"Usono estas malbonega 'apoganto' de la pacprocezo. Ĝi cedas al la premo de Israelo pri ĉio forĵetante la principon "lando por paco" (neniu decido de UN diras ion pri redonado de eta proporcio anstataŭ ĉiom el la lando, kiun Israelo kaptis en la jaro 1967) kaj puŝante la senvivan palestinan estraron pli kaj pli profunden por plenumi la absurdajn postulojn de Netanjahu.
Estas fakto, ke palestinanoj fartas radikale pli malbone ol antaŭ la komenco de la procezo de Oslo. Ili enspezas malpli ol duone, kion ili enspezis en la jaro 1992; ili ne rajtas vojaĝi el loko en alian; oni kaptis pli el ilia lando ol iam antaŭe; pli da kolonioj ekzistas; kaj Jerusalemo estas praktike perdita...
Ĉiu domfrakaso, ĉiu malposedigita regiono, ĉiu aresto kaj turmento, ĉiu barikado, ĉiu fermo, ĉiu arogema gesto kaj intenca hontigo simple revivigas la pasintecon kaj reefektivigas la ofendojn de Israelo kontraŭ la palestina spirito, lando, nacio. Se oni parolas pri paco en tia kunteksto, tio estas, kvazaŭ oni provus repacigi nerepacigeblaĵon." Edward Said en "The Progressive", marto 1998
"La eksplodo de palestina kolero en la 29-a de la pasinta septembro ĉesigis la ŝajnaĵon, kiun oni komencis en Oslo antaŭ sep jaroj kaj nomis la 'pacprocezo'. En la jaro 1993 oni kredigis al palestinanoj kune kun milionoj da homoj tra la mondo, ke Israelo retiriĝos el la Okcidenta bordo kaj Gazo ene de kvin jaroj kaj ke palestinanoj poste povos libere fondi sendependan ŝtaton. Dume ambaŭ flankoj laboros pri la detaloj de la retiriĝo de Israelo kaj interkonsentos pri la stato de Jerusalemo, la estonteco de la israelaj kolonioj kaj la reiro de la palestinaj rifuĝintoj.
Pro malekvilibro de potenco intertraktado tute ne progresis kaj oni neniam plenumis la esperojn de la palestinanoj. La israelanoj sendepende de tio, kiu registaro regis, kvereletis pri vortoj, postulis ŝanĝojn al antaŭaj interkonsentoj, kaj poste rifuzis obei la novajn interkonsentojn. Dum registaro post alia frakasis palestinajn hejmojn, kaptis arabajn kvartalojn en Orient-Jerusalemo por judaj domoj, kaj kaptis palestinan landon por novaj kolonioj. Grandega reto de novaj ĉefvojoj konstruita post la jaro 1993 sur konfiskita palestina lando izolas palestinajn urbojn kaj vilaĝojn unu de la alia kaj de Jerusalemo devigante multajn palestinanojn iri tra israelaj kontrollokoj por atingi la najbaran urbon...
Laŭ la federaciestro Clinton kaj plej multaj informiloj la ĉefministro Ehud Barak cedis en Camp David praktike ĉion, kion la palestinanoj volis, kaj Jasser Arafat forĵetis la pacoŝancon, kiam li malakceptis la proponon de Barak. Fakte Arafat ne povis akcepti ĝin. Barak, kiun Clinton apogis, volis certigi, ke Israelo daŭrigos strategie regi la Okcidentan bordon kaj Gazon, inkluzive la aerspacon kaj la landlimojn kaj insistis, ke Israelo plutenu konstantan suverenecon super la plimulto de Orient-Jerusalemo, inkluzive Haram Al-Ŝarif-on. Neniu arabo povus akcepti tian negocon.
