"La arabaj armeoj aliĝis al la milito tuj, kiam oni fondis la israelan ŝtaton en majo. Batalado daŭris preskaŭ tute ene de la teritorio donita al la palestina ŝtato... Proksimume 700.000 palestinanoj fuĝis aŭ estis viktimoj de forpelo en la konflikto de la jaro 1948." Noam Chomsky, "The Fateful Triangle."
"La Araba ligo rapide petis, ke ĝiaj membrolandoj sendu ordinarajn armetrupojn en Palestinon. Oni ordonis, ke ili sekurigu nur la regionojn de Palestino, kiujn la dividplano donis al la araboj. Sed ĉi tiuj ordinaraj armeoj estis malbone ekipitaj kaj al ili mankis ĉia centra komando, kiu kunordigus iliajn klopodojn... [La reĝo Abdullah de Jordanio] promesis [al la israelanoj kaj britoj,] ke liaj trupoj, la Araba legio, la sola efektiva batalgrupo inter la arabaj armeoj, evitos bataladon kontraŭ la judaj kolonioj... Malgraŭ tio la okcidentaj historiistoj registras ĉi tion kiel la momenton, kiam la juna ŝtato Israelo forbatalis 'la multe pli grandajn militistarojn' de kvin arabaj landoj. Fakte la israela atako kontraŭ la palestinanoj intensiĝis." "Our Roots Are Still Alive," de the Peoples Press Palestine Book Project.
"Joseph Weitz estis la direktoro de la Juda nacia landfonduso... En decembro de la jaro 1940 li skribis: 'Estas evidente, ke ĉi tiu lando ne povas enteni ambaŭ popolojn... La cionisma projekto ĝis nun... estis tute bona por sia tempo, kaj sufiĉis "landaĉetado" -- sed ĉi tio ne estigos la ŝtaton Israelo; tio nepre okazos komplete kvazaŭ saviĝo (ĉi tio estas la sekreto de la mesia ideo); kaj estas nenia alia maniero ol transportado de la araboj de ĉi tie en la najbarajn landojn, oni devos transporti ĉiom el ili; escepte eventuale Betlehemon, Nazareton kaj Malnovan Jerusalemon ni devas ne postlasi eĉ unu vilaĝon, eĉ unu genton'... Cionismanoj eldiris verdire centojn da tiajn diraĵojn." Edward Said, "The Question of Palestine."
"Post la ribelo de la jaro 1936 neniu serioza (cionisma) popolestroestro povis pensi pri estonta kunekzistado sen klara fizika apartigo de la du popoloj -- kaj oni povis efektivigi tion nur per transportado kaj forpelado. Publike ĉiuj ili daŭrigis paroli pri kunekzistado kaj atribui la perforton al malgranda malplimulto de fanatikuloj kaj agitistoj. Sed tio estis nur publika pozo... Ben-Gurion resumis: 'Per deviga transportado ni akirus vastan regionon (por koloniigado)... Mi apogas devigan transportadon. Mi ne vidas en ĝi ion nemoralan.'" Israela historiisto Benny Morris, "Righteous Victims."
"Ben-Gurion klare volis, ke kiel eble malplej da araboj restu en la juda ŝtato. Li esperis, ke ĉiuj el ili fuĝos. Li diris tion rekte al siaj kolegoj kaj konsilantoj en kunvenoj en aŭgusto, septembro kaj oktobro [de la jaro 1948]. Sed oni neniam formulis [ĝeneralan] forpelpolitikon, kaj Ben-Gurion ĉiam detenis sin de klaraj aŭ skribitaj forpelordonoj; li preferis, ke liaj generaloj 'komprenu', kion li volas. Li deziris eviti akiri historian fifamon kiel la 'granda forpelisto' kaj li ne volis, ke oni povu pruvi, ke la israela registaro efektivigas morale pridubindan politikon... Sed kvankam nenia 'forpelpolitiko' ekzistis, la atakokampanjojn en julio kaj oktobro [de la jaro 1948] karakterizis multe pli da forpelado kaj ankaŭ krueleco al la arabaj civiluloj ol dum la unua duono de la milito." Benny Morris, "The Birth of the Palestinian Refugee Problem, 1947-1949"
"Laŭ la disvastiĝinta israela propagando la palestina eliro de la jaro 1948 estis 'ilia propra ideo'. La oficialaj instancoj implicite konsentas, ke la araba loĝantaro fuĝis pro la israela agado -- ĉu rekte kiel en la kazo de Lydda kaj Ramleh, ĉu nerekte pro la paniko kaŭzita de tio kaj similaj fiagoj (la amasmurdo de Deir Jassin) en la arabaj popolcentroj tra Palestino. Malgraŭ tio, kvankam oni jam malvolonte korektis la historion, la israela socio ankoraŭ rifuzis akcepti moralan aŭ politikan responson pri la rifuĝintproblemon, kiun ĝi -- aŭ ĝiaj antaŭuloj -- aktive kreis." Peretz Kidron, citaĵo en "Blaming the Victims," red. Said kaj Hitchens.
