La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

Ĉu la egiptanoj vere komencis la militon de la jaro 1967, kiel Israelo origine pretendis?

"La ekskomandanto de la aerarmeo generalo Ezer Weitzman, kiun oni rigardas kiel militemulon, diris, ke 'nenia minaco de detruo' ekzistas sed ke atako kontraŭ Egipto, Jordanio kaj Sirio malgraŭ tio estas prava, ĉar tiel Israelo povos 'ekzisti laŭ la grandeco, spirito kaj kvalito, kiujn ĝi nun posedas.'... Menaĥem Begin rimarkigis jene: 'En junio de la jaro 1967 ni redevis elekti. La koncentriĝoj de la egipta armeo en la movoj en Sinaj ne pruvas, ke Nasser vere intencis ataki kontraŭ ni. Ni devas estis honestaj al ni. Ni decidis ataki kontraŭ li.'" Noam Chomsky, "The Fateful Triangle."

Ĉu la milito de la jaro 1967 estis defendomilito? -- daŭrigo

"Mi ne kredas, ke Nasser volis militon. La du divizioj, kiujn li sendis en Sinaj-on, ne sufiĉus por komenci atakmiliton. Li sciis tion, kaj ni sciis tion." Jiĉak Rabin, la stabestro de Israelo en la jaro 1967, en Le Monde, 1968-02-28

Moŝe Dajan postmorte parolas pri la Golan-a montetaro

"Moŝe Dajan, la fama komandanto, kiu kiel defendministro en la jaro 1967 ordonis konkeri Golan-on... [diris,] ke multajn el la pafbatalojn kun la sirianoj intence provokis Israelo, kaj la kibucanoj, kiuj premis la registaron kapti la Golan-an montetaron, bezonis ne tiom da sekureco kiel bienlandon... [Dajan diris:] 'Ili ne eĉ provis kaŝi sian landavidecon... Ni sendis traktoron en regionon, kie oni ne povis fari ion, en la senarmean regionon, kaj ni sciis jam antaŭe, ke la sirianoj komencos pafi. Se ili ne pafis, ni sendis la traktoron pli antaŭen, ĝis fine tio ĝenis la siranojn kaj ili pafis.

Kaj poste ni uzis la artilerion kaj pli poste ankaŭ la aerarmeon, kaj tiel ĉio okazis... La sirianoj en la kvara tago de la milito ne minacis nin.'" The New York Times, 1997-05-11.

La historio de la etendiĝemo de Israelo

"La akcepto de la divido ne devigas nin cedi la Transjordanion; neniu devas forlasi sian vizion. Ni akceptos ŝtaton en aktualaj limoj. Sed la limoj de la cionismaj aspiroj estas afero de la juda popolo, kaj nenia ekstera faktoro povos limigi ilin." David Ben-Gurion, en 1936, citaĵo en Noam Chomsky, "The Fateful Triangle."

Plu pri la etendiĝemo

"La ĉefdanĝero, per kiu Israelo kiel 'juda ŝtato' minacas sian propran popolon, aliajn judojn kaj siajn najbarojn, estas ĝia ideologia deziro etendiĝi teritorie kaj la neeviteblaj militoj, kiuj rezultas el ĉi tiu celo... Neniu cionisma politikisto iam kondamnis la ideon de Ben-Gurion, ke israela politiko nepre baziĝu (kiom praktike) sur la reestigadon de bibliaj landlimoj por la juda ŝtato." Israela proferoro Israel Ŝahak, "Juda historio, juda religio: La pezo de 3000 jaroj."

Plu pri la etendiĝemo

En la personaj taglibroj de la ĉefministro de Israelo Moŝe Ŝarat alineo el majo de la jaro 1955 citas Moŝe Dajan-on jene: "[Israelo] nepre rigardu la glavon kiel la ĉefan, aŭ eĉ la solan, instrumenton, per kiu ĝi tenas sian spiriton forta kaj streĉas sin morale. Por tiu celo ĝi povas, ne -- ĝi devas -- elpensi danĝerojn, kaj por ĉi tio ĝi uzu la metodon provoku-kaj-venĝu... Kaj ĉefe -- ni esperu novan militon kun la arabaj landoj, por ke ni fine malembarasiĝu kaj akiru nian spacon." Citaĵo en Livia Rokach, "Israel's Sacred Terrorism."

Sed Israelo devis okupi arabajn landojn por sia sekureco, ĉu ne?

