UN decidis dividi Palestinon kaj poste akcepti la israelan ŝtaton, krom alio, pro la emocioj kaŭzitaj de la terureco de la holokaŭsto. La araba plimulto konvinke pretendis regrajton, kaj ordinare oni akceptus tion. Oni povas kompreni ĉi tiun kulpreagon de la okcidentaj lignacioj, sed tio ne signifas, ke la palestinanoj suferu pro la krimoj de aliuloj -- praekzemplo de tio, ke malpravaĵo ne pravigas alian malpravaĵon.
Oni ofte uzas la holokaŭston kiel la finan argumenton por cionismo, sed ĉu ĉi tiu rilato estas prava? Oni devas konsideri plurajn flankojn de la afero por respondi al la demando honeste. Unue ni esploros la historion de tio, kion la cionisma movado vere faris por helpi savi eŭropajn judojn de la nazioj.
"Eĉ tiel malfrue kiel en la jaro 1941 la cionisma grupo LEHI, kies estrarano Jiĉak Ŝamir poste fariĝis ĉefministro de Israelo, kontaktis la naziojn uzante la nomon de sia gepatra organizaĵo, Irgun (NMO)... [La propono:] 'La fondado de la historia juda ŝtato sur nacian kaj totalisman bazon kaj ĝia ligo per traktato al la germana regno estus en la interesoj de la plifortigado de la estonta germana potenco en la Mez-Oriento... NMO en Palestino proponas aktive partopreni en la milito sur la flanko de Germanujo'... La nazioj malakceptis ĉi tiun ligproponon, ĉar laŭ raportoj ili taksis la militan potencon de LEHI 'ignorinda'." Allan Brownfield en "The Washington Report on Middle Eastern Affairs", julio/aŭgusto de la jaro 1998.
"En la jaro 1938 tridek unu nacioj kunvenis en konferencon en Evian-on en Francujon por diskuti, kien oni loĝigu la viktimojn de naziismo. La Monda cionisma organizaĵo rifuzis partopreni, ĉar ĝi timis, ke la reloĝigado de judoj en aliajn ŝtatojn malplimultigus tiujn, kiuj eventuale migros en Palestinon." John Quigley, "Palestine and Israel: A Challenge to Justice."
"Oni resumis en la kunveno [de la estraro de la Juda agentejo en la 26-a de junio de la jaro 1938], ke la cionisma plano estas 'malreklami la konferencon [de Evian] kiom eble kaj kaŭzi, ke ĝi decidos nenion... Nin maltrankviligas speciale, ke ĝi petos, ke la judaj organizaĵoj kolektu grandajn kvantojn da mono por helpi al judaj rifuĝintoj, kaj tiaj kolektoj malhelpus niajn kolektoklopodojn'... Ben-Gurion diris en la sama kunveno: 'Nenia rezonado povas konverti la konferencon el malutila en utilan. Ni povas kaj devas limigi la difekton kiom eble.'" Israela verkisto Boas Evron, "Jewish State or Israeli Nation?"
"[Ben-Gurion:] 'Se mi scius, ke estas eble savi ĉiujn infanojn de Germanujo per tio, ke oni transportos ilin en Anglujon, sed nur duonon el ili per tio, ke oni transportos ilin en Palestinon, mi elektus la duan alternativon -- ĉar ni decidas ne nur pri la sorto de tiuj infanoj sed ankaŭ pri la historia sorto de la juda popolo.' Post la kristalnoktaj pogromoj Ben-Gurion komentis, ke 'la homa konscienco' eventuale kaŭzos, ke multaj landoj malfermos siajn pordojn al judaj rifuĝontoj el Germanujo. Li vidis ĉi tion kiel minacon kaj avertis: 'Cionismo estas en danĝero.'" Israela historiisto Tom Segev, "The Seventh Million."