Dum la protestoj kreskis, armeaj helikopteroj pafis raketojn en loĝkvartaloj en pluraj palestinaj urboj detruante tutajn kvartalojn kaj mortigante dekojn da homoj. Israelaj tankoj ĉirkaŭis palestinajn urbojn kaj turnis siajn pafilojn al la urbo. Armitaj israelaj civiluloj ene de la Verda linio atakis kontraŭ arabaj kvartaloj detruante araban posedaĵon kaj kriante: 'Morto al araboj'... Israelaj policistoj, kiuj rapide uzis kuglojn kontraŭ palestinaj ŝtonĵetistoj, ne malhelpis la israelanojn kaj anstataŭ tio pafis al araboj, kiuj provis defendi siajn hejmojn. Oni mortigis du arabojn.
La ribelon sendube instigis la kolero kaŭzita de jaroj da ĉiutaga fitraktado kaj hontigado sub la israela okupado. En la 6-a de septembro grupo da israelaj landlimkontrolistoj haltigis tri palestinajn laboristojn, kiam ili revenis hejmen el Israelo kaj tute nenial turmentis ilin dum 40 minutoj. The San Francisco Chronicle raportis en la 19-a de septembro, ke la policistoj pugnofrapis la tri virojn, frapis iliajn kapojn kontraŭ ŝtonmuro, devigis ilin gluti sian propran sangon kaj malbenis iliajn patrinojn kaj fratinojn. Oni eksciis pri la okazo nur, ĉar la policistoj fotografis sin kun siaj viktimoj tenante iliajn kapojn je la hararo kiel ĉastrofeon. Israelaj homrajtuloj diras, ke tiaj batadoj estas oftaj, sed oni malofte raportas ilin." Rachelle Marshall, "The Peace Process Ends in Protests and Blood", Washington Report on Middle East Affairs, decembro 2000.
"En la interkonsentoj de Oslo Israelo kaj la okcidento metis palestinan estraron en teston: Israelo promesis po iom malkonstrui la okupadon sur la Okcidenta bordo kaj la Gaza landstrio. Por repago la palestina estraro promesis tuj haltigi ĉiun perfort- kaj teroragon. Por tiu celo oni kreis sekureckunordigan sistemon, oni kontruis pli kaj pli da palestinaj malliberejoj, kaj oni baris demonstraciantojn iri proksimen de la [judaj] kolonioj.
La du flankoj samopiniis pri kvinjara periodo por kompletigado de la nova aranĝo kaj la intertraktoj pri fina interkonsento. La palestina estraro konsentis plurfoje etendi sian testperiodon... El ilia vidpunkto oni metis ankaŭ Israelon en teston: ĉu Israelo efektive intencis ŝanĝi sian pozon de supereco kaj superregado, kiun ĝi bezonis por regi la palestinan popolon.
Pli ol sep jaroj pasis kaj Israelo havas sekurecon kaj administran regon de 61.2% el la Okcidenta bordo kaj proksimume 20% el la Gaza landstrio kaj sekurecregon de ekstraj 26.8% el la Okcidenta bordo. Ĉi tiu regado ebligis al Israelo duobligi la nombron de koloniistoj dum 10 jaroj... kaj bari tutan nacion ene de limigitaj regionoj. La palestinanojn malliberigas reto de preterpasvojoj, kiujn nur judoj rajtas uzi...
Israelo malsukcesis en la testo. Palestinanoj regas 12% el la Okcidenta bordo, sed tio ne signifas, ke Israelo ŝanĝis sian pozon de supereco kaj superregado...
Sangado, kiu daŭras jam dum tri semajnoj, estas natura rezulto de sep jaroj da israela mensogado kaj trompado." Israela gazetisto Amira Hass, "Israel Has Failed The Test," en la israela gazeto Ha'arec, 2000-10-18.
"La fona motivo, kial jaroj da usona diplomatio malsukcesis kaj perforto en la Mez-Oriento persistas, estas tio, ke kelkaj israelaj estroj daŭrigas 'krei faktojn' per tio, ke ili konstruas koloniojn en la okupitan teritorion...