"La senatano [J. William Fulbright] proponis en la jaro 1970, ke Usono garantiu la sekurecon de Israelo per formala traktato, kiu ŝirmus ĝin milite se necese. Por repago Israelo retiriĝu al la limoj de la jaro 1967. La sekureckonsilantaro de UN garantius la aranĝon kaj tiel obeigus ankaŭ Sovetunion -- armanton kaj politikan helpanton de la araboj. Post kiam Israelo retirus siajn trupojn el la Golan-a montetaro, la Gaza landstrio kaj la Okcidenta bordo, ilin anstataŭus packonservantoj de UN. Israelo konsentus akcepti kelke da palestinanoj kaj oni loĝigu la ceterajn en palestinan ŝtaton ekster Israelon.

La plano entuziasmigis multajn en Usono. Tamen Israelo simple malakceptis ĝin. 'La tuta aferaĉo naŭzis Fulbright-on', skribas [lia biografo Randall] Woods. 'La israelanoj ne volis agi eĉ por sia propra profito.'" Allan Brownfield en "Issues of the American Council for Judaism." aŭtuno 1997. [Red.-Ĉi tiu estis nur unu el tiaj proponoj.]

Kio okazis, kiam la milito de la jaro 1967 finiĝis?

"Malobeante la internacian leĝon Israelo konfiskis pli ol 52 procentojn el la lando sur la Okcidenta bordo kaj 30 procentojn el la Gaza landstrio por milita uzo aŭ por kolonioj de judaj civiluloj... De la jaro 1967 ĝis 1982 la milita registaro de Israelo detruis 1.338 hejmojn de palestinanoj sur la Okcidenta bordo. Dum ĉi tiu periodo la israelaj sekurectrupoj arestis pli ol 300.000 palestinanojn sen proceso por variaj periodoj." "Intifada: The Palestinian Uprising Against Israeli Occupation," red. Lockman and Beinin.

La monda opinio pri la laŭleĝeco de tio, ke Israelo regis la Okcidentan bordon kaj Gazon

"La konstitucio de UN ne permesas ian teritorian gajnon per milito, eĉ se ŝtato agas por defendi sin. La respondo de aliaj ŝtatoj al la okupado de Israelo montras, ke ili praktike unuanime opinias, ke eĉ se la agado de Israelo estis sindefenda, ĝi ne rajtis teni la Okcidentan bordon kaj Gazan landstrion... La ĝenerala kunsido [de UN] karakterizis la okupadon de Israelo kiel ofendon kontraŭ sinregado kaj do kiel 'seriozan kaj kreskantan minacon al internacia paco kaj sekureco.'" John Quigley, "Palestine and Israel: A Challenge to Justice."

Ekzemploj pri la efikoj de la okupado de Israelo

"Esploro pri studantoj en la Universitato de Betlehemo, kiun raportis la Kunordiga komitato de internaciaj neregistaraj organizaĵoj en Jerusalemo, montris, ke multaj familioj ofte devas vivi po kvin tagoj semajne sen kranakvo... La esploro raportas plu, ke 'la oni limigas la kvanton, kiun la palestinanoj de la Okcidenta bordo kaj Gazo povas uzi, sed la israelaj koloniistoj havas preskaŭ senlimajn kvantojn.'

Somera ekskurso al juda kolonio apud la Juduja dezerto je malpli ol kvin mejloj de Betlehemo konfirmis ĉi tiun akvan malegalecon por ni. Dum la betlehemanoj aĉetis akvon de akvaŭtoj por grandegaj prezoj, la gazonoj estis verdaj en la kolonio. Irigaciiloj ŝprucigadis tagmeze en varma aŭgusta sunbrilo. La senton de nerealeco emfazis la sonoj de infanoj, kiuj naĝis en eksterdoma naĝejo." Betty Jane Bailey, en "The Link", decembro 1996.