"Eĉ la simpatiema biografo de David Ben-Gurion agnoskas, ke Ben-Gurion faris nenion praktikan por savi judojn sed dediĉis sian energion al postmilita planado. Li delegis savlaboron al Jiĉak Gruenbaum, kiu [diris:]... 'Oni diros, ke mi estas antisemitisma, ke mi ne volas savi la ekzilitojn, ke mi ne havas varman judan koron... Oni diru, kion ajn oni volas. Mi ne postulos, ke la Juda agentejo rezervu 300.000 aŭ 100.000 britajn pundojn por helpi la eŭropan judaron. Kaj mi opinias, ke kiu ajn postulas tiaaĵon, tiu agas kontraŭ cionismo.'
Usonaj cionismanoj... opiniis same. En kunveno de la Usona cionisma krizkomitato en majo de la jaro 1943 Nahum Goldmann argumentis: 'Se ni decidos propagandi kontraŭ la [brita politiko, kiu limigis judan enmigradon en Palestinon], oni devos forlasi la protestojn kontraŭ la murdado de la eŭropa judaro. Ni ne havas sufiĉe da aktivuloj por ambaŭ kampanjoj.'" Peter Novick, "The Holocaust in American Life."
"La cionisma movado... malhelpis kaj malebligis aliajn organizaĵojn, judajn kaj nejudajn, kiam ajn ĝi imagis, ke ilia agado, ĉu politika ĉu humaneca, malharmoniis kun la cionismaj celoj aŭ konkurencis kun ili, eĉ kiam tiuj eventuale helpus al judoj, eĉ kiam temis pri vivo kaj morto... Beit Zvi dokumentas la indiferentecon de la cionisma estraro al la savado de judoj el la nazia minaco, escepte kiam oni povis venigi la judojn en Palestinon... [ekzemple] kiam la diktatoro de Domingo Rafael Trujillo proponis absorbi centmil rifuĝontojn, la cionisma movado sabotis la ideon -- kaj ankaŭ aliajn kiel la proponojn migrigi la judojn en Alaskon kaj Filipinon...
La indiferenteco de la cionisma movado pri la sorto de la eŭropa judaro kompreneble ne malebligis, ke ĝi poste akuzis la tutan mondon pro ties indiferenteco pri la juda katastrofo aŭ ke ĝi prezentis materiajn, politikajn kaj moralajn postulojn al la mondo pro tiu indiferenteco." Israela verkisto Boas Evron, "Jewish State or Israeli Nation?"
"Mi jam profunde traktis, kial ni estas ĉi tie, kaj mi, pioniro de la jaro 1906, povas konfirmi, ke tio neniel rilatas al la nazioj!... Ni estas ĉi tie, ĉar la lando estas nia. Kaj ni estas ĉi tie, ĉar ni refaris ĝin nia en ĉi tiu tempo per nia laboro. Naziismo kaj nia martira fremdlanda historio ne rekte koncernas nian ĉeeston en Israelo." David Ben-Gurion, "Memoirs."
Analizante post la okazoj estas facile diri, ke la milionoj da judoj, kiujn oni murdis en la holokaŭsto, povus saviĝi, se Palestino disponiĝus por senlima enmigrado. La historio de ĉi tiu periodo tamen ne estas tiel simpla. Unue memoru, ke oni proponis aliajn realismajn reloĝigplanojn, sed la cionisma movado kontraŭis ilin. Due la granda plimulto de judoj en Eŭropo ne estis cionismanoj kaj ne provis elmigri en Palestinon antaŭ la jaro 1939. Trie post la komenco de la milito, kiam la nazioj okupis diversajn landojn, ili rifuzis ellasi la judojn, kio efektive malebligis elmigradon. Kaj Palestino, kiel ni prezentis, jam estis okupita; la originaj arabaj loĝantoj havis pli da motivoj ol iu alia lando voli limigi judan enmigradon. Legu plu:
"En la jaro 1936 la Socialdemokrata asocio klare venkis en juda kehilla-baloto en Polujo.. Ĝia programo estis 'decideme malamika al cionismo' kaj al la cionisma projekto migrigi judojn el Polujo en Palestinon. La asocio deziris, ke la polaj judoj batalu kontraŭ antisemitismo en Polujo per tio, ke ili restis tie... La cionisman celon kontraŭis pro principo ĉiuj ĉefaj partioj kaj movadoj inter la pola judaro antaŭ la jaro 1939... Aliloke en orienta Eŭropo... cionismo estis eĉ pli malforta." Prof. William Rubinstein, "The Myth of Rescue."