En Camp David en septembro de la jaro 1978... la ambaŭflankaj kondiĉoj kondukis al tuta kaj konstanta traktato inter Egipto kaj Israelo. Ĝin fine ebligis tio, ke Israelo konsentis forigi siajn koloniistojn el Sinaj. Sed oni ne respektis similajn kondiĉojn pri la stato de la Okcidenta bordo kaj Gazo, kaj tio kondukis al daŭra konflikto kaj perforto...
[Kiom koncernas la decidon 242 de UN,] La jura decido apogi ĉi tiun ekvilibran interkonsenton ne ŝanĝiĝis... Estas klare, ke israelaj kolonioj en la okupitaj teritorioj rekte malobeis ĉi tiun interkonsenton kaj estis laŭ longatempa usona opinio kaj 'kontraŭleĝaj kaj obstrukco de paco'. Do la ĉefministro Begin promesis, ke oni ne konstruos novajn koloniojn, ĝis oni finos la pacintertraktadon. Sed poste premate de Likud li decidis malrespekti ĉi tiun promeson...
Estas neprobable, ke oni povas vere progresi... dum Israelo insistas pri sia kolonipolitiko, kiu estas kontraŭleĝa laŭ internaciaj leĝoj, kiujn apogas Usono kaj ĉiuj aliaj nacioj.
Estas multaj demandoj, dum ni daŭrigas serĉi rimedon ĉesigi perforton en la Mez-Oriento, sed oni ne povas eviti la esencan: Ĉu landon ĉu pacon?" Eksfederaciestro Jimmy Carter en The Washington Post, 2000-11-26.
"Post tri semajnoj da milito en la teritorioj okupitaj de Israelo la ĉefministro Ehud Barak anoncis novan planon, kiu determinus la finan staton de la regiono. Dum ĉi tiuj semajnoj pli ol 100 palestinanoj mortis, inkluzive 30 infanojn, ofte de 'trouzo de mortiga forto en cirkonstancoj, en kiuj la vivoj de nek la sekurectrupoj nek aliaj estis en tuja danĝero, kio kaŭzis kontraŭleĝajn mortigojn", Amnesty International konkludis en detala raporto, kiun oni apenaŭ menciis en Usono.
"La plano de Barak... certigas, ke uzeblan landon kaj ekspluataĵojn (ĉefe akvo) regas ĉefe israeloj, dum la loĝantaron regas koruptita kaj kruela palestina aŭtoritato (PA), kiu funkcias laŭ la tradicia maniero de lokaj agentoj en la diversaj variaĵoj de imperia regado: la nigrula popolestraro de la bantustanoj de Sudafriko, se mencii nur la plej evidentan analogaĵon...
Estas grave memori, ke la politikon ne nur proponis sed ankaŭ efektivigis apogate de Usono. Tiu apogo estas determina ekde la jaro 1971, kiam Vaŝintono forlasis la bazan diplomatian mekanismon, kiun ĝi komencis (la decido 24 de la sekureckonsilantaro de UN), poste agis laŭ sia unuflanka malakcepto de la rajtoj de palestinanoj dum la sekvintaj jaroj, kio atingis pinton en la 'procezo de Oslo'. Ĉar oni efektive vetois ĉi ĉion el historio en Usono, oni devas iom labori por malkaŝi la esencajn faktojn. Oni ne disputas ilin, nur evitas", Noam Chomsky, "Al-Aqsa Intifada", oktobro 2000, en Znet, www.lbbs.org/meastwatch.
"Palestinanoj longe pridemandis la fidindecon de Usono kiel kompromisagento kaj tute prave. 'La palestinanoj ĉiam plendas, ke ni ekscias la detalojn de ĉiu propono de la usonanoj antaŭ ili', unu fonto en la registaro de Israelo diris al The Independent antaŭ nelonge. 'Tio estas facile klarigebla: ni skribas ilin.'" Phil Reeves en "The Independent" (Britujo), 2000-10-09.