"BBC (la Brita dissenda kompanio) observis ĉiom el la mezorientaj dissendoj tra la jaro 1948. La registroj kaj similaj registroj de usona observogrupo estas videblaj en la Brita muzeo. Ne okazis eĉ unu ordono aŭ peto aŭ propono evakuiĝi el Palestino el iu araba radistacio en aŭ ekster Palestino dum la jaro 1948. Ekzistas ripetita, observita registro de arabaj petoj kaj eĉ rektaj ordonoj al la palestinaj civiluloj resti hejme." Erskine Childers, brita esploristo, citaĵo en Sami Hadawi, "Bitter Harvest."
"Oni apenaŭ povas dubi tion, ke la fina celo de Ben-Gurion estis evakui kiom eble el la araba loĝantaro el la juda ŝtato; tion oni povas konkludi el la variaj rimedoj, kiujn li aplikis por sia celo... plej efike la detruadon de tutaj vilaĝoj kaj la forpeladon de ties loĝantoj... eĉ [se] ili ne partoprenis en la milito kaj restis en Israelo esperante, ke ili povos loĝi en paco kaj egaleco, kiel promesis la sendependecdeklaro." Israela verkisto Simha Flapan, "The Birth of Israel."
"Dum majo [de la jaro 1948] komencis klariĝi, kiel oni povos efikigi kaj konstantigi la ekzilon de la palestinanoj, kaj oni tuj taksis, ke la detruado de vilaĝoj estas la ĉefa rimedo, per kiu oni atingos ĉi tiun celon... [Eĉ pli frue] en la 10-a de aprilo Haganah-trupoj kaptis Abu Ŝuŝa-n... Oni detruis la vilaĝon tiunokte... Ĥulda-n frakasis puŝtraktoroj de la judoj en la 20-a de aprilo... Oni detruis Abu Zureiq-on... Pli sudoriente oni frakasis ankaŭ MAnsi-n kaj An Naghnaghija-n... Meze de la jaro 1949 la plimulto de [la 350 malplenigitaj arabaj vilaĝoj] estis aŭ komplete aŭ parte ruinigitaj kaj nekonvenaj por loĝado." Benny Morris, "The Birth of the Palestinian Refugee Problem, 1947-1949".
"La unua decido de la ĝenerala kunveno de UN -- numero 194 -- konfirmis la rajton de palestinanoj reiri en siajn hejmojn kaj landojn en la 11-a de decembro de la jaro 1948. La sama decido akceptiĝis eĉ dudekokfoje post tiu dato. Kvankam oni agnoskas ĉies moralan kaj politikan rajton reiri en sian konstantan loĝejon, Israelo malebligis la reiron... [kaj] sisteme kaj jure malebligis, ignorante ĉiajn ajn pravigojn, al la arabaj palestinanoj reiri, ricevi rekompencon por la posedaĵo aŭ loĝi en Israelo kiel civitano jure egala al juda israelano." Edward Said, "The Question of Palestine."