"Fakte ankaŭ cionismo malvenkis en la holokaŭsto; kiel movado ĝi malsukcesis. Ĝi ja ne konvinkis la plimulton el judoj elveni el Eŭropo en Palestinon, dum tio ankoraŭ estis ebla." Israela historiisto Tom Segev, "The Seventh Million."
"[Kiam la milito komenciĝis, la nazioj] eligis ediktojn, kiuj malpermesis elmigradon: post la jaroj 1940, 1941 estis praktike neeble al judoj laŭleĝi elmigri el la partoj de Eŭropo, kiujn la nazioj okupis, en sekurajn lokojn... La pordoj... estis firme fermitaj; oni emfazu, ke la nazioj fermis ilin." Prof. William D. Rubinstein, "The Myth of Rescue."
"En semptembro de la jaro 1940 la italianoj, kiuj militis kontraŭ Italujo, bombis la centron de Tel Aviv, kaj pli ol cent mortis... Kiam la germana armeo konkeris Eŭropon kaj Nord-Afrikon, ŝajnis eble, ke ĝi konkeros ankaŭ Palestinon. En la somero de la jaro 1940, en la printempo de la jaro 1941 kaj ree en la aŭtuno de la jaro 1942 la danĝero ŝajnis granda. La jiŝuv panikiĝis... Kelkaj... ne simple fidis al la providenco; ili portis cianidkapsulojn." Israeli historian, Tom Segev, "The Seventh Million."
"Ni venis en ĉi tiun landon, en kiu jam loĝis araboj, kaj ni fondas hebrean, alidire judan, ŝtaton ĉi tien... Oni konstruas judajn vilaĝojn en lokojn, kie estis arabaj vilaĝoj... En la lando ne estas eĉ unu komunumo, kiu ne ekse havis araban loĝantaron." Israela popolestro, Moŝe Dajan, citaĵo en "Original Sins" de Benjamin Beit-Hallahmi.
"Oni povas imagi argumenton por la rajto de persekutata malplimulto rifuĝi en alian landon, kiu povas akcepti ĝin; tamen estas malfacile imagi argumenton por la rajto de paca malplimulto politike kaj eble fizike anstataŭi la originan loĝantaron de alia lando. Sed... ĝuste la dua estis la efektiva intenco de la cionisma movado." Norman Finkelstein, "Image and Reality of the Israel-Palestine Conflict."
"[En la jaro 1947] UN estigis specialan instancon, la Specialan Palestin-komitaton de UN (UNSCOP), por decidi pri Palestino, kaj oni petis, ke la UNSCOP-anoj vizitu la tendarojn de tiuj, kiuj pluvivis tra la holokaŭsto. Multaj el ĉi tiuj pluvivantoj volis elmigri en Usonon; tiu deziro malfortigis la cionismajn pretendojn, ke la sorto de la eŭropa judaro ligiĝis al la juda komunumo en Palestino. Kiam UNSCOP-anoj venis en la tendarojn, ili ne sciis, ke sekreta manipulado limigis iliajn kontaktojn nur al tiuj pluvivantoj, kiuj deziris elmigri en Palestinon." Israela historiisto Ilan Pappe en "The Link," januaro/marto 1998.
"Ene de la rifuĝtendaroj, delegitoj el la jiŝuv organizis pluvivantagadon -- plej grave la ateston, kiun la rifuĝintoj prezentis al la Angl-usona esplorkomitato kaj la Speciala Palestin-komitato de UN pri tio, kien ili volis migri... La delegitoj de la Juda agentejo raportis hejmen, ke ili sukcesis malebligi la aperadon de 'nedezirindaj' atestantoj en la enketoj. Unu el ili skribis al sia amikino en Palestinon, ke 'ni devas ŝanĝi nian stilon kaj la aspekton de nia manskribo senĉese, por ke ili kredu, ke al la enketiloj respondis la rifuĝintoj.'" Peter Novick, "The Holocaust in American Life."