"Usonaj gazetistoj malofte esploras la bonegajn motivojn kredi, ke Usono estas parto de la prilamentata ciklo de perforto. Kaj dum la unua duono de oktobro la informilaro ne multe analizis tion, ke la granda plimulto de la perforto frapis la palestinajn homojn.
Ene de tagoj dekojn da palestinanoj mortigis peze armitaj uniformuloj -- kiujn CNN kaj aliaj informiloj ofte priskribis kiel 'israelaj sekurectrupoj'. En tiu cirkonstanco ĝi estas rimarkinde bonsona termino por armeo, kiu mortpafas protestantojn.
Kiom koncernas la ŝtonĵetantajn palestinanojn, mi neniam vidis aŭ aŭdis usonan novaĵon, kiu priskribis ilin kiel 'pordemokratiaj demonstraciantoj'. Sed tio estus ĝusta maniero aludi al homoj, kiuj -- post pli ol tri jardekoj da vivado sub okupado -- estas sur la stratoj postulante sinregadon.
Kvankam israelaj militistoj kaj policistoj, kiuj estas vaste pli bone armitaj, faras plej el la mortigado... usonaj novaĵoj emfazas la trompemajn ultimatojn de la ĉefministro Ehud Barak, kiam li postulis, ke palestinanoj ĉesigu la perforton -- dum israelaj uniformuloj sub lia aŭtoritato daŭrigas mortigi ilin...
Kiel multajn aliajn judajn usonanojn min konsternas, kion Israelo faras per usonaj impostmono. Dume gazetistoj ignoras la aferon, kaj la israelanoj malgrandigas la humanecon de ĉiuj ni." Norman Solomon, "Media Spin Remains In Sync With Israeli Occupation," el Media Beat de FAIR, 2000-10-14.
"Konsiderinte ĉion oni devas konkludi, ke estas nur unu maniero 'ĉesigi la perforton', kaj tio estas la ĉesigado de la okupado. La deziro liberiĝi ĉiam fine kaŭzas, ke okupita popolo iras sur la stratojn kun ŝtonoj en la mano, pretaj spiti la potencon de fortaj armeoj kaj riski morton prefere ol vivi servute. Ĉi tiu ne estas ekstrema nacio, kaj ne temas pri rasismo aŭ religia fervoro. Temas pri bezono de libereco...
[Okupado] signifas realon de senĉesa perforto. Ĝi signifas tion, ke fitraktema fremdlanda armeo ĉirkaŭas socion kaj efektivigas socian sistemon nedistingeblan de apartheid; konfiskadoj de lando, kiun oni poste donas al centmiloj da israelaj koloniistoj en ekskluzivaj porjudaj komunumoj, kiujn interligas ekskluzivaj porjudaj vojoj; hejmfrakasoj; turmentado; urboj izolitaj kaj regule fermitaj. Tio signifas vivadon en grandega malliberejo...
Ekde la jaro 1967 estas nur unu praktika solvo por la konflikto. La planon esprimas la decido 242 de la sekureckonsilantaro de UN, kiu prezentas dupartan solvon, laŭ kiu oni pagas landon por paco. La unua parto postulas, ke Israelo devas retiriĝi el la teritorioj, kiujn ĝi okupis en la jaro 1967. La dua parto postulas, ke ĉiuj ŝtatoj en la regiono vivu en paco kaj sekureco ene de tiuj landlimoj. La devo de Israelo, retiriĝo el la okupitaj teritorioj, estas tute neplenumita." Hussein Ibish, direktoro de komunikado de la Uson-araba kontraŭmalfavorada komitato, en the Los Angeles Times, 2000-10-18.
