Frua historio de la regiono

Antaŭ ol la hebreoj origine migris en la Kanaanan landon, en ĝi loĝis la kanaanidoj.

"Inter la jaroj 3000 kaj 1100 aK la kanaanida civilizo etendiĝis tra Israelo, la Okcidenta bordo, Libano kaj multo el Sirio kaj Jordanio... Post kiam la romanoj ekzilis la judojn [en la jarcento 100 pK], sur la jerusalema montetaro restis miksaĵo: bienistoj kaj vinistoj, paganoj kaj kristanoj, idoj de la arabaj, persaj, samariaj, grekaj kaj kanaanidaj gentoj." Marcia Kunstel and Joseph Albright, "Their Promised Land."

La praparencoj de la aktualaj palestinanoj

"Sed ĉiuj [el la diversaj popoloj, kiuj venis en la Kanaanan landon] estis branĉoj greftitaj en la praarbon... Kaj tiu praarbo estis kanaanida... [La arabaj invadantoj de la jarcento 600 pK] konvertis la loĝantojn en islamon kaj mem fariĝis loĝantoj kaj geedzigis kun la originaj loĝantoj tiel, ke aktuale ni ne plu povas distingi la kanaanidojn de la araboj." Illene Beatty, "Arab and Jew in the Land of Canaan."

La judaj regnoj estis nur unu el multaj periodoj en Pra-Palestino

"La grandregnoj de David kaj Salomono, sur kiujn la cionismanoj bazas siajn teritoriajn postulojn, daŭris nur dum proksimume 73 jaroj... Poste ĝi disiĝis... [Eĉ] se ni rigardas sendependa la tutan periodon de la judaj praregnoj, de tiam, kiam David konkeris la Kanaanan landon en 1000 aK, ĝis la frakaso de Judujo en 586 aK, ni akiras [nur] 414 jarojn da juda regado." Illene Beatty, "Arab and Jew in the Land of Canaan."

Pli pri la kanaanida civilizo

"Antaŭnelongaj arĥeologiaj fosoj malkovris pruvon, ke Jerusalemo estis granda kaj fortikigita urbo jam en la jaro 1800 aK... La trovoj montras, ke oni konstruis la rafinitan akvosistemon, kiun oni antaŭe atribuis al la konkerintaj izraelidoj, jam je ok jarcentoj antaŭ ili kaj ĝi estis eĉ pli rafinita ol oni antaŭe imagis... Laŭ D-ro Ronny Reich, kiu estris la fosadon kune kun Eli Ŝuikrun, la tutan sistemon planis kaj konstruis la kanaanidoj en la meza bronza periodo ĉirkaŭ la jaro 1800 aK." The Jewish Bulletin, 1998-07-31.

Kiel longe Palestino estas ĝuste araba lando?

"Palestino fariĝis pleje araba kaj islama lando antaŭ la fino de la jarcento 600. Preskaŭ tuj poste oni ekkonis ĝiajn limojn kaj ĝiajn trajtojn tra la tuta islama mondo -- inkluzive ĝian araban nomon 'Filastin' -- kaj pro ĝia fekundeco kaj beleco kaj pro ĝia religia signifo... En la jaro 1516 Palestino fariĝis provinco de la Otomana imperio, sed malgraŭ tio ĝi restis egale fekunda, egale araba kaj egale islama... Sesdek procentoj el la loĝantaro estis bienistoj; la ceteron konsistigis urbanoj kaj negranda grupo da nomadoj. Ĉiom el ĉi tiuj homoj rigardis, ke ili apartenas al lando, kies nomo estas Palestino, kvankam ili sentis, ke ili estas ankaŭ membroj de granda araba nacio... Malgraŭ la senĉesa enmigrado de judaj koloniistoj en Palestinon post la jaro 1882 estas grave kompreni, ke ĝis je kelkaj semajnoj tuj antaŭ la fondado de Israel en la printempo de la jaro 1948 la araboj konsistigis grandegan plimulton el la loĝantaro. Ekzemple la juda loĝantaro en la jaro 1931 estis 174 606 el la suma loĝantaro 1 033 314." Edward Said, "The Question of Palestine."

Kiel landposedado estis tradicie aranĝita en Palestino, kaj kiam ĝi ŝanĝiĝis?

"[La otomana landkodo de la jaro 1858] postulis, ke oni registru la bienlandaron al individuaj posedantoj, dum antaŭe malmulte el ĝi estis iel registrita kaj kies apartenon oni antaŭe traktis laŭ tradiciaj landotenformoj, en la montetaraj regionoj de Palestino ĝenerale laŭ maŝa'a, aŭ komunuma uzrajto. La nova leĝo signifis, ke nun unuafoje oni povis forpreni de la bienisto ne la posedrajton, kiun li malofte posedis antaŭe , sed la rajton loĝi sur sia lando, kultivi ĝin kaj heredigi ĝin al siaj idoj, kio antaŭe estis nefordoneblaj rajtoj... La nova leĝo de la jaro 1858 kaŭzis tion, ke oni ofte ignoris la komunumajn uzrajtojn... Anstataŭe la membroj de la supraj klasoj, kiuj sciis manipuli aŭ eviti la juran procezon, registris grandajn landpecojn al si... La 'fellahin' [bienistoj] nature rigardis la landon sia kaj ofte eksciis, ili ne plu estas la leĝaj posedantoj, nur kiam la foresta posedanto jam vendis la landon al judaj enmigrintoj... Oni ne nur aĉetis la landon; ĝiajn arabajn kultivintojn malposedigis kaj anstataŭis fremdlandanoj, kiuj havis fortajn politikajn celojn en Palestino." Rashid Khalidi, "Blaming The Victims," ed. Said and Hitchens

Ĉu la araboj kontraŭis la enmigradon de cionismanoj, ĉar ili estis profunde antisemitismaj aŭ ĉar ili efektive domaĝis sian komunumon?