La ekskonsilanto de Roosevelt skribas, kial Usono ne proponis rifuĝejon al la judaj rifuĝintoj post la dua mondmilito
"Eble Kanado, Aŭstralio, Sud-Ameriko, Anglujo kaj Usono ĉiuj akceptu iom da enmigrado? Eĉ aktuale [en la jaro 1947] mi taksas, kaj mi vizitis Germanujon post la milito, ke nur malplimulto el la judaj rifuĝintoj elektus Palestinon...
[Roosevelt] proponis mondan buĝeton por facila enmigrado de la 500.000 batitoj de Eŭropo. Ĉiu nacio akceptus kelkmilojn da rifuĝintoj... Do li proponis, ke dum mi reprezentos lin en Anglujo dum la milito, mi enketu ĝenerale kaj neoficiale la estrojn de la brita publika opinio, en kaj ekster la registaro... La simpla respondo: Britujo akceptos egale multe kiel Usono, po-homo-por-homo, el Eŭropo... Ĉio ŝajnis decidita. Se la cetera mondo probable estis preta rifuĝigi 200.000, estis prudente, ke la federaciestro petu, ke la kongreso akceptu almenaŭ 150.000 enmigrantojn post la milito...
Tio malembarasus nin de la hipokriteco, ke ni fermus niajn proprajn pordojn, dum ni prezentus moralajn postulojn de la araboj... Sed tio ne okazis... Eble tio, ke la ĉefaj judorganizaĵoj ne forte apogis ĉi tiun enmigradan programon, kaŭzis, ke la federaciestro ne progresigis ĝin en tiu tempo...
Mi parolis al multaj homoj aktivaj en judorganizaĵoj. Mi proponis la planon... Min surprizegis kaj eĉ insultis, ke aktivaj judestroj plendis, mokis kaj poste atakis min, kvazaŭ mi estus perfidisto... Mi kredas, ke mi scias la motivon de multo de la kontraŭado. Ekzistas profunda, aŭtentika, ofte fanatika emocia volo progresigi la palestinan movadon [cionismon]. Virojn kiel Ben Hecht estas indiferentaj pri homa sango, se ĝi ne estas ilia propra." Juda advokato kaj amiko de la federaciestro Roosevelt Morris Ernst, "So Far, So Good."
"Judoj, kiuj propagandas per la viktimeco, scias ne nur ties socian efikecon sed ankaŭ tion, ke ĝi garantias judan solidarecon kaj do pluvivadon. Se ĉiu ajn ĉiam malamus nin kaj oni ne povus ŝanĝi tion, ni devus kuniĝi kaj klopodi sukcesi malgraŭ nia stato... Persone mi neniam spertis, ke la eterne malamanta pagano reale ekzistas. Ĝi ŝajnas kiel mito, pure kaj simple, kaj krome malbela mito.
Ĉu ĝi estas bona socirega metodo? Eble sed kiom ĝi kostas? Ĝi forigas el la kredo kaj historio de kaj judoj kaj paganoj ĉion escepte la monatojn de konflikto. Ĝi kovras la pensadon per malbono kaj supozigas eterne morale superan judon, kiun la eterne morale suba pagano fitraktas... Mi pasigis plej el mian vivon kiel kreskinto inter hasidaj judoj, el kiuj preskaŭ ĉiuj estis pluvivantoj de la holokaŭsto, kaj mi preskaŭ tute ne aŭdis la senĉesan lamentadon pri viktimeco kaj nia devo eterne memori ĝin... (Viktimeco) permesas al judoj ignori sian propran religion kaj proponas anstataŭ ĝi nacian lojalecon al la holokaŭsto kaj Israelo." La rabeno Mayer Schiller, citaĵo en "Issues of the American Council for Judaism," somero 1998.
La periodo de la Brita mandato 1920-1948
La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo
La historio de terorismo en la regiono
Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"
La konkludo I por judaj legantoj