"Kun la sama senmiena, senemocia, ŝtona rigardo sur la vizaĝo sinjorino Albright ripetis: 'Tiuj palestinaj ŝtonĵetistoj atakas kontraŭ Israelo', kaj aldonis, ke la israela armeo defendas sin... [Sed] Ĝuste Israelo estas la militema okupanto de Palestino (kaj ne male) kun israelaj tankoj kaj kirasaŭtoj ĉirkaŭas palestinajn vilaĝojn, tendarojn kaj urbojn (kaj ne male). Israelaj (en Usono faritaj) Apache-helikopteroj pafas Lau- kaj aliajn raketojn al palestinaj protestantoj kaj hejmoj (kej ne male). Ĝuste Israelo konfiskas palestinan landon kaj importas judajn koloniistojn, por ke ili konstruu kontraŭleĝajn armitajn koloniojn mezen de palestina teritorio (kaj ne male). La koloniistoj regule atencadas sur la Okcidenta bordo kaj teroras palestinanojn en iliaj propraj hejmoj (kaj ne male)... Israelo tute senpune barbaragas kontraŭ la palestinanoj kaj tamen vi pretendas: 'Oni atakas kontraŭ Israelo.'" Hanan Ashrawi, en "The Progressive", decembro 2000.
"Kiam la usona gazetaro traktis la ĵusajn kunvenojn de Camp David, ĝi obeeme akceptis la mesaĝaĉon de la israela kaj usona registaroj, ke dum la isreala ĉefministro Ehud Barak kuraĝe cedis por paco, palestina rifuzo kompromisi kaŭzis, ke la kunveno malsukcesis.
Estas ignorinde, ke la 'kuraĝa cedo' konsistis el tio, ke la palestinanoj rajtas partopreni en la administrado de kelkaj foraj arabaj kvartaloj de la araba Orient-Jerusalemo -- kompatindaj manĝaĵeroj ĵetitaj sur la plankon, kiujn Arafat dankeme kolektu." Uson-juda gazetisto Eduardo Cohen el "What Americans Need to Know -- But Probably Won't Be Told -- To understand Palestinian Rage" el Palestine Media Watch, www.pmwatch.org
"Ŝajnas, ke Barak petas nur 10% el la okupitaj teritorioj. Reale ĝi estas proksimume 30%, kiam oni ne ignoras la teritoriojn, kiujn li volas aligi al la jerusalema regiono kaj meti sub sian "sekurecregadon" en la Jordana valo. Sed eĉ pli malbone estas, ke la mapo, kiun oni liveris al la palestinanoj, ĉi tiuj procentoj dividas la landon deoriente okcidenten kaj denorde suden tiel, ke la palestina ŝtato konsistos el insulgrupoj, kiujn ĉirkaŭos israelaj koloniistoj kaj militistoj.
La monda opinio estas ĉiam por la flanko de la malfortulo. En ĉi tiu batalo ni estas Goljat kaj ili estas David. La mondo [ekster Usono] opinias, ke la palestinanoj batalas liberiĝmiliton kontraŭ fremda okupado. Ni estas en ilia teritorio, ne male. Ni estas la okupantoj, ili estas la viktimoj. Ĉi tio estas la objektiva situacio, kaj neniu propagandaĉministro povas ŝanĝi tion." Israela pacaktivisto Uri Avnery, "12 Conventional Lies About the Palestine-Israeli Conflict" el Palestine Media Watch, www.pmwatch.org.
"Jam pasis precize sep jaroj de tiam, kiam mi skribis mian lastan leteron al vi. Tio estis la tago post la subskribado de la interkonsentoj de Oslo, kiam vi invitis min danci kun vi en la Menorah-placo... Permesu al mi citi al vi kelkajn tekstopecojn el tiu malnova letero.