"La celo de la [Juda nacia] fonduso estis 'rekapti la palestinan landon kiel la neforpreneblan posedaĵon de la juda popolo'... Jam en la jaro 1891 la cionisma popolestro Ahad Ha'am skribis, ke la araboj 'komprenis tute bone, kion ni faras kaj kion ni planas'... [Theodore Herzl, la fondinto de cionismo, diris:] 'Ni provos peli la senmonan [araban] loĝantaron trans la landlimon per tio, ke ni aranĝos por ĝi dunglaboron en aliaj landoj kaj samtempe malpermesante al ĝi dunglaboron en nia lando... Oni devas efektivigi kaj la malposedigadon kaj la forpeladon de la malriĉuloj diskrete kaj kaŝe'... Diversloke en norda Palestino arabaj bienistoj rifuzis migri el lando, kiun la fonduso aĉetis de forestaj posedintoj, do la turkaj aŭtoritatuloj petite de la fonduso forpelis ilin... Ankaŭ la originaj judoj de Palestino reagis negative al cionismo. Ili ne komprenis la bezonon por juda ŝtato en Palestino kaj ne volis embarasi la rilatojn kun la araboj." John Quigley, "Palestine and Israel: A Challenge to Justice."

Plu pri "profunda antisemitismo"

"Antaŭ la jarcento 1900 plej multaj judoj en Palestino apartenis al maljuna Jiŝuv, aŭ komunumo, kiu enmigris pli por religiaj ol por politikaj celoj. Inter ili kaj la araba loĝantaro apenaŭ estis ia konflikto. La rilatoj komencis malboniĝi, post kiam la unuaj cionismaj enmigrantoj venis en la jardeko 1880... kiam [ili] aĉetis landon de la forestaj arabaj posedintoj, kio kondukis al la malposedigado de la bienistoj, kiuj kultivis ĝin." Don Peretz, "The Arab-Israeli Dispute."

Plu pri "profunda antisemitismo"

"[Dum la mezepoko] norda Afriko kaj la araba Mez-Oriento fariĝis rifuĝejoj por la persekutitaj judoj de Hispanujo kaj aliaj lokoj... En la Sankta lando... ili vivis kune [pli-malpli] harmonie; la harmonio ĝeniĝis nur, kiam la cionismanoj komencis pretendi, ke Palestino 'apartenas' al la 'juda popolo', ekskluzivante ĝian islamajn kaj kristismajn loĝantojn." Sami Hadawi, "Bitter Harvest."

La pozo de judoj al araboj ĉe alveno al Palestino

"Servutuloj ili [la judoj] estis en la landoj de la disiĝo, kaj subite ili rimarkis, ke ili estas liberaj [en Palestino]; kaj ĉi tiu ŝanĝo vekis en ili inklinon al despoteco. Ili traktas la arabojn malamike kaj kruele, forprenas iliajn rajtojn, ofendas ilin senkaŭze, kaj eĉ fanfaronas pri ĉi tiuj agoj; kaj neniu inter ni kontraŭas ĉi tiun malestimindan kaj danĝeran inklinon." La cionisma verkisto Ahad Ha'am, citita en Sami Hadawi, "Bitter Harvest."

Proponoj pri araba-juda kunlaboro

"Artikolo de Jiĉak Epstein publikigita en Haŝiloah en la jaro 1907... proponis novan cionisman politikon al la araboj post 30 jaroj da enmigrado... Ĝuste kiel Ahad Ha'am en la jaro 1891 ankaŭ Epstein diras, ke ĉiom el la bona tero estas uzata, do la juda enmigrado signifis malposedigadon de araboj... Por ke oni povu eviti novan "judproblemon", Epstein proponis solvon, laŭ kiu oni kreu dunacian, inkluzivan programon por enmigrado kaj evoluigado. Landaĉetado ne kaŭzu malposedigadon de malriĉaj lubienistoj. Oni kreu komunan kultivadkomunumon, kie la araboj povos ekspluati modernan teknikon. Lernejoj, malsanulejoj kaj librejoj estu neekskluzivaj kaj instruado estu dulingva... La vizio de neekskluziva, paca kunlaboro anstataŭ malposedigado ne plaĉis al multaj. Oni kalumniis kaj mokis Epstein-on pro lia sentimentaleco." Israela verkisto Benjamin Beit-Hallahmi, "Original Sins."

Ĉu Palestino estis la sola, aŭ eĉ preferata, celo por persekutataj judoj, kiam la cionisma movado komenciĝis?

"La pogromoj devigis multajn judojn eliri el Rusujo. Societoj, kiujn oni nomis 'la amantoj de Cion' kaj kiuj estis heroldoj de la la cionisma organizaĵo, konvinkis kelkajn el la fortimigitojn migri en Palestinon. Laŭ ilia ideo tie judoj povis rekonstrui la judan 'praregnon de David kaj Salomono'. Plej multaj rusaj judoj ignoris ilian vokon kaj rifuĝis en Eŭropon kaj Usonon. Jam antaŭ la jaro 1900 preskaŭ miliono da judoj enmigris nur en Usonon." "Our Roots Are Still Alive" de The People Press Palestine Book Proje


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15