Plu pri la okupado de Israelo

"Oni devas memori, ke 90 procentoj el la infanoj dujaraj kaj pli maljunaj spertis -- kelkaj el ili mult-multfoje -- kiel la [israela] armeo trudiĝis en la hejmon, batis parencojn, detruis aferojn. Oni batis multajn el ili persone, rompis iliajn ostojn, pafis ilin, gutgasis ilin, aŭ ĉi tio okazis al gefratoj aŭ najbaroj... La [manko de] sekureco influas al la emocioj de la infano. Li bezonas sekurecon. Ni vidas la sekvojn pli malfrue, se li ne ricevas sekurecon. En nia esploro ni observis, ke infanoj trafitaj de traŭmo inklinas esti pli ekstremaj en sia konduto kaj -- pli malfrue -- en siaj politikaj kredoj." D-ro Samir Quota, la esplordirektoro de la Gaza komunuma programo por mensa saneco, citaĵo en "The Journal of Palestine Studies," somero 1996, p.84

Plu pri la okupado de Israelo

"Oni ne povas superi la mizeron, kiun oni sentas, kiam oni aŭskultas 35-jaran [palestinan] viron, kiu laboris dum dek kvin jaroj kiel kontraŭleĝa taglaboristo en Israelo por ŝpari mono por konstrui domon por sia familio kaj kiu por sia konsterno en unu tago, kiam li revenis hejmen de laboro, rimarkis, ke la domon kaj ĉion, kiu estis en ĝi, frakasis israela puŝtraktoro. Kiam mi demandis, kial oni faris tion -- li ja posedis la landon -- li diris, ke israela militisto prezentis al li en la sekva tago paperon, laŭ kiu li konstruis la domon sen permeso. En kiu alia loko en la mondo homoj bezonas permeson (kiun oni neniam donas) por konstrui sur sian propran landon? Judoj povas konstrui sed neniam palestinanoj. Ĉi tio estas apartheid." Edward Said, en "The Nation", 1998-05-04.

Ĉiom el la judaj kolonioj en la teritorioj okupitaj en la milito de la jaro 1967 rekte malobeas la traktatojn de Ĝenevo, kiujn Israelo subskribis

"La traktato de Ĝenevo postulas, ke okupanta potenco ŝanĝu la antaŭan ordon kiel eble plej malmulte dum la okupado. Unu aspekto de ĉi tiu devo estas tio, ke ĝi devas lasi la landon al la homoj, kiujn ĝi renkontas en ĝi. Ĝi ne rajtas migrigi siajn proprajn homojn por loĝi en la lando. Ĉi tiu malpermeso estas en la pafagrafo 49 de la traktato, laŭ kiu 'la okupanta potenco ne ekzilu aŭ transportu partojn de sia propra civila loĝantaro en la teritorion, kiun ĝi okupas.'" John Quigley, "Palestine and Israel: A Challenge to Justice."

Tekstopecoj el raportoj de la eksteraferministrejo de Usono dum intifada

"Jen kelkaj tekstopecoj el la landraportoj de la eskteraferministrejo de Usono pri homrajtoj en praktiko de 1988 ĝis 1991:

1988: 'Multaj eviteblaj mortoj kaj difektoj' kaŭziĝis, ĉar la israelaj militistoj ofte pafis en situacioj, kiuj ne riskis la vion de trupoj... La trupoj de la israela armeo uzis batilojn por rompi krurojn kaj bati palestinanojn, kiuj ne rekte partoprenis en malpaca agado aŭ rezistado de aresto... Almenaŭ dek tri palestinanoj mortis de batado laŭ raportoj...'

1989: Homrajtgrupoj akuzis, ke sekurectrupoj vestitaj kiel civiluloj agis kiel mortotrupoj, kiuj mortigis palestinajn aktivistojn senaverte, post kiam ili kapitulacis aŭ post kiam oni pasivigis ilin...

1991: [La raporto] aldonis, ke la homrajtgrupoj publikigis 'detalajn, kredindajn raportojn pri turmentado, perforto kaj fitraktado de palestinaj arestitoj en malliberejoj kaj arestejoj." Ekskongresano Paul Findley, "Deliberate Deceptions."

Jerusalemo -- eterna, nedividebla ĉefurbo de Israelo, ĉu?

"En The Jerusalem Report (2000-02-28) Leslie Susser rimarkigas, ke oni estigis la aktualajn landlimojn por la sestaga milito. Pri la estigado de ĉi tiuj landlimoj responsis la ĉefkomandanto Rehavan Ze'evi. Liaj limoj 'kaptis ne nur kvin kvadratajn kilometrojn da araba Orient-Jerusalemo sed ankaŭ 65 kvadratajn kilometrojn da ĉirkaŭa kamparo kaj vilaĝoj; la plejo el ili neniam iel municipe ligiĝis al Jerusalemo. Subite ili fariĝis parto de la eterna kaj nedividebla ĉefurbo de Israelo.'" Allan Brownfield en The Washington Report On Middle East Affairs, majo 2000.


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15