pri la detrumito: La nova historia bildo estas fundamente kritikas la oficialan historion, laŭ kiu la judan komunumon minacis eventuala detruo tuj antaŭ la milito de la jaro 1948. Arkivdokumentoj malkaŝas disan araban mondon konsternitan kaj konfuzitan kaj palestinan komunumon, kiu posedis nenian militan kapablon, per kiu ĝi povus timigi la judojn...

La devo de Israelo al la rifuĝintoj: Oni konvertis la judan militan superecon en amasforpelon de pli ol duono el la palestina loĝantaro. Se oni ignoras kelkajn maloftajn esceptojn, la israela militistaro forpelis la palestinanojn el ĉiu vilaĝo kaj urbo, en kiu ili loĝis. En kelkaj okazoj oni atingis ĉi tiun forpelon per amasmurdojn [de civiluloj], kiel okazis en Lydda, Ramleh, Dawimiyya, Sa'sa, Ein Zietun kaj aliaj lokoj. Forpeladon akompanis seksatencoj, rabado kaj konfiskado [de palestina lando kaj posedaĵoj]...

La mito de araba rifuzo kompromisi: [UN] kunvenigis packonferencon en Lausanne-on en Svisujon en la printempo de la jaro 1949. Antaŭ la konferenco la ĝenerala kunveno de UN akceptis decidon, kiu efektive anstataŭis la dividodecidon de novembro de la jaro 1947. Ĉi tiu nova decido, Decido 194 de la 11-a de decembro de la jaro 1948, akceptis la tri packondiĉojn de [la kompromisagento de UN] Bernadotte: senkondiĉan reiron de ĉiom al la rifuĝintoj en siajn hejmojn, la internaciigon de Jerusalemo, kaj la dividon de Palestino en du ŝtatojn. Ĉitiufoje pluraj arabaj ŝtatoj kaj multaj reprezentantoj de la palestinanoj akceptis tion kiel bazon por intertraktado, kiel akceptis ankaŭ Usono, kiu kondukis la okazaĵojn en Lausanne... La ĉefministro David Ben-Gurion forte kontraŭis ian pacintertraktadon el tiu bazo... Li konsentis permesi Israelon partopreni en la packonferenco nur, ĉar li timie pri kolera usona reago... La vojon al paco blokis israela, ne araba, rifuzo kompromisi.

Konkludoj: La novaj israelaj historiistoj... deziras korekti tion, kion ilia esploro malkaŝas kiel pasintajn fiagojn... La kreado de juda ŝtato havis grandan prezon. Kaj estis viktimoj, kies suferado ankoraŭ bruligas la fajron de konflikto en Palestino." Israela historiisto Ilan Pappe en "The Link", januaro de la jaro 1998.

"Ĉi tio ne plu estas mia lando"

"Por mi ĉi tiu afero, kiun oni nomas la israela ŝtato, ĉesis ekzisti... Mi ankoraŭ ne povas vidi ĝin, la maljusteco, per kiu oni traktas la arabojn, la beduinojn. Ĉia popolaĉo venas el Usono, kaj tuj kiam ili elvenas el la aviadilo, ili kaptas al si landon en la okupitaj teritorioj kaj postulas ĝian posedrajton... Mi ne povas malhelpi tion. Mi povas nur foriri kaj lasi la tuton iri en inferon sen mi." Israela aktoro (kaj famulo) Rivka Mitchell, citaĵo en gazeto de la israela pacmovado, "The Other Israel", aŭgusto de la jaro 1998.

La efiko de cionismo al usonaj judoj

"Cionismo politikigis judismon kaj anstataŭigis per dediĉiĝado al Israelo dediĉiĝadon al Dio kaj la morala leĝo. Tio difektis judismon kiel religion, kiu havas universalajn valorojn, kaj fremdigis tiom da junaj usonanoj, kiuj serĉas spiritan signifon por vivo sed ne trovas multe en la organizita juda komunumo." Allan Brownfield, "Issues of the American Council for Judaism", la printempo de la jaro 1997.


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15