'Vi dancis en la placo, ĉar vi estis feliĉa pri ĉi tiu paco. Ne nur paco sed miksaĵo de paco, sekureco, palestina konfesado de pekoj (kondamnado de terorismo) kaj grandaj cedoj de la alia flanko. Paco, pri kiu oni povas esti fiera. Paco -- tiel vi distrumpetas -- por kiu ni donos nenion ("Nur ete", flustras la ĉefministro) kaj gajnos multe: agnoskon, pli bonan sekurecon, halton de intifada, kondamnon de terorismo, malembarasiĝon de la araboj kaj pli. Vi estas feliĉa pri ĉi tiu paco kaj por honori ĝin vi invitas min danci kun vi. Ne dankon... Vi malembarasiĝis de Gazo, vi apartigis israelanojn de palestinanoj, vi donis al ili la filaboron kaj vi ne eĉ promesis retiriĝon aŭ efektivan ŝtaton. Ĉu oni povus aĉeti pacon pli senkoste?
Male mi vidas pacon kiel celon kaj ne nur kiel rimedon kaj postulas, ke ni eliru el la okupitaj teritorioj, ĉar ni ne havas motivon esti tie, eĉ se la okupado ne kostus al ni nur unu viktimon aŭ unu cendon; kaj mi kontraŭas pafadon de infanoj -- kaj plenkreskintoj -- simple, ĉar estas malpermesite pafi infanojn aŭ ordinarajn civitanojn.'
Post la skribado de ĉi tiuj linioj vi festis pri paco kaj fariĝis dika kaj riĉa. La ripetaj kaj diversaj malobeoj de la interkonsentoj ne emociigis vin, nek iel ŝanĝis nia militkulturo kaj okupado, la arogema tono de tiuj, kiuj intertraktas por ni, kaj iliaj provoj postuli pli kaj pli proponante malpli kaj malpli...
Kio estas neklara? Konkeranta armeo uzas tankojn kaj milithelikopterojn por disigi demonstraciojn. Kion estas tiel malfacile kompreni?... Estas okupado kaj estas lukto kontraŭ la okupado. Estas demonstraciantoj kaj estas armeo, kies ordonoj estas elfluigi ilian sangon. Kaj ne rakontu al mi pri la pafiloj. Vi servis glore en milito, do vi komprenas tion, kion eĉ raportistoj de CNN komprenas: ke tiuj pafiloj ne endanĝerigas aŭ Israelon aŭ la militistojn, se ili ne iras tro proksimen...
[El la letero de la jaro 1993:] paco estas danco, kiu bezonas du egalajn partnerojn, kiuj dancas kune; ĝi ne estas danco, en kiu unu ŝovadas sian partneron laŭplaĉe... En via pacdanco vi ne havas partnerojn, nur malamikojn. Ĉar via paco estas lia okupado, via sukceso estas lia malgajno... Paco ankoraŭ estas for, ĉar paco postulas honestecon, ĉar paco postulas egalecon. Vi volas devigi ilin kuŝi, vi volas, ke ili kapitulacu, vi festas pacon de mastro kaj sklavo. En tia cirkonstanco eventuale estos sekureco sed nenia paco. Ne antaŭ ol vi malfermos viajn okulojn kaj vian koron. Ne antaŭ ol ni estos pretaj por paco inter egalaj partneroj." Michael (Mikado) Warschawski, "The Party Is Over: An Open Letter to a Friend In Peace Now,", el Znet, www.lbbs.org/ZNETTOPnoanimation.html
"(Barak) promesis pacon kaj liveris militoin, kaj ne akcidente. Dum li parolis pri paco, li plivastigis la koloniojn. Distranĉis la palestinajn teritoriojn en pacojn per 'preterirvojoj'. Konfiskis landon. Frakasis hejmojn. Faligis arbojn. Paralizis la palestinan ekonomion... Kondukis intertraktadojn, en kiuj li provis dikti al la palestinanoj pacon, kiu signifus kapitulacon. Ne estis kontenta, ke kiam la palestinanoj akceptis la Verdan linion, ili jam fordonis 78% el sia historia hejmlando. Postulis la aligadon de 'kolonigrupoj' kaj ŝajnigis, ke ilia areo estas nur 3% el la teritorio, kvankam li vere celis, ke pli ol 20% restus sub la regado de Isrealo. Volis devigi la palestinanojn akcepti 'ŝtaton' izolitan de ĉiuj siaj najbaroj kaj konsistantan el pluraj inter si izolitaj poŝoj, kiujn ĉirkaŭus israelaj koloniistoj kaj militistoj... Fanfaronas publike, ke li redonis al la palestinanoj eĉ colon da lando... Kiam intifada komenciĝis, sendis celpafistojn, por ke ili pafu senskrupule dedistance centojn da nearmitaj demonstraciantoj, plenkreskintoj kaj infanoj. Blokis ĉiun vilaĝon kaj urbon aparten malnutrigante ilin por kapitulacigi ilin. Bombardis kvartalojn. Komencis politikon de mafiecaj 'eliminoj', kiuj kaŭzis neeviteble plimalboniĝadon de la perforto." Israela pacaktivisto Uri Avnery, 2001-02-03, www.gush-shalom.org
"Israelanoj preferas kredi, kaj diras al la mondo, ke ilia okupado estas 'klera' aŭ 'boncela', kvalite malsimila de aliaj militaj okupadoj, kiujn la mondo spertis. La vero estis radikale alia. Kiel ĉiuj okupadoj la israela baziĝis sur krudan forton, subpremadon kaj timon, fikunlaboron kaj trompon, batadon kaj turmentejojn, kaj ĉiutagan minacadon, hontigadon kaj manipuladon." Israela historiisto Benny Morris, "Righteous Victims."
"Nur je hora veturado de Jerusalem kruela dramo okazas dum la pasintaj kvin monatoj; oni ne vidis tiajn post la fruaj tagoj de israela okupado, sed tion absolute neniel interesas la plimulton el la israelanoj. La nova formo de ĉirkaŭitaĵo po iom strangolas popolon de 2,8 milionoj da homoj, sed neniu protestas...
Oni devas diri klarege kaj simplege: Ĉi tie neniam estis ĉirkaŭitaĵo simila al ĉi tio, en la lando de bariloj kaj ĉirkaŭado. Eĉ dum la plej malbona periodo de la antaŭa intifada, kiam la armeo ĉiam ĉeestis kaj pasmalpermeso estis ĉiama, ne estis situacio, en kiu oni malliberigis tutan popolon sen proceso kaj sen rajto apelacii.
Israelo dividis la Orientan bordon per centoj da fosaĵoj, terbariloj kaj betonkuboj, kiujn oni metis ĉe la enirejo de plej multaj urboj kaj vilaĝoj. Neniu eniras kaj neniu eliras, nek graveduloj nek agoniantoj. Ne eĉ estas militistoj, de kiu oni povus petegi permeson. Reto de strangaj ĝangalvojoj, kiuj puŝiĝas tra la ĉirkaŭaĵo, sendas tutan popolon laŭ kotaj, ŝtonaj vojoj, kaj la situacion plimalfaciligas signifa risko de kaptiĝo aŭ militistoj, kiuj ofte pafas al senesperaj vojaĝantoj...
Neniam antaŭe estis inter la palestinanoj tiom da embaraso kaj suferado en la okupitaj teritorioj. Tio kreas pli da senespereco ol iam ajn kaj fine ekigos perforton pli kruelan kaj dolorigan ol io vidita ĝis nun... Jen la mesaĝo: la terura embaraso, kiun la aktuala ĉirkaŭado kaŭzas al la palestinanoj, baldaŭ embarasos la israelanojn... Oni baldaŭ ĉesigu la aktualan ĉirkaŭadon, hontinde konsternan operacion. Ĉi tio okazu ne kondiĉe, ke oni ĉesigu la perforton, ĉar la ĉirkaŭado mem estas la plej efika instiganto de perforto." Israela skribisto Gideon Levy en Ha'arec, 2001-03-04.
La periodo de la Brita mandato 1920-1948
La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo
La historio de terorismo en la regiono
Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"
La konkludo I por judaj legantoj