La historio de terorismo en la regiono

La redaktoro rimarkigas: Ni opinias, ke mortigado de senkulpuloj estas malprava en ĉia cirkonstanco. Do ni ne povas akcepti tion, ke kelkaj ekstremaj palestinaj grupoj uzas terorismon, kiu estis speciale multa dum la jardeko 1970. Tamen estas necese esplori la situacion, en kiu tiaj agoj okazis.

Ni aŭdas multe pri la palestina terorismo. Ĉu israelanoj iam praktikis terorismon?

"La historio de la israela terorismo etendiĝas al la originoj de la ŝtato -- fakte eĉ multe pli fruen -- inkluzive la amasmurdon de 250 civiluloj kaj kruelan forpelon de sepdek mil aliajn el Lydda kaj Ramle en julio de la jaro 1948; la amasmurdo de centoj da aliaj en la nedefendata vilaĝo Doueimah proksime de Hebron en oktobro de la jaro 1948;... la buĉoj en Quibya, Kafr Kassem kaj serio de aliaj murditaj vilaĝoj; la forpelo de miloj da beduinoj el la senarmeaj zonoj baldaŭ post la milito de la jaro 1948 kaj miloj pli el la nordorienta Sinaj frue en la jardeko 1970, post kiam oni detruis iliajn vilaĝojn por uzi la regionon por juda koloniigado; ktp ktp." Noam Chomsky, "Blaming The Victims," red. Said kaj Hitchens.

Plu pri terorismo

"Kiom ajn oni lamentas pri, aŭ eĉ deziras iel repagi por, la perdo de vivo kaj suferado, kiu trafis senkulpulojn pro palestina perforto, oni tamen devas laŭ mia opinio diri, ke oni neniam punis, fifamigis kaj ĝis maljusta grado batis per venĝo ian nacian movadon kiel la palestinan.

La israela politiko de punaj venĝatakoj (aŭ ŝtata terorismo) ŝajne celas mortigi po 50 aŭ 100 araboj por ĉiu juda mortinto. La detruo de la libanaj rifuĝejoj, malsanulejoj, lernejoj, preĝejoj kaj orfejoj; la kapricaj arestoj, ekziloj, detruoj de domoj, kripligoj kaj turmentado de palestinanoj sur la Okcidenta bordo kaj en Gazo... ĉi tio kaj la nombro de palestinaj mortintoj, la grado de materia malgajno, la fizika, politika kaj psikologia malpovigado, multfoje superas la difekton kaŭzitan de palestinanoj al israelanoj." Edward Said, "The Question of Palestine."

La maljusta raportado de la usona registaro kaj informilaro pri mezorienta terorismo

"Estas simple neordinare kaj unike, ke la usona informilaro aŭ oficiala debato neniam mencias la historion de Israelo -- tion, ke ĝi... estas konkerita ŝtato, ke ĝi invadis siajn najbarajn landojn, bombis kaj laŭplaĉe detruis, aŭ ke ĝi aktuale okupas libanan, sirian kaj palestinan teritorion kontraŭ internacia juro... Ĝi absolute neniam mencias ties rolon en provokado de 'islama teroro'." Edward Said en "The Progressive." 1996-05-30.


Enkonduko

Frua historio de la regiono

La periodo de la Brita mandato 1920-1948

UN dividas Palestinon

Ŝtato kaj ekzilo - 1948

La milito de la jaro 1967 kaj la israela okupado de la Okcidenta bordo kaj Gazo

La historio de terorismo en la regiono

Juda kritiko de cionismo

Cionismo kaj la holokaŭsto

Ĝeneralaj konsideroj

Juda fundamentismo en Israelo

Intifada de la jaro 2000 kaj la "pacprocezo"

Prognozo

La konkludo I por judaj legantoj

La konkludo II


Tradukis Marko Rauhamaa <marko@pacujo.net> 2002-05-15