"Tio, ke la araboj fuĝis en paniko pro reala timo pri ripetado de la cionismaj amasmurdoj de la jaro 1948, neniel pravigas tion, ke oni rifuzas redoni al ili ilian hejmon, kampojn kaj vivrimedojn. Civiluloj, kiujn aktiva milito trafas, ĝenerale panikiĝas. Sed oni ĉiam povis reiri en siajn hejmojn, kiam la danĝero malaperas. Milita konkero ne nuligas privatajn posedrajtojn nek rajtigas la venkinton konfiski la hejmojn, landojn kaj personajn posedaĵojn de la nebatalanta civila loĝantaro. Estas skandale, ke la israelanoj kaptis araban posedaĵon." Sami Hadawi, "Bitter Harvest."
"[En Lausanne] Egipto, Sirio, Libano kaj la palestinanoj provis savi per intertraktado tion, kion ili malgajnis en la milito -- palestinan ŝtaton apud Israelo. Tamen Israelo... [preferis] malfortajn batalĉesinterkonsentojn super definitiva paco, kiu postulus landcedon kaj la reiron de eĉ eta proporcio el la rifuĝintoj. Tio, ke Israelo rifuzis agnoski la rajton de la palestinanoj regi sin kaj formi ŝtaton, dum la postaj jaroj fariĝis la ĉefa fonto de malekvilibro kaj sanga perforto." Israela verkisto Simha Flapan, "The Birth Of Israel."
"La konferenco [de Lausanne] oficiale malfermiĝis en la 27-a de aprilo de la jaro 1949. En la 12-a de majo la Palestina kompomiskomitato [de UN] sukcesis nur en tio, ke la partioj subskribis interkonsenton pri la ĝeneralaj principoj de tuta paco... Israelo unuafoje akceptis principe, ke [la arabaj rifuĝintoj] reiru en siajn hejmojn kaj Jerusalemo fariĝu internacia urbo... [sed] ĝi akceptis tion nur por plibonigi sian internacian reputacion... Walter Eytan, la ĉefdelegito de Israelo [diris:] 'Mia ĉefcelo estis komenci malfortigi la interkonsenton de la 12-a de majo, kiun ni subskribis nur pro ekstera premo, ĉar ni volis akceptiĝi en UN-on. Se ni rifuzus subskribi... oni tuj raportus tion al la ĉefsekretario kaj la diversaj registaroj.'" Israela historiisto Ilan Pappe, "The Making of the Arab-Israel Conflict, 1947-1951."
"La enkonduko de ĉi tiu akceptodecido menciis jenan kondiĉon: 'Konfirmante sian decidojn de la 29-a de novembro de la jaro 1947 (pri dividado) kaj de la 11-a de decembro de la jaro 1948 (pri reestigado kaj rekompencado) kaj atentante la deklarojn kaj klarigojn, kiujn la reprezentanto de la israela registaro esprimis antaŭ la speciala politika komitato pri la efektivigado de tiuj decidoj, la ĝenerala kunveno... decidas akcepti Israelon kiel membron de la Unuiĝintaj nacioj.'
Oni devas rimarki, ke ĉi tio estas kondiĉo kaj postulo efektivigi la menciitajn decidojn. Oni tute ne menciis, ke tiu efektivigado dependos de fina paco akceptebla al Israelo, kiel la israelanoj poste pretendis por pravigi sian malobeadon." Sami Hadawi, "Bitter Harvest."
"La vintro de la jaro 1949, la unua ekzila vintro por pli ol sepcent kvindek mil palestinanoj, estis malvarma kaj malfacila... Familioj kolektiĝis en kavojn, forlasitajn domaĉojn aŭ improvizitajn tendojn... Multaj el la malsatuloj estis nur je kelkaj mejloj for de siaj propraj legom- kaj fruktoĝardenoj en okupita Palestino -- la nova israela ŝtato... En la fino de la jaro 1949 UN fine agis. Ĝi fondis la Help- kaj laboradministrejon de UN (UNRWA) por preni de volontulagentejoj la responson pri sesdek rifuĝintotendaroj. Ĝi apenaŭ sukcesis teni homojn vivantaj." "Our Roots Are Still Alive" de The Peoples Press Palestine Book Project.
La periodo de la Brita mandato 1920-1948
La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo
La historio de terorismo en la regiono
Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"
La konkludo I por judaj